< Salmos 76 >

1 Al Músico principal: sobre Neginoth: Salmo de Asaph: Canción. DIOS es conocido en Judá: en Israel es grande su nombre.
Al la ĥorestro. Por kordaj instrumentoj. Psalmo de Asaf. Kanto. Dio estas konata en Judujo; Granda estas Lia nomo en Izrael.
2 Y en Salem está su tabernáculo, y su habitación en Sión.
En Salem estas Lia tendo, Kaj Lia loĝejo sur Cion.
3 Allí quebró las saetas del arco, el escudo, y la espada, y [tren] de guerra. (Selah)
Tie Li rompis la sagojn de pafarko, Ŝildon, glavon, kaj militon. (Sela)
4 Ilustre eres tú; fuerte, más que los montes de caza.
Vi estas majesta kaj potenca sur la sovaĝbestaj montoj.
5 Los fuertes de corazón fueron despojados, durmieron su sueño; y nada hallaron en sus manos todos los varones fuertes.
Senarmiĝis la fortkoruloj, endormiĝis; Kaj ĉiuj militistoj restis kvazaŭ sen manoj.
6 A tu reprensión, oh Dios de Jacob, el carro y el caballo fueron entorpecidos.
De Via minaco, ho Dio de Jakob, Paraliziĝis rajdisto kaj ĉevalo.
7 Tú, terrible eres tú: ¿y quién parará delante de ti, en comenzando tu ira?
Vi, Vi estas timinda; Kaj kiu restos staranta antaŭ Vi, kiam ekflamas Via kolero?
8 Desde los cielos hiciste oir juicio; la tierra tuvo temor y quedó suspensa,
El la ĉielo Vi aŭdigis juĝon; La tero ektimis kaj eksilentis,
9 Cuando te levantaste, oh Dios, al juicio, para salvar á todos los mansos de la tierra. (Selah)
Kiam Dio leviĝis, por juĝi, Por savi ĉiujn humilulojn sur la tero. (Sela)
10 Ciertamente la ira del hombre te acarreará alabanza: tú reprimirás el resto de las iras.
Ĉar la kolero de homo fariĝas Via gloro, Kiam Vi zonas Vin per la resto de Via kolero.
11 Prometed, y pagad á Jehová vuestro Dios: todos los que están alrededor de él, traigan presentes al Terrible.
Faru kaj plenumu promesojn al la Eternulo, via Dio; Vi ĉiuj, kiuj Lin ĉirkaŭas, alportu donacojn al la Timindulo.
12 Cortará él el espíritu de los príncipes: terrible es á los reyes de la tierra.
Li humiligis la spiriton de potenculoj; Li estas timinda por la reĝoj de la tero.

< Salmos 76 >