< Salmos 7 >

1 Jehová, Dios mío, en ti he confiado: sálvame de todos los que me persiguen, y líbrame;
Senkulpiĝo de David, kiun li kantis al la Eternulo pri Kuŝ, la Benjamenido. Ho Eternulo, mia Dio, ĉe Vi mi rifuĝas; helpu min kontraŭ ĉiuj miaj persekutantoj, kaj savu min,
2 Porque no arrebate mi alma: como el león, que despedaza, y no hay quien libre.
Por ke oni ne elŝiru, kiel leono, mian animon, Ĝin disŝirante, dum neniu savas.
3 Jehová, Dios mío, si yo he hecho esto: si hay en mis manos iniquidad;
Ho Eternulo, mia Dio! se mi faris ĉi tion, Se ekzistas maljusteco en miaj manoj,
4 Si di mal pago a mi pacífico: si no salvé al que me perseguía sin motivo.
Se al mia amiko mi pagis per malbono, Aŭ se mi difektis tiun, kiu premis min senkaŭze:
5 Persiga el enemigo a mi alma, y alcánce la, y pise en tierra mi vida: y a mi honra ponga en el polvo. (Selah)
Tiam malamiko persekutu mian animon, Li atingu kaj enpremu mian vivon en la teron, Kaj mian honoron li metu en la polvon. (Sela)
6 Levántate, o! Jehová, en tu furor, álzate a causa de las iras de mis angustiadores: y despierta para mí el juicio que mandaste,
Stariĝu, ho Eternulo, en Via kolero, Leviĝu super la furiozon de miaj premantoj; Kaj vekiĝu por mi, Vi, kiu ordonis fari juĝon.
7 Y rodearte ha congregación de pueblos: por causa pues de él vuélvete en alto.
Kaj amaso da popoloj Vin ĉirkaŭos; Kaj super ili reiru supren.
8 Jehová juzgará los pueblos: júzgame, o! Jehová, conforme a mi justicia; y conforme a mi integridad venga sobre mí.
La Eternulo juĝas popolojn. Juĝu min, ho Eternulo, laŭ mia justeco kaj laŭ mia pieco.
9 Consuma ahora mal a los malos, y enhiesta al justo: el Dios justo es el que prueba los corazones, y los riñones.
Finiĝu la malboneco de malpiuloj, kaj Vi subtenu justulon, Vi, kiu esploras korojn kaj internaĵojn, justa Dio!
10 Mi escudo es en Dios, el que salva a los rectos de corazón.
Mia ŝildo estas ĉe Dio, Kiu savas piajn korojn.
11 Dios es el que juzga al justo: y Dios se aira todos los días.
Dio estas juĝanto justa, Kaj Dio minacanta ĉiutage.
12 Si no se volviere, él afilará su espada: su arco ha armado ya, y aparejádolo ha.
Se oni ne reĝustiĝas, Li akrigas Sian glavon, Streĉas Sian pafarkon kaj direktas ĝin.
13 Y para él ha aparejado armas de muerte: ha labrado sus saetas para los que persiguen.
Kaj Li pretigas por ĝi mortigilojn, Siajn sagojn Li faras bruligaj.
14 He aquí, ha tenido parto de iniquidad: y concibió trabajo, y parió mentira.
Jen tiu gravediĝis per malbono, Portis en si malicon, kaj naskis mensogon.
15 Pozo ha cavado, y ahondádolo ha: y en la fosa que él hizo caerá.
Li fosis kavon kaj profundigis ĝin, Kaj li falis en la kavon, kiun li pretigis.
16 Su trabajo será vuelto sobre su cabeza: y su agravio descenderá sobre su mollera.
Lia malico refalos sur lian kapon, Kaj sur lian verton falos lia krimo.
17 Alabaré a Jehová conforme a su justicia, y cantaré al nombre de Jehová el Altísimo.
Mi gloros la Eternulon pro Lia justeco, Kaj kantos la nomon de la Eternulo Plejalta.

< Salmos 7 >