< 1 Korintanoj 12 >

1 Rilate spiritajn donacojn, fratoj, mi ne volas, ke vi estu nesciantaj.
Ahora hermanos, no quiero que ustedes desconozcan los [dones] espirituales.
2 Vi scias, ke kiam vi estis nacianoj, vi estis forkondukataj al tiuj mutaj idoloj, kiel ajn oni vin kondukis.
Ustedes saben que cuando eran paganos, eran arrastrados ante los ídolos mudos.
3 Tial mi sciigas vin, ke neniu parolanta en la Spirito de Dio diras: Jesuo estas anatemita; kaj neniu povas diri: Jesuo estas Sinjoro, krom per la Sankta Spirito.
Por lo cual, les informo que nadie que hable por [el] Espíritu de Dios dice: Jesús es una maldición. Y nadie puede decir: Señor Jesús, sino por [el] Espíritu Santo.
4 Ekzistas diverseco de donacoj, sed la sama Spirito.
Hay diversidad de dones, pero el Espíritu es el mismo.
5 Kaj ekzistas diverseco de servoj, kaj la sama Sinjoro.
Hay diversidad de ministerios, pero el Señor es el mismo.
6 Kaj ekzistas diverseco de energioj, sed la sama Dio, kiu energias ĉion en ĉiuj.
Hay diversidad de actividades, pero el mismo Dios es Quien efectúa todas las cosas en todos.
7 Sed al ĉiu estas donita la elmontro de la Spirito por utilo.
A cada uno se le da la manifestación del Espíritu para provecho.
8 Ĉar al unu estas donita per la Spirito la vorto de saĝeco; kaj al alia, la vorto de scio, laŭ la sama Spirito;
Porque ciertamente el Espíritu da palabra de sabiduría a uno, palabra de conocimiento a otro según el mismo Espíritu;
9 al alia, fido, en la sama Spirito; al alia, donacoj de resanigoj, en la unu Spirito;
a otro, fe por el mismo Espíritu; y a otro, dones de sanidad por el único Espíritu;
10 kaj al alia, energioj por mirakloj; kaj al alia, profetpovo; kaj al alia, distingoj de spiritoj; al alia, diversaj lingvoj; kaj al alia, interpreto de lingvoj;
a otro, hacer milagros; a otro, profecía; a otro, diferenciación de espíritus; a otro, clases de lenguas; y a otro, interpretación de lenguas.
11 sed ĉion tion energias la unu sama Spirito, dividante al ĉiu aparte, kiel al li plaĉas.
Pero todas estas cosas [las] efectúa el único y el mismo Espíritu, y reparte a cada uno individualmente como Él quiere.
12 Ĉar kiel la korpo estas unu, kaj havas multajn membrojn, kaj ĉiuj membroj de la korpo, estante multaj, estas unu korpo; tiel same ankaŭ estas Kristo.
Porque así como el cuerpo es uno y tiene muchos miembros, pero todos los miembros, aunque son muchos, son un solo cuerpo, así también es [el cuerpo de] Cristo.
13 Ĉar en unu Spirito ni ĉiuj baptiĝis en unu korpon, ĉu Judoj aŭ Grekoj, ĉu sklavoj aŭ liberaj; kaj ĉiuj estas trinkigitaj el unu Spirito.
También por un solo Espíritu fuimos todos bautizados en un cuerpo, sean judíos o griegos, esclavos o libres. Se nos dio a beber el mismo Espíritu a todos.
14 Ĉar la korpo estas ne unu membro, sed multaj.
Además el cuerpo no consta de un solo miembro, sino de muchos.
15 Se la piedo diros: Pro tio, ke mi ne estas la mano, mi ne apartenas al la korpo — ne sekvas de tio, ke ĝi ne apartenas al la korpo.
Si el pie dice: No soy del cuerpo porque no soy mano, no por eso deja de pertenecer al cuerpo.
16 Kaj se la orelo diros: Pro tio, ke mi ne estas la okulo, mi ne apartenas al la korpo — ne sekvas de tio, ke ĝi ne apartenas al la korpo.
Y si la oreja dice: No soy del cuerpo porque no soy ojo, no por eso deja de pertenecer al cuerpo.
17 Se la tuta korpo estus okulo, kie estus la aŭdado? Se la tuta estus aŭdado, kie estus la flarado?
Si todo el cuerpo es ojo, ¿dónde estaría la oreja? Si todo es oreja, ¿dónde estaría la nariz?
18 Sed Dio jam metis la membrojn al la korpo, ĉiun, kiel al Li plaĉis.
Ahora bien, Dios puso cada miembro en el cuerpo como Él quiso.
19 Kaj se ĉiuj estus unu membro, kie estus la korpo?
Si todos son un solo miembro, ¿dónde [estaría] el cuerpo?
20 Nun do ekzistas multaj membroj, sed unu korpo.
Lo cierto es que los miembros son muchos, pero el cuerpo es uno.
21 Kaj la okulo ne povas diri al la mano: Mi vin ne bezonas; nek same la kapo al la piedoj: Mi vin ne bezonas.
El ojo no puede decir a la mano: No te necesito. Tampoco la cabeza a los pies: No los necesito.
22 Sed multe plie la ŝajne malfortaj membroj de la korpo estas necesaj;
Pero unos miembros del cuerpo que parecen más débiles, son mucho más necesarios.
23 kaj al tiuj partoj de la korpo, kiujn ni opinias malpli honorindaj, ni donas pli abundan honoron; kaj niaj negraciaj partoj havas pli abundan gracion;
Cubrimos con más abundante honor aquellos miembros del cuerpo que nos parecen menos honorables. Y nuestras partes íntimas tienen más abundante decoro.
24 sed niaj graciaj partoj ne havas bezonon; tamen Dio kunakordigis la korpon, doninte pli abundan honoron al la parto, kiu havas mankon,
Nuestras partes presentables no necesitan [decoro]. Pero Dios compuso el cuerpo y dio más abundante honor al que lo necesita,
25 por ke ne estu skismo en la korpo; sed ke la membroj prizorgu egale unu la alian.
para que no haya división en el cuerpo, sino que los miembros se preocupen igualmente los unos por los otros.
26 Kaj se unu membro suferas, ĉiuj membroj kune suferas; aŭ se unu membro honoriĝas, ĉiuj membroj kunĝojas.
De manera que si un miembro sufre, todos los miembros sufren con él. Y si un miembro es honrado, todos los miembros se regocijan con él.
27 Vi do estas la korpo de Kristo, kaj membroj en ĝi, ĉiu laŭ sia parto.
Ahora bien, ustedes son el cuerpo de Cristo, y cada individuo un miembro de Él.
28 Kaj Dio metis iujn en la eklezio, unue apostolojn, due profetojn, trie instruantojn, poste miraklojn, poste donacojn de kuracado, helpojn, direktojn, diversajn lingvojn.
En la iglesia, Dios puso a unos primeramente [como] apóstoles; segundo, profetas; tercero, maestros; luego, [los que tienen] poderes milagrosos, dones de sanidades, ayudas, administraciones, clases de lenguas.
29 Ĉu ĉiuj estas apostoloj? ĉu ĉiuj profetoj? ĉu ĉiuj instruantoj? ĉu ĉiuj mirakluloj?
¿Todos son apóstoles? ¿Todos son profetas? ¿Todos son maestros? ¿Todos tienen poderes milagrosos?
30 ĉu ĉiuj havas kuracan povon? ĉu ĉiuj parolas per lingvoj? ĉu ĉiuj interpretas?
¿Todos tienen dones de sanidades? ¿Todos hablan en lenguas? ¿Todos interpretan?
31 Sed vi deziru forte la pligrandajn donacojn. Kaj ankoraŭ pli preferindan vojon mi montras al vi.
Anhelen ardientemente los mejores dones. Pero yo les muestro un camino más excelente.

< 1 Korintanoj 12 >