< Psalmaro 113 >

1 Haleluja! Gloru, sklavoj de la Eternulo, Gloru la nomon de la Eternulo. 2 La nomo de la Eternulo estu benata De nun kaj eterne. 3 De la leviĝejo de la suno ĝis ĝia malleviĝejo Estas glorata la nomo de la Eternulo. 4 Alte super ĉiuj popoloj estas la Eternulo; Super la ĉielo estas Lia gloro. 5 Kiu estas kiel la Eternulo, nia Dio, Kiu sidas alte, 6 Kiu kliniĝas por rigardi La ĉielon kaj la teron, 7 Kiu el la polvo restarigas mizerulon, El la koto levas malriĉulon, 8 Por sidigi lin kun eminentuloj, Kun la eminentuloj de lia popolo? 9 Li donas familion al senfruktulino, Kaj faras ŝin ĝoja patrino de infanoj. Haleluja!

< Psalmaro 113 >