< マタイの福音書 27 >

1 夜明けになりて、凡ての祭司長・民の長老ら、イエスを殺さんと相 議り、
Kaj kiam venis la mateno, ĉiuj ĉefpastroj kaj pliaĝuloj de la popolo konsiliĝis kontraŭ Jesuo, por mortigi lin;
2 遂に之を縛り、曳きゆきて總督ピラトに付せり。
kaj ili ligis lin, kaj forkondukis lin kaj transdonis lin al Pilato, la provincestro.
3 ここにイエスを賣りしユダ、その死に定められ給ひしを見て悔い、祭司長・長老らに、かの三十の銀をかへして言ふ、
Tiam Judas, lia perfidinto, vidinte, ke li estas kondamnita, pentis, kaj reportis la tridek arĝentajn monerojn al la ĉefpastroj kaj la pliaĝuloj,
4 『われ罪なきの血を賣りて罪を犯したり』彼らいふ『われら何ぞ干らん、汝みづから當るべし』
dirante: Mi pekis, perfidante senkulpan sangon. Sed ili diris: Kiel tio koncernas nin? vi zorgu pri tio.
5 彼その銀を聖所に投げすてて去り、ゆきて自ら縊れたり。
Kaj li ĵetis la arĝentajn monerojn en la sanktejon, kaj eliris; kaj foririnte, pendigis sin.
6 祭司長らその銀をとりて言ふ『これは血の價なれば、宮の庫に納むるは可からず』
Kaj la ĉefpastroj prenis la arĝentajn monerojn, kaj diris: Ne konvenas meti ilin en la trezorejon, ĉar tio estas prezo de sango.
7 かくて相 議り、その銀をもて陶工の畑を買ひ、旅人らの墓地とせり。
Kaj ili konsiliĝis, kaj aĉetis per ili la kampon de la potisto, por enterigi fremdulojn.
8 之によりて其の畑は、今に至るまで血の畑と稱へらる。
Tial tiu kampo estas nomata Kampo de Sango, ankoraŭ ĝis hodiaŭ.
9 ここに預言者エレミヤによりて云はれたる言は成就したり。曰く『かくて彼ら値積られしもの、即ちイスラエルの子らが値積りし者の價の銀 三十をとりて、
Tiam plenumiĝis tio, kio estis dirita per la profeto Jeremia, nome: Kaj ili prenis la tridek arĝentajn monerojn, taksoprezon de tiu, kiu estis taksita, kiujn iuj el la filoj de Izrael taksis;
10 陶工の畑の代に之を與へたり。主の我に命じ給ひし如し』
kaj donis ilin por la kampo de la potisto, kiel la Eternulo difinis al mi.
11 さてイエス、總督の前に立ち給ひしに、總督 問ひて言ふ『なんぢはユダヤ人の王なるか』イエス言ひ給ふ『なんぢの言ふが如し』
Kaj Jesuo staris antaŭ la provincestro; kaj la estro demandis lin, dirante: Ĉu vi estas la Reĝo de la Judoj? Kaj Jesuo diris al li: Vi diras.
12 祭司長・長老ら訴ふれども、何をも答へ給はず。
Kaj kiam la ĉefpastroj kaj pliaĝuloj akuzis lin, li respondis nenion.
13 ここにピラト彼に言ふ『聞かぬか、彼らが汝に對して如何におほくの證據を立つるを』
Tiam Pilato diris al li: Ĉu vi ne aŭdas, kiom da aferoj oni atestas kontraŭ vi?
14 されど總督の甚く怪しむまで、一言をも答へ給はず。
Kaj li ne respondis al li eĉ unu vorton, tiel ke la provincestro tre forte miris.
15 祭の時には、總督 群衆の望にまかせて、囚人 一人を之に赦す例あり。
Sed ĉe tiu festo la provincestro kutimis liberigi al la homamaso unu malliberulon, kiun ili deziris.
16 ここにバラバといふ隱れなき囚人あり。
Kaj oni havis tiam faman malliberulon, nomatan Barabas.
17 されば人々の集れる時、ピラト言ふ『なんぢら我が誰を赦さんことを願ふか。バラバなるか、キリストと稱ふるイエスなるか』
Kiam do ili kolektiĝis, Pilato diris al ili: Kiun vi deziras, ke mi liberigu al vi? ĉu Barabason, aŭ Jesuon, nomatan Kristo?
18 これピラト彼らのイエスを付ししは嫉に因ると知る故なり。
Ĉar li sciis, ke pro envio ili transdonis lin.
19 彼なほ審判の座にをる時、その妻、人を遣して言はしむ『かの義人に係ることを爲な、我けふ夢の中にて彼の故にさまざま苦しめり』
Kaj dum li sidis sur la tribunala seĝo, lia edzino sendis al li, por diri: Nenion havu kun tiu justulo, ĉar mi suferis multe hodiaŭ en sonĝo kaŭze de li.
20 祭司長・長老ら、群衆にバラバの赦されん事を請はしめ、イエスを亡さんことを勸む。
Kaj la ĉefpastroj kaj pliaĝuloj decidigis la homamason postuli Barabason kaj pereigi Jesuon.
21 總督こたへて彼らに言ふ『二人の中いづれを我が赦さん事を願ふか』彼らいふ『バラバなり』
Sed la provincestro responde diris al ili: Kiun el la du vi volas, ke mi liberigu al vi? Kaj ili diris: Barabason.
22 ピラト言ふ『さらばキリストと稱ふるイエスを我いかにすべきか』皆いふ『十字架につくべし』
Pilato diris al ili: Kion do mi faros al Jesuo, nomata Kristo? Ĉiuj diris: Li estu krucumita.
23 ピラト言ふ『かれ何の惡事をなしたるか』彼ら烈しく叫びていふ『十字架につくべし』
Kaj li diris: Kial? kian malbonon li faris? Sed ili des pli ekkriis, dirante: Li estu krucumita.
24 ピラトは何の效なく反つて亂にならんとするを見て、水をとり群衆のまへに手を洗ひて言ふ『この人の血につきて我は罪なし、汝 等みづから當れ』
Tial Pilato, vidante, ke neniel prosperas al li, sed ke kontraŭe tumulto leviĝas, prenis akvon kaj lavis siajn manojn antaŭ la homamaso, dirante: Mi estas senkulpa pri la sango de tiu justulo: vi zorgu pri ĝi.
25 民みな答へて言ふ『其の血は、我らと我らの子孫とに歸すべし』
Kaj la tuta popolo responde diris: Lia sango estu sur ni kaj sur niaj infanoj.
26 ここにピラト、バラバを彼らに赦し、イエスを鞭うちて、十字架につくる爲に付せり。
Tiam li liberigis al ili Barabason; sed skurĝinte Jesuon, li transdonis lin, por esti krucumita.
27 ここに總督の兵卒ども、イエスを官邸につれゆき、全 隊を御許に集め、
Tiam la soldatoj de la provincestro, kondukinte Jesuon en la palacon, kolektis al li la tutan kohorton.
28 その衣をはぎて、緋色の上衣をきせ、
Kaj ili senvestigis lin, kaj surmetis al li skarlatan mantelon.
29 茨の冠冕を編みて、その首に冠らせ、葦を右の手にもたせ、且その前に跪づき、嘲弄して言ふ『ユダヤ人の王、安かれ』
Kaj ili plektis kronon el dornoj kaj metis ĝin sur lian kapon, kaj metis kanon en lian dekstran manon; kaj ili genuis antaŭ li, kaj mokis lin, dirante: Saluton, Reĝo de la Judoj!
30 また之に唾し、かの葦をとりて其の首を叩く。
Kaj ili kraĉis sur lin, kaj prenis la kanon kaj frapis lian kapon.
31 かく嘲弄してのち、上衣を剥ぎて、故の衣をきせ、十字架につけんとて曳きゆく。
Kaj mokinte lin, ili demetis de li la mantelon, kaj surmetis al li liajn proprajn vestojn, kaj forkondukis lin, por krucumi lin.
32 その出づる時、シモンといふクレネ人にあひしかば、強ひて之にイエスの十字架をおはしむ。
Kaj elirinte, ili trovis viron Kirenanon, nomatan Simon; tiun ili devigis, ke li portu lian krucon.
33 かくてゴルゴタといふ處、即ち髑髏の地にいたり、
Kaj veninte al loko nomata Golgota, tio estas, Loko de Kranio,
34 苦味を混ぜたる葡萄酒を飮ませんとしたるに、嘗めて、飮まんとし給はず。
ili donis al li trinki vinon kun galo enmiksita; kaj li gustumis ĝin, kaj ne volis trinki.
35 彼らイエスを十字架につけてのち、籤をひきて其の衣をわかち、
Kaj krucuminte lin, ili dividis inter si liajn vestojn, ĵetante lotojn;
36 且そこに坐して、イエスを守る。
kaj ili sidiĝis, kaj gardis lin tie.
37 その首の上に『これはユダヤ人の王イエスなり』と記したる罪標を置きたり。
Kaj ili metis super lia kapo lian akuzon, skribitan: ĈI TIU ESTAS JESUO, LA REĜO DE LA JUDOJ.
38 ここにイエスとともに二人の強盜、十字架につけられ、一人はその右に、一人はその左におかる。
Tiam kun li estis krucumitaj du rabistoj, unu dekstre kaj unu maldekstre.
39 往來の者どもイエスを譏り、首を振りていふ、
Kaj la preterpasantoj insultis lin, balancante la kapon,
40 『宮を毀ちて三日のうちに建つる者よ、もし神の子ならば己を救へ、十字架より下りよ』
kaj dirante: Vi, kiu detruas la sanktejon kaj rekonstruas ĝin en la daŭro de tri tagoj, savu vin. Se vi estas la Filo de Dio, deiru de la kruco.
41 祭司長らもまた同じく、學者・長老らとともに嘲弄して言ふ、
Tiel same ankaŭ la ĉefpastroj, mokante kun la skribistoj kaj la pliaĝuloj, diris:
42 『人を救ひて己を救ふこと能はず。彼はイスラエルの王なり、いま十字架より下りよかし、さらば我ら彼を信ぜん。
Aliajn li savis; sin mem li ne povas savi. Li ja estas Reĝo de Izrael, li nun deiru de la kruco, kaj ni kredos al li.
43 彼は神に依り頼めり、神かれを愛しまば今すくひ給ふべし「我は神の子なり」と云へり』
Li apogis sin al Dio; Tiu savu lin, se Li amas lin; ĉar li diris: Mi estas la Filo de Dio.
44 ともに十字架につけられたる強盜どもも、同じ事をもてイエスを罵れり。
Kaj ankaŭ la rabistoj, kiuj estis krucumitaj kun li, tiel same insultis lin.
45 晝の十二 時より地の上あまねく暗くなりて、三時に及ぶ。
Kaj de post la sesa horo fariĝis mallumo sur la tuta lando ĝis la naŭa horo.
46 三時ごろイエス大聲に叫びて『エリ、エリ、レマ、サバクタニ』と言ひ給ふ。わが神、わが神、なんぞ我を見 棄て給ひしとの意なり。
Kaj ĉirkaŭ la naŭa horo Jesuo ekkriis per laŭta voĉo, dirante: Eli, Eli, lama sabaĥtani? tio estas: Mia Dio, mia Dio, kial Vi forlasis min?
47 そこに立つ者のうち或 人々これを聞きて『彼はエリヤを呼ぶなり』と言ふ。
Kaj iuj el la apudstarantoj, aŭdinte tion, diris: Ĉi tiu vokas Elijan.
48 直ちにその中の一人はしりゆきて海綿をとり、酸き葡萄酒を含ませ、葦につけてイエスに飮ましむ。
Kaj tuj unu el ili kuris kaj prenis spongon kaj plenigis ĝin per vinagro, kaj metinte ĝin sur kanon, donis al li trinki.
49 その他の者ども言ふ『まて、エリヤ來りて彼を救ふや否や、我ら之を見ん』
Kaj la aliaj diris: Lasu; ni vidu, ĉu venos Elija, por savi lin.
50 イエス再び大聲に呼はりて息 絶えたまふ。
Kaj Jesuo, denove kriinte per laŭta voĉo, ellasis for la spiriton.
51 視よ、聖所の幕、上より下まで裂けて二つとなり、また地震ひ、磐さけ、
Kaj jen la kurteno de la sanktejo disŝiriĝis en du pecojn de supre ĝis malsupre; kaj la tero tremis; kaj la rokoj diskrevis;
52 墓ひらけて、眠りたる聖徒の屍體おほく活きかへり、
kaj la tomboj malfermiĝis, kaj multaj korpoj de dormantaj sanktuloj leviĝis,
53 イエスの復活ののち墓をいで、聖なる都に入りて、多くの人に現れたり。
kaj elirinte el la tomboj post lia releviĝo, ili eniris en la sanktan urbon kaj aperis al multaj.
54 百卒長および之と共にイエスを守りゐたる者ども、地震とその有りし事とを見て甚く懼れ『實に彼は神の子なりき』と言へり。
Kaj la centestro, kaj tiuj, kiuj estis kun li gardantaj Jesuon, kiam ili vidis la tertremon kaj la okazantaĵojn, tre timis, dirante: Vere ĉi tiu estis Filo de Dio.
55 その處にて遙に望みゐたる多くの女あり、イエスに事へてガリラヤより從ひ來りし者どもなり。
Kaj tie estis multaj virinoj, rigardantaj de malproksime, kiuj sekvis Jesuon el Galileo, servante al li;
56 その中には、マグダラのマリヤ、ヤコブとヨセフとの母マリヤ、及びゼベダイの子らの母などもゐたり。
inter kiuj estis Maria Magdalena, kaj Maria, la patrino de Jakobo kaj de Joses, kaj la patrino de la filoj de Zebedeo.
57 日 暮れて、ヨセフと云ふアリマタヤの富める人きたる。彼もイエスの弟子なるが、
Kaj kiam vesperiĝis, venis riĉulo, nomata Jozef, el Arimateo, kiu mem estis disĉiplo de Jesuo:
58 ピラトに往きてイエスの屍體を請ふ。ここにピラト之を付すことを命ず。
tiu, irinte al Pilato, petis la korpon de Jesuo. Tiam Pilato ordonis doni ĝin.
59 ヨセフ屍體をとりて淨き亞麻 布につつみ、
Kaj Jozef prenis la korpon, kaj envolvis ĝin en pura tolaĵo,
60 岩にほりたる己が新しき墓に納め、墓の入口に大なる石を轉しおきて去りぬ。
kaj metis ĝin en sian novan tombon, kiun li jam elhakis en la roko; kaj li alrulis grandan ŝtonon al la enirejo de la tombo, kaj foriris.
61 其處にはマグダラのマリヤと他のマリヤと墓に向ひて坐しゐたり。
Kaj Maria Magdalena estis tie, kaj la alia Maria, sidantaj apud la tombo.
62 あくる日、即ち準備 日の翌日、祭司長らとパリサイ人らとピラトの許に集りて言ふ、
La sekvantan tagon, kiu estas la tago post la Preparado, la ĉefpastroj kaj la Fariseoj kolektiĝis al Pilato,
63 『主よ、かの惑すもの生き居りし時「われ三日の後に甦へらん」と言ひしを、我ら思ひいだせり。
dirante: Sinjoro, ni ekrememoras, ke tiu trompanto diris, dum li ankoraŭ vivis: Post tri tagoj mi releviĝos.
64 されば命じて三日に至るまで墓を固めしめ給へ、恐らくはその弟子ら來りて之を盜み、「彼は死人の中より甦へれり」と民に言はん。然らば後の惑は前のよりも甚だしからん』
Ordonu do, ke oni gardu la tombon ĝis la tria tago, por ke liaj disĉiploj ne venu kaj ne forŝtelu lin kaj ne diru al la popolo: Li releviĝis el la mortintoj; kaj la lasta trompo estus pli malbona, ol la unua.
65 ピラト言ふ『なんぢらに番兵あり、往きて力 限り固めよ』
Pilato diris al ili: Vi havas gardistaron; iru, kaj gardu ĝin laŭ via eblo.
66 乃ち彼らゆきて石に封印し、番兵を置きて墓を固めたり。
Tial ili foriris kaj gardis la tombon, sigelinte la ŝtonon, kune kun gardistaro.

< マタイの福音書 27 >