< Salmos 35 >

1 Pleitea, o! Jehová, con mis pleiteantes; pelea con mis peleadores.
De David. Batalu, ho Eternulo, kontraŭ tiuj, kiuj batalas kontraŭ mi; Militu kontraŭ tiuj, kiuj militas kontraŭ mi.
2 Echa mano al escudo y al pavés, y levántate en mi socorro.
Prenu ŝildon kaj armilojn, Kaj stariĝu, por helpi min.
3 Y saca la lanza, y cierra contra mis perseguidores; di a mi alma: Yo soy tu salud.
Kaj nudigu ponardegon, kaj stariĝu kontraŭ miaj persekutantoj; Diru al mia animo: Via helpo Mi estas.
4 Y avergüéncense, y confúndanse los que buscan mi alma; vuelvan atrás, y sean avergonzados los que piensan mi mal.
Hontigitaj kaj malhonoritaj estu tiuj, kiuj celas kontraŭ mia animo; Turniĝu reen kaj estu hontigitaj tiuj, kiuj intencas malbonon kontraŭ mi.
5 Sean como el tamo delante del viento: y el ángel de Jehová el que rempuje.
Ili estu kiel grenventumaĵo antaŭ vento, Kaj anĝelo de la Eternulo ilin forpelu.
6 Sea su camino oscuridad y resbaladeros: y el ángel de Jehová el que los persiga.
Ilia vojo estu malluma kaj glitiga, Kaj anĝelo de la Eternulo ilin persekutu.
7 Porque sin causa escondieron para mí el hoyo de su red: sin causa hicieron hoyo a mi alma.
Ĉar sen mia kulpo ili submetis por mi sian reton, Sen mia kulpo ili fosis sub mia animo.
8 Véngale el quebrantamiento que no sepa: y su red que escondió, le prenda: con quebrantamiento caiga en ella.
Venu sur lin pereo neatendite, Kaj lia reto, kiun li kaŝis, kaptu lin; Por pereo li falu en ĝin.
9 Y regocíjese mi alma en Jehová: y alégrese en su salud.
Kaj mia animo ĝojos pro la Eternulo, Triumfos pro Lia helpo.
10 Todos mis huesos dirán, Jehová, ¿quién como tú? Que escapas al afligido del más fuerte que él: y al pobre y menesteroso del que le roba.
Ĉiuj miaj ostoj diros: Ho Eternulo, kiu egalas Vin, Kiu liberigas mizerulon de lia perfortanto, Mizerulon kaj malriĉulon de lia rabanto?
11 Levantáronse testigos falsos: lo que no sabía, me demandaron.
Stariĝas kontraŭ mi krimaj atestantoj; Kion mi ne scias, pri tio ili min demandas.
12 Volviéronme mal por bien, orfandad a mi alma.
Ili pagas al mi malbonon por bono, Atencon kontraŭ mia animo.
13 Y yo, cuando ellos enfermaron, me vestí de saco: afligí con ayuno a mi alma, y mi oración se revolvía en mi seno.
Kaj mi dum ilia malsano metis sur min sakaĵon, Mi turmentis mian animon per fasto, Kaj mi preĝis sincere, kiel pri mi mem.
14 Como por mi compañero, como por mi hermano andaba; como el que trae luto por su madre, enlutado me humillaba.
Mi kondutis, kvazaŭ ili estus miaj amikoj, miaj fratoj; Kiel homo, kiu funebras pri sia patrino, mi profunde malĝojis.
15 Y en mi cojera se alegraron, y se juntaron: juntáronse sobre mí entristecidos, y yo no lo entendía: me despedazaban, y no cesaban;
Sed kiam mi difektiĝis, ili ĝojis, kaj ili kuniĝis; Kuniĝis kontraŭ mi la senkoruloj, kiam mi ne atendis: Ili ŝiris kaj ne ĉesis.
16 Con los lisonjeros escarnecedores de escarnio crujiendo sobre mí sus dientes.
Laŭ la maniero de malpiaj parazitoj, Ili kunfrapis kontraŭ mi siajn dentojn.
17 Señor, ¿hasta cuándo verás? Haz volver mi alma de sus quebrantamientos, mi única de los leones.
Mia Sinjoro! kiel longe Vi tion rigardos? Deturnu mian animon de iliaj atakoj, Mian solan de la leonoj.
18 Confesarte he en grande congregación: en pueblo fuerte te alabaré.
Mi gloros Vin en granda kunveno, Meze de multe da popolo mi Vin laŭdos.
19 No se alegren de mí mis enemigos sin porqué: ni los que me aborrecen sin causa, hagan del ojo.
Ne ĝoju pri mi miaj maljustaj malamikoj; Kaj tiuj, kiuj malamas min sen mia kulpo, ne moku per la okuloj.
20 Porque no hablan paz: y contra los mansos de la tierra piensan palabras engañosas.
Ĉar ne pri paco ili parolas, Kaj kontraŭ la kvietuloj sur la tero ili pripensas malicajn intencojn.
21 Y ensancharon sobre mí su boca; dijeron: Hola, hola, nuestros ojos lo han visto.
Ili larĝe malfermis kontraŭ mi sian buŝon, Kaj diris: Ha, ha! nia okulo vidis.
22 Visto has, o! Jehová, no calles: Señor, no te alejes de mí.
Vi vidis, ho Eternulo; ne silentu! Mia Sinjoro, ne malproksimiĝu de mi.
23 Recuerda, y despierta para mi juicio, Dios mío, y Señor mío, para mi causa.
Vekiĝu kaj leviĝu, por fari al mi juĝon, Mia Dio kaj mia Sinjoro, pri mia disputo.
24 Júzgame conforme a tu justicia, Jehová, Dios mío, y no se alegren de mí.
Juĝu min laŭ Via justeco, ho Eternulo, mia Dio; Kaj ili ne ĝoju pri mi.
25 No digan en su corazón: Hola, nuestra alma. No digan: Deshecho le hemos.
Ili ne diru en sia koro: Ha, ha! tio estas laŭ nia deziro; Ili ne diru: Ni lin englutis.
26 Avergüéncense, y sean confundidos a una, los que se alegran de mi mal: vístanse de vergüenza y de confusión, los que se engrandecen contra mí.
Ili estu hontigitaj kaj malhonoritaj ĉiuj, kiuj ĝojas pro mia malfeliĉo; Vestiĝu per honto kaj malhonoro tiuj, kiuj fanfaronas kontraŭ mi.
27 Canten, y alégrense los que se huelgan de mi justicia; y digan siempre: Sea ensalzado Jehová, el que ama la paz de su siervo.
Triumfu kaj ĝoju tiuj, kiuj deziras justecon por mi; Kaj ili diru ĉiam: Granda estas la Eternulo, Kiu deziras bonstaton por Sia sklavo.
28 Y mi lengua hablará de tu justicia; todo el día de tu loor.
Kaj mia lango rakontados pri Via justeco Kaj ĉiutage pri Via gloro.

< Salmos 35 >