< Psalmaro 110 >

1 Psalmo de David. La Eternulo diris al mia sinjoro: Sidu dekstre de Mi, Ĝis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj. 2 La sceptron de via potenco la Eternulo sendos el Cion: Regu inter viaj malamikoj. 3 En la tago de via potenco via popolo volonte sin donas al vi en sankta ornamo. De la komenco de matenruĝo aliĝas al vi la roso de via junularo. 4 La Eternulo ĵuris, kaj ne pentos; Vi estas pastro por ĉiam, Laŭ la maniero de Melkicedek. 5 La Sinjoro ĉe via dekstra flanko Frapas reĝojn en la tago de Sia kolero. 6 Li juĝos inter la popoloj, inter plene da kadavroj; Li frakasos la ĉefon de granda lando. 7 Li trinkos el rivero sur la vojo; Tial li levos la kapon.

< Psalmaro 110 >