< Psalmaro 114 >

1 Kiam Izrael eliris el Egiptujo, La domo de Jakob el fremda popolo, 2 Tiam Jehuda fariĝis Lia sanktaĵo, Izrael Lia regno. 3 La maro vidis kaj forkuris, Jordan turniĝis malantaŭen; 4 La montoj saltis kiel ŝafoj, La montetoj kiel ŝafidoj. 5 Kio estas al vi, ho maro, ke vi forkuris? Jordan, kial vi turniĝis malantaŭen? 6 Montoj, kial vi saltas kiel ŝafoj, Montetoj, kiel ŝafidoj? 7 Antaŭ la Sinjoro tremu, ho tero, Antaŭ la Dio de Jakob, 8 Kiu ŝanĝas rokon en lagon da akvo, Graniton en akvodonan fonton.

< Psalmaro 114 >