< 시편 71 >

1 여호와여, 내가 주께 피하오니 나로 영영히 수치를 당케 마소서
Vin, ho Eternulo, mi fidas: Mi neniam estu hontigita.
2 주의 의로 나를 건지시며 나를 풀어주시며 주의 귀를 내게 기울이사 나를 구원하소서
Per Via justeco savu min kaj liberigu min; Klinu al mi Vian orelon, kaj helpu min.
3 주는 나의 무시로 피하여 거할 바위가 되소서 주께서 나를 구원하라 명하셨으니 이는 주께서 나의 반석이시요 나의 산성이심이니이다
Estu por mi fortika roko, kien mi povus ĉiam veni, Kiun Vi destinis por mia savo; Ĉar Vi estas mia roko kaj mia fortikaĵo.
4 나의 하나님이여, 나를 악인의 손 곧 불의한 자와 흉악한 자의 장중에서 피하게 하소서
Ho mia Dio, liberigu min el la mano de malbonulo, El la mano de krimulo kaj premanto.
5 주 여호와여, 주는 나의 소망이시요 나의 어릴 때부터 의지시라
Ĉar Vi estas mia espero, ho mia Sinjoro; La Eternulo estas mia fido de post mia juneco.
6 내가 모태에서부터 주의 붙드신 바 되었으며 내 어미 배에서 주의 취하여 내신 바 되었사오니 나는 항상 주를 찬송하리이다!
Vin mi fidis de la embrieco, De la ventro de mia patrino Vi estas mia protektanto; Vin mi ĉiam gloros.
7 나는 무리에게 이상함이 되었사오나 주는 나의 견고한 피난처시오니
Mirindaĵo mi estis por multaj; Kaj Vi estas mia forta rifuĝejo.
8 주를 찬송함과 주를 존숭함이 종일토록 내 입에 가득하리이다
Mia buŝo estas plena de glorado por Vi, Ĉiutage de Via majesto.
9 나를 늙은 때에 버리지 마시며 내 힘이 쇠약한 때에 떠나지 마소서
Ne forpuŝu min en la tempo de maljuneco; Kiam konsumiĝos miaj fortoj, tiam ne forlasu min.
10 나의 원수들이 내게 대하여 말하며 나의 영혼을 엿보는 자가 서로 꾀하여
Ĉar miaj malamikoj parolas pri mi, Kaj tiuj, kiuj insidas kontraŭ mia animo, konsiliĝas inter si,
11 이르기를 하나님이 저를 버리셨은즉 따라 잡으라 건질 자가 없다 하오니
Dirante: Dio lin forlasis; Persekutu kaj kaptu lin, ĉar neniu lin savos.
12 하나님이여, 나를 멀리 마소서 나의 하나님이여, 속히 나를 도우소서
Ho Dio, ne malproksimiĝu de mi; Ho mia Dio, rapidu, por helpi min.
13 내 영혼을 대적하는 자로 수치와 멸망을 당케 하시며 나를 모해하려 하는 자에게는 욕과 수욕이 덮이게 하소서
Estu hontigitaj kaj malaperu la persekutantoj de mia animo; De honto kaj malhonoro estu kovritaj tiuj, kiuj deziras al mi malbonon.
14 나는 항상 소망을 품고 주를 더욱 찬송하리이다
Kaj mi ĉiam fidos Kaj ĉiam pligrandigos Vian gloron.
15 내가 측량할 수 없는 주의 의와 구원을 내 입으로 종일 전하리이다
Mia buŝo rakontos Vian justecon, Ĉiutage Vian helpon, Ĉar mi ne povus ĉion elkalkuli.
16 내가 주 여호와의 능하신 행적을 가지고 오겠사오며 주의 의 곧 주의 의만 진술하겠나이다
Mi gloros la fortojn de mia Sinjoro, la Eternulo; Mi rakontos nur Vian justecon.
17 하나님이여, 나를 어려서부터 교훈하셨으므로 내가 지금까지 주의 기사를 전하였나이다
Ho Dio, Vi instruis min detempe de mia juneco; Kaj ĝis nun mi predikas pri Viaj mirakloj.
18 하나님이여, 내가 늙어 백수가 될 때에도 나를 버리지 마시며 내가 주의 힘을 후대에 전하고 주의 능을 장래 모든 사람에게 전하기까지 나를 버리지 마소서
Ankaŭ ĝis la maljuneco kaj grizeco ne forlasu min, ho Dio, Ĝis mi rakontos pri Via brako al la estonta generacio, Pri Via forto al ĉiuj venontoj.
19 하나님이여, 주의 의가 또한 지극히 높으시니이다 하나님이여, 주께서 대사를 행하셨사오니 누가 주와 같으리이까
Via justeco, ho Dio, estas tre alta; En la grandaj faroj, kiujn Vi plenumis, Ho Dio, kiu Vin egalas?
20 우리에게 많고 심한 고난을 보이신 주께서 우리를 다시 살리시며 땅 깊은 곳에서 다시 이끌어 올리시리이다
Vi vidigis al mi grandajn kaj kruelajn suferojn, Sed Vi denove min vivigis, Kaj el la abismoj de la tero Vi denove min eligis.
21 나를 더욱 창대하게 하시고 돌이키사 나를 위로하소서
Vi pliigas mian grandecon Kaj denove min konsolas.
22 나의 하나님이여, 내가 또 비파를 주를 찬양하며 주의 성실을 찬양하리이다 이스라엘의 거룩하신 주여, 내가 수금으로 주를 찬양 하리이다
Kaj mi gloros Vin per psaltero por Via fideleco, ho mia Dio; Mi kantos al Vi per harpo, Ho Sanktulo de Izrael!
23 내가 주를 찬양할 때에 내 입술이 기뻐 외치며 주께서 구속하신 내 영혼이 즐거워하리이다
Ĝojas miaj lipoj, kiam mi kantas al Vi; Kaj mia animo, kiun Vi savis.
24 내 혀도 종일토록 주의 의를 말씀하오리니 나를 모해하려 하던 자가 수치와 무안을 당함이니이다
Kaj mia lango ĉiutage rakontas Vian justecon; Ĉar hontigitaj kaj malhonoritaj estas tiuj, kiuj deziras al mi malbonon.

< 시편 71 >