< ルカの福音書 1 >

1 私たちの間ですでに確信されている出来事については、初めからの目撃者で、みことばに仕える者となった人々が、私たちに伝えたそのとおりを、多くの人が記事にまとめて書き上げようと、すでに試みておりますので、
Ĉar multaj jam entreprenis aranĝi historion pri la faktoj, kiuj estas konstatitaj inter ni,
2
kiel ilin transdonis al ni tiuj, kiuj de la komenco vidis mem kaj estis administrantoj de la vorto,
3 私も、すべてのことを初めから綿密に調べておりますから、あなたのために、順序を立てて書いて差し上げるのがよいと思います。尊敬するテオピロ殿。
ŝajnis bone ankaŭ al mi, esplorinta ĉion atente de la komenco, skribi en ordo al vi, plej eminenta Teofilo,
4 それによって、すでに教えを受けられた事がらが正確な事実であることを、よくわかっていただきたいと存じます。
por ke vi povu scii la certecon pri la aferoj, pri kiuj vi estas instruita.
5 ユダヤの王ヘロデの時に、アビヤの組の者でザカリヤという祭司がいた。彼の妻はアロンの子孫で、名をエリサベツといった。
En la tagoj de Herodo, reĝo de Judujo, estis pastro nomata Zeĥarja, el la deĵora grupo de Abija; kaj li havis edzinon el la filinoj de Aaron, kaj ŝia nomo estis Elizabeto.
6 ふたりとも、神の御前に正しく、主のすべての戒めと定めを落度なく踏み行なっていた。
Kaj ambaŭ estis justaj antaŭ Dio, irantaj laŭ ĉiuj ordonoj kaj instruoj de la Eternulo sen riproĉo.
7 エリサベツは不妊の女だったので、彼らには子がなく、ふたりとももう年をとっていた。
Kaj ili ne havis infanon, ĉar Elizabeto estis senfrukta, kaj ili ambaŭ estis en profunda aĝo.
8 さて、ザカリヤは、自分の組が当番で、神の御前に祭司の務めをしていたが、
Kaj dum li plenumis sian pastradon antaŭ Dio en la vico de sia grupo,
9 祭司職の習慣によって、くじを引いたところ、主の神殿にはいって香をたくことになった。
laŭ la kutimo de la pastra ofico estis lia loto eniri en la sanktejon de la Eternulo kaj incensadi.
10 彼が香をたく間、大ぜいの民はみな、外で祈っていた。
Kaj la tuta amaso de la popolo preĝis ekstere dum la horo de la incensado.
11 ところが、主の使いが彼に現われて、香壇の右に立った。
Kaj aperis antaŭ li anĝelo de la Eternulo, staranta dekstre de la altaro de incensado.
12 これを見たザカリヤは不安を覚え、恐怖に襲われたが、
Kaj Zeĥarja maltrankviliĝis, kiam li vidis lin, kaj sur lin falis timo.
13 御使いは彼に言った。「こわがることはない。ザカリヤ。あなたの願いが聞かれたのです。あなたの妻エリサベツは男の子を産みます。名をヨハネとつけなさい。
Sed la anĝelo diris al li: Ne timu, Zeĥarja; ĉar via preĝo estas aŭdita, kaj via edzino Elizabeto naskos al vi filon, kaj vi donos al li la nomon Johano.
14 その子はあなたにとって喜びとなり楽しみとなり、多くの人もその誕生を喜びます。
Kaj vi havos ĝojon kaj feliĉon, kaj multaj ĝojos pro lia naskiĝo.
15 彼は主の御前にすぐれた者となるからです。彼は、ぶどう酒も強い酒も飲まず、まだ母の胎内にあるときから聖霊に満たされ、
Ĉar li estos granda antaŭ la Sinjoro, kaj li ne trinkos vinon nek ebriigaĵon; kaj li estos plena de la Sankta Spirito jam de la ventro de sia patrino.
16 そしてイスラエルの多くの子らを、彼らの神である主に立ち返らせます。
Kaj multajn el la filoj de Izrael li turnos al la Eternulo, ilia Dio.
17 彼こそ、エリヤの霊と力で主の前ぶれをし、父たちの心を子どもたちに向けさせ、逆らう者を義人の心に立ち戻らせ、こうして、整えられた民を主のために用意するのです。」
Kaj li iros antaŭ Lia vizaĝo en la spirito kaj potenco de Elija, por turni la korojn de la patroj al la infanoj kaj la malobeemajn al la saĝeco de la justuloj, por pretigi por la Sinjoro popolon preparitan.
18 そこで、ザカリヤは御使いに言った。「私は何によってそれを知ることができましょうか。私ももう年寄りですし、妻も年をとっております。」
Kaj Zeĥarja diris al la anĝelo: Per kio mi scios tion? ĉar mi estas maljunulo, kaj mia edzino havas profundan aĝon.
19 御使いは答えて言った。「私は神の御前に立つガブリエルです。あなたに話をし、この喜びのおとずれを伝えるように遣わされているのです。
Kaj la anĝelo responde diris al li: Mi estas Gabriel, kiu staras antaŭ Dio; kaj mi estas sendita, por paroli al vi kaj fari al vi tiun bonan sciigon.
20 ですから、見なさい。これらのことが起こる日までは、あなたは、おしになって、ものが言えなくなります。私のことばを信じなかったからです。私のことばは、その時が来れば実現します。」
Kaj jen vi silentos kaj estos ne kapabla paroli, ĝis la tago, kiam tio okazos, ĉar vi ne kredis miajn vortojn, kiuj plenumiĝos siatempe.
21 人々はザカリヤを待っていたが、神殿であまり暇取るので不思議に思った。
Kaj la popolo atendis Zeĥarjan, kaj miris pro lia restado en la sanktejo.
22 やがて彼は出て来たが、人々に話をすることができなかった。それで、彼は神殿で幻を見たのだとわかった。ザカリヤは、彼らに合図を続けるだけで、おしのままであった。
Kaj kiam li elvenis, li ne povis paroli al ili; kaj ili eksciis, ke li vidis vizion en la sanktejo; kaj li faradis signojn al ili, kaj restis muta.
23 やがて、務めの期間が終わったので、彼は自分の家に帰った。
Kaj kiam finiĝis la tagoj de lia pastrado, li foriris en sian domon.
24 その後、妻エリサベツはみごもり、五か月の間引きこもって、こう言った。
Kaj post tiuj tagoj lia edzino Elizabeto gravediĝis, kaj kaŝis sin kvin monatojn, dirante:
25 「主は、人中で私の恥を取り除こうと心にかけられ、今、私をこのようにしてくださいました。」
Tiamaniere agis la Eternulo rilate al mi en la tagoj, kiam Li favore rigardis min, por forpreni mian riproĉon inter homoj.
26 ところで、その六か月目に、御使いガブリエルが、神から遣わされてガリラヤのナザレという町のひとりの処女のところに来た。
Kaj en la sesa monato la anĝelo Gabriel estis sendita de Dio en urbon de Galileo, nomatan Nazaret,
27 この処女は、ダビデの家系のヨセフという人のいいなずけで、名をマリヤといった。
al virgulino fianĉinigita kun viro, kies nomo estis Jozef, el la domo de David; kaj la nomo de la virgulino estis Maria.
28 御使いは、はいって来ると、マリヤに言った。「おめでとう、恵まれた方。主があなたとともにおられます。」
Kaj li venis al ŝi, kaj diris: Saluton al vi la grace favorita, la Eternulo estas kun vi.
29 しかし、マリヤはこのことばに、ひどくとまどって、これはいったい何のあいさつかと考え込んだ。
Sed ŝi tre maltrankviliĝis ĉe tiu diro, kaj konsideris, kia povas esti tiu saluto.
30 すると御使いが言った。「こわがることはない。マリヤ。あなたは神から恵みを受けたのです。
Kaj la anĝelo diris al ŝi: Ne timu, Maria; ĉar vi trovis gracon antaŭ Dio.
31 ご覧なさい。あなたはみごもって、男の子を産みます。名をイエスとつけなさい。
Kaj jen vi gravediĝos en via ventro kaj naskos filon, kaj vi nomos lin JESUO.
32 その子はすぐれた者となり、いと高き方の子と呼ばれます。また、神である主は彼にその父ダビデの王位をお与えになります。
Li estos granda, kaj estos nomata Filo de la Plejaltulo; kaj Dio, la Eternulo, donos al li la tronon de lia patro David;
33 彼はとこしえにヤコブの家を治め、その国は終わることがありません。」 (aiōn g165)
kaj li reĝos super la domo de Jakob eterne, kaj lia regno ne havos finon. (aiōn g165)
34 そこで、マリヤは御使いに言った。「どうしてそのようなことになりえましょう。私はまだ男の人を知りませんのに。」
Kaj Maria diris al la anĝelo: Kiel estos tio, ĉar mi ne konas viron?
35 御使いは答えて言った。「聖霊があなたの上に臨み、いと高き方の力があなたをおおいます。それゆえ、生まれる者は、聖なる者、神の子と呼ばれます。
Kaj la anĝelo responde diris al ŝi: La Sankta Spirito venos sur vin, kaj la potenco de la Plejaltulo superombros vin; pro kio ankaŭ la naskotaĵo estos nomata sankta, la Filo de Dio.
36 ご覧なさい。あなたの親類のエリサベツも、あの年になって男の子を宿しています。不妊の女といわれていた人なのに、今はもう六か月です。
Kaj jen via parencino Elizabeto ankaŭ gravediĝis je filo en sia maljuneco, kaj la nuna monato estas la sesa por ŝi, kiun oni nomis senfrukta.
37 神にとって不可能なことは一つもありません。」
Ĉar ĉe Dio nenio estas neebla.
38 マリヤは言った。「ほんとうに、私は主のはしためです。どうぞ、あなたのおことばどおりこの身になりますように。」こうして御使いは彼女から去って行った。
Kaj Maria diris: Jen la sklavino de la Eternulo; estu al mi laŭ via diro. Kaj la anĝelo foriris de ŝi.
39 そのころ、マリヤは立って、山地にあるユダの町に急いだ。
Kaj en tiuj tagoj Maria leviĝis kaj senprokraste vojaĝis en la montan regionon, en urbon de Judujo;
40 そしてザカリヤの家に行って、エリサベツにあいさつした。
kaj enirinte en la domon de Zeĥarja, ŝi salutis Elizabeton.
41 エリサベツがマリヤのあいさつを聞いたとき、子が胎内でおどり、エリサベツは聖霊に満たされた。
Kaj kiam Elizabeto aŭdis la saluton de Maria, la infaneto eksaltis en ŝia ventro; kaj Elizabeto pleniĝis de la Sankta Spirito,
42 そして大声をあげて言った。「あなたは女の中の祝福された方。あなたの胎の実も祝福されています。
kaj ŝi levis sian voĉon per laŭta krio, kaj diris: Benata vi estas inter virinoj, kaj benata estas la frukto de via ventro.
43 私の主の母が私のところに来られるとは、何ということでしょう。
Kaj pro kio okazas al mi ĉi tio, ke la patrino de mia Sinjoro venas al mi?
44 ほんとうに、あなたのあいさつの声が私の耳にはいったとき、私の胎内で子どもが喜んでおどりました。
Ĉar jen kiam la voĉo de via saluto venis en miajn orelojn, la infaneto ĝoje eksaltis en mia ventro.
45 主によって語られたことは必ず実現すると信じきった人は、何と幸いなことでしょう。」
Kaj feliĉa estas ŝi, kiu kredis, ĉar plenumiĝos tio, kio estas dirita al ŝi de la Eternulo.
46 マリヤは言った。 「わがたましいは主をあがめ、
Kaj Maria diris: Mia animo altigas la Eternulon,
47 わが霊は、わが救い主なる神を喜びたたえます。
Kaj mia spirito ĝojis en Dio, mia Savanto,
48 主はこの卑しいはしために 目を留めてくださったからです。 ほんとうに、これから後、どの時代の人々も、 私をしあわせ者と思うでしょう。
Ĉar Li rigardis la humilecon de Sia sklavino; Ĉar jen de nun ĉiuj generacioj nomos min feliĉa.
49 力ある方が、 私に大きなことをしてくださいました。 その御名はきよく、
Ĉar la Potenculo faris al mi grandaĵojn, Kaj sankta estas Lia nomo.
50 そのあわれみは、主を恐れかしこむ者に、 代々にわたって及びます。
Kaj Lia boneco estas por ĉiuj generacioj Al tiuj, kiuj Lin timas.
51 主は、御腕をもって力強いわざをなし、 心の思いの高ぶっている者を追い散らし、
Li montris forton per Sia brako, Li dispelis fierulojn en la penso de ilia koro.
52 権力ある者を王位から引き降ろされます。 低い者を高く引き上げ、
Li malaltigis potenculojn de iliaj tronoj, Kaj Li altigis humilulojn.
53 飢えた者を良いもので満ち足らせ、 富む者を何も持たせないで追い返されました。
Malsatulojn Li plenigis per bonaĵo, Kaj riĉulojn Li forsendis malplenaj.
54 主はそのあわれみをいつまでも忘れないで、 そのしもべイスラエルをお助けになりました。
Li helpis Sian servanton Izrael, Memorante Sian korfavoron.
55 私たちの先祖たち、アブラハムとその子孫に 語られたとおりです。」 (aiōn g165)
Kiel Li parolis al niaj patroj, Al Abraham kaj al lia idaro eterne. (aiōn g165)
56 マリヤは三か月ほどエリサベツと暮らして、家に帰った。
Kaj Maria loĝis ĉi ŝi tri monatojn, kaj reiris al sia domo.
57 さて月が満ちて、エリサベツは男の子を産んだ。
Kaj venis por Elizabeto la tempo, en kiu ŝi devis naski; kaj ŝi naskis filon.
58 近所の人々や親族は、主がエリサベツに大きなあわれみをおかけになったと聞いて、彼女とともに喜んだ。
Kaj ŝiaj najbaroj kaj ŝiaj parencoj aŭdis, ke la Eternulo pligrandigis Sian bonecon al ŝi; kaj ili ĝojis kun ŝi.
59 さて八日目に、人々は幼子に割礼するためにやって来て、幼子を父の名にちなんでザカリヤと名づけようとしたが、
Kaj en la oka tago oni venis, por cirkumcidi la infaneton; kaj ili eknomis lin Zeĥarja, laŭ la nomo de lia patro.
60 母は答えて、「いいえ、そうではなくて、ヨハネという名にしなければなりません。」と言った。
Kaj lia patrino responde diris: Tute ne; sed li estos nomata Johano.
61 彼らは彼女に、「あなたの親族にはそのような名の人はひとりもいません。」と言った。
Kaj ili diris al ŝi: El via parencaro estas neniu, kiu estas nomata per tiu nomo.
62 そして、身振りで父親に合図して、幼子に何という名をつけるつもりかと尋ねた。
Kaj ili faris signojn al lia patro pri tio, kiel li volas, ke li estu nomata.
63 すると、彼は書き板を持って来させて、「彼の名はヨハネ。」と書いたので、人々はみな驚いた。
Kaj li petis tabuleton, kaj skribis jene: Lia nomo estas Johano. Kaj ĉiuj miris.
64 すると、たちどころに、彼の口が開け、舌は解け、ものが言えるようになって神をほめたたえた。
Kaj tuj lia buŝo malfermiĝis, kaj lia lango liberiĝis; kaj li parolis, glorante Dion.
65 そして、近所の人々はみな恐れた。さらにこれらのことの一部始終が、ユダヤの山地全体にも語り伝えられて行った。
Kaj timo venis sur ĉiujn, kiuj loĝis ĉirkaŭ ili, kaj tra la tuta monta regiono de Judujo disvastiĝis rakonto pri ĉio tio.
66 聞いた人々はみな、それを心にとどめて、「いったいこの子は何になるのでしょう。」と言った。主の御手が彼とともにあったからである。
Kaj ĉiuj aŭdantoj konservis tion en sia koro, dirante: Kia do estos ĉi tiu knabeto? Ĉar la mano de la Eternulo estis kun li.
67 さて父ザカリヤは、聖霊に満たされて、預言して言った。
Kaj lia patro Zeĥarja pleniĝis de la Sankta Spirito, kaj profetis, dirante:
68 「ほめたたえよ。イスラエルの神である主を。 主はその民を顧みて、贖いをなし、
Benata estu la Eternulo, la Dio de Izrael, Ĉar Li vizitis Sian popolon kaj faris por ili elaĉeton,
69 救いの角を、われらのために、 しもべダビデの家に立てられた。
Kaj levis kornon de savo por ni En la domo de Sia servanto David,
70 古くから、その聖なる預言者たちの口を通して、 主が話してくださったとおりに。 (aiōn g165)
Kiel Li parolis per la buŝo de Siaj sanktaj profetoj, de post la komenco de la mondo, (aiōn g165)
71 この救いはわれらの敵からの、 すべてわれらを憎む者の手からの救いである。
Savadon el niaj malamikoj kaj el la mano de ĉiuj niaj malamantoj;
72 主はわれらの父祖たちにあわれみを施し、 その聖なる契約を、
Por montri Sian bonecon ĉe niaj patroj, Kaj por memori Sian sanktan interligon;
73 われらの父アブラハムに誓われた誓いを覚えて、
La ĵuron, kiun Li ĵuris al nia patro Abraham;
74 われらを敵の手から救い出し、 われらの生涯のすべての日に、 きよく、正しく、 恐れなく、主の御前に仕えることを許される。
Ke Li donos al ni, ke, liberigite el la mano de niaj malamikoj, Ni servu Lin sentime,
En sankteco kaj justeco antaŭ Li ĉiujn niajn tagojn.
76 幼子よ。あなたもまた、 いと高き方の預言者と呼ばれよう。 主の御前に先立って行き、その道を備え、
Kaj vi, infano, estos nomata profeto de la Plejaltulo, Ĉar vi iros antaŭ la vizaĝo de la Sinjoro, por pretigi liajn vojojn,
77 神の民に、罪の赦しによる 救いの知識を与えるためである。
Por doni al lia popolo scion de savo En la pardonado de iliaj pekoj,
78 これはわれらの神の深いあわれみによる。 そのあわれみにより、 日の出がいと高き所からわれらを訪れ、
Pro la kompata koro de nia Dio, Per kiu nin vizitis la sunleviĝo de supre,
79 暗黒と死の陰にすわる者たちを照らし、 われらの足を平和の道に導く。」
Por lumi sur tiujn, kiuj sidas en mallumo kaj en la ombro de morto, Por gvidi niajn piedojn en la vojojn de paco.
80 さて、幼子は成長し、その霊は強くなり、イスラエルの民の前に公に出現する日まで荒野にいた。
Kaj kreskis la infano kaj fortiĝis en spirito, kaj estis en la dezertoj ĝis la tago de sia ekmontriĝo al Izrael.

< ルカの福音書 1 >