< エレミヤ書 51 >

1 主はこう言われる、「見よ、わたしは、滅ぼす者の心を奮い起して、バビロンを攻め、カルデヤに住む者を攻めさせる。
Tiele diras la Eternulo: Jen Mi vekos pereigan venton kontraŭ Babelon, kaj kontraŭ ĝiajn loĝantojn, kiuj leviĝis kontraŭ Min.
2 わたしはバビロンに、あおぎ分ける者をつかわす。彼らは、その災の日に、四方からこれを攻め、それをあおぎ分けて、その地をむなしくする。
Kaj Mi sendos ventumistojn kontraŭ Babelon, kaj ili ĝin disventumos, kaj dezertigos ĝian landon; ĉar en la tago de la malfeliĉo ili estos ĉirkaŭ ĝi ĉiuflanke.
3 射手にはその弓を張らせることなく、よろいを着て立ち上がらせるな。その若き者をあわれむことなく、その軍勢をことごとく滅ぼせ。
La pafarkisto streĉu sian pafarkon, kaj sin levu en sia kiraso; ne kompatu ĝiajn junulojn, ekstermu ĝian tutan militistaron.
4 彼らはカルデヤびとの地に殺されて倒れ、そのちまたに傷ついて倒れる。
Kaj falu mortigitoj en la lando de la Ĥaldeoj, kaj trapikitoj sur iliaj stratoj.
5 イスラエルとユダはその神、万軍の主に捨てられてはいないが、しかしカルデヤびとの地にはイスラエルの聖者に向かって犯した罪が満ちている。
Ĉar Izrael kaj Jehuda ne estas vidvigitaj de sia Dio, de la Eternulo Cebaot; ĉar ilia lando estas plena de kulpoj kontraŭ la Sanktulo de Izrael.
6 バビロンのうちからのがれ出て、おのおのその命を救え。その罰にまきこまれて断ち滅ぼされてはならない。今は主があだを返される時だから、それに報復をされるのである。
Forkuru el interne de Babel, kaj savu ĉiu sian animon, ke vi ne pereu pro ĝiaj malbonagoj; ĉar tio estas tempo de venĝo por la Eternulo, Li donas al ĝi repagon.
7 バビロンは主の手のうちにある金の杯であって、すべての地を酔わせた。国々はその酒を飲んだので、国々は狂った。
En la mano de la Eternulo Babel estis ora kaliko, ebriiganta la tutan teron: el ĝi trinkis vinon la nacioj, kaj tial ili freneziĝis.
8 バビロンはたちまち倒れて破れた。これがために嘆け。その傷のために乳香を取れ。あるいは、いえるかも知れない。
Subite falis Babel kaj frakasiĝis; ploru pri ĝi, prenu balzamon por ĝia vundo; eble ĝi saniĝos.
9 われわれはバビロンをいやそうとしたが、これはいえなかった。われわれはこれを捨てて、おのおの自分の国に帰ろう。その罰が天に達し、雲にまで及んでいるからだ。
Ni kuracis Babelon, sed ĝi ne saniĝis; lasu ĝin, kaj ni iru ĉiu en sian landon; ĉar la juĝo kontraŭ ĝi atingis la ĉielon kaj leviĝis ĝis la nuboj.
10 主はわれわれの正しいことを明らかにされた。さあ、われわれはシオンで、われわれの神、主のみわざを告げ示そう。
La Eternulo elaperigis nian pravecon; venu, kaj ni rakontu en Cion la faron de la Eternulo, nia Dio.
11 矢をとぎ、盾を取れ。主はメデアびとの王たちの心を引き立てられる。主のバビロンに思い図ることは、これを滅ぼすことであり、主があだを返し、その宮のあだを返されるのである。
Akrigu la sagojn, pretigu la ŝildojn! la Eternulo vekis la spiriton de la reĝoj de Medujo, ĉar Lia intenco estas kontraŭ Babel, por pereigi ĝin; ĉar tio estas venĝo de la Eternulo, venĝo pro Lia templo.
12 バビロンの城壁に向かって旗を立て、見張りを強固にし、番兵を置き、伏兵を備えよ。主がバビロンに住む者を攻めようと図り、その言われたことを、いま行われるからだ。
Kontraŭ la muregojn de Babel levu standardon, plifortigu la gardistaron, starigu observistojn, pretigu embuskon; ĉar kiel la Eternulo intencis, tiel Li faris tion, kion Li diris pri la loĝantoj de Babel.
13 多くの水のほとりに住み、多くの財宝を持つ者よ、あなたの終りが来て、その命の糸は断たれる。
Ho vi, kiu loĝas ĉe granda akvo kaj havas grandajn trezorojn! venis via fino, finiĝis via avideco.
14 万軍の主はみずからをさして誓い、言われる、わたしは必ずあなたのうちに、人をいなごのように満たす。彼らはあなたに向かって、かちどきの声をあげる。
La Eternulo Cebaot ĵuris per Sia animo: Mi plenigos vin de homoj kiel de skaraboj, kaj ili eksonigos kontraŭ vi triumfan kanton.
15 主はその力をもって地を造り、その知恵をもって世界を建て、その悟りをもって天をのべられた。
Li kreis la teron per Sia forto, aranĝis la mondon per Sia saĝo, kaj per Sia prudento etendis la ĉielon.
16 彼が声を出されると、天に多くの水のざわめきがあり、また地の果から霧を立ちあがらせられる。彼は雨のためにいなびかりをおこし、その倉から風を取り出される。
Kiam Li eksonigas Sian voĉon, kolektiĝas multego da akvo en la ĉielo; Li levas la nubojn de la randoj de la tero, Li aperigas fulmojn inter la pluvo, kaj elirigas la venton el Siaj trezorejoj.
17 すべての人は愚かで知恵がなく、すべての金細工人はその造った偶像のために恥をこうむる。その偶像は偽り物で、そのうちに息がないからだ。
Malsaĝiĝis ĉiu homo kun sia sciado, per honto kovriĝis ĉiu fandisto kun sia statuo; ĉar lia fanditaĵo estas malveraĵo, ĝi ne havas en si spiriton.
18 それらは、むなしいもの、迷いのわざである。罰せられる時になれば滅びるものである。
Tio estas vantaĵo, faro de eraro; kiam ili estos vizititaj, ili pereos.
19 ヤコブの分である彼はこのようなものではない、彼は万物の造り主だからである。イスラエルは彼の嗣業としての部族である。彼の名は万軍の主という。
Ne simila al ili estas Tiu, kiun havas Jakob; ĉar Li estas la kreinto de ĉio, kaj Izrael estas la gento de Lia heredo; Eternulo Cebaot estas Lia nomo.
20 おまえはわたしの鎚であり、戦いの武器である。わたしはおまえをもってすべての国を砕き、おまえをもって万国を滅ぼす。
Vi estis por Mi martelo, ilo de batalo, kaj per vi Mi frakasis naciojn, kaj per vi Mi ekstermis regnojn;
21 おまえをもってわたしは馬と、その騎手とを砕き、おまえをもって戦車とそれに乗る者とを砕く。
Mi frakasis per vi ĉevalon kaj ĝian rajdanton, Mi frakasis per vi ĉaron kaj ĝian veturanton;
22 わたしはおまえをもって男と女とを砕き、おまえをもって老いた者と幼い者とを砕き、おまえをもって若い者と、おとめとを砕く。
Mi frakasis per vi viron kaj virinon, Mi frakasis per vi maljunulon kaj junulon, Mi frakasis per vi junulon kaj junulinon;
23 わたしはおまえをもって、羊飼と、その群れとを砕き、おまえをもって農夫と、くびきを負う家畜とを砕き、おまえをもっておさたちと、つかさたちとを砕く。
Mi frakasis per vi paŝtiston kaj lian ŝafaron, Mi frakasis per vi terlaboriston kaj lian jungaĵon, Mi frakasis per vi komandantojn kaj estrojn.
24 わたしはバビロンとカルデヤに住むすべての者とに、彼らがシオンで行ったもろもろの悪しき事のために、あなたがたの目の前で報いをすると、主は言われる。
Kaj Mi repagos al Babel kaj al ĉiuj loĝantoj de Ĥaldeujo pro ilia tuta malbono, kiun ili faris en Cion antaŭ viaj okuloj, diras la Eternulo.
25 主は言われる、全地を滅ぼし尽す滅ぼしの山よ、見よ、わたしはおまえの敵となる、わたしは手をおまえの上に伸べて、おまえを岩からころばし、おまえを焼け山にする。
Jen Mi iras kontraŭ vin, ho pereiga monto, pereiganto de la tuta tero, diras la Eternulo; Mi etendos Mian manon kontraŭ vin, Mi rulĵetos vin de la rokoj kaj faros vin monto de brulo.
26 主は言われる、人がおまえから石を取って、隅の石とすることなく、また礎とすることもない。おまえはいつまでも荒れ地となっている。
Oni ne prenos el vi angulŝtonon, nek ŝtonon por fundamento, sed vi estos eterna ruino, diras la Eternulo.
27 地に旗を立て、国々のうちにラッパを吹き、国々の民を集めてそれを攻め、アララテ、ミンニ、アシケナズの国々をまねいてそれを攻め、軍の長を立ててそれを攻め、群がるいなごのように馬を上り行かせよ。
Levu standardon en la lando, blovu per trumpeto inter la nacioj, armu kontraŭ ĝin popolojn, kunvoku kontraŭ ĝin la regnojn de Ararat, Mini, kaj Aŝkenaz; starigu kontraŭ ĝin militestron, alkonduku ĉevalojn kiel pikantajn skarabojn.
28 国々の民を集めてそれを攻め、メデアびとの王たちと、そのおさたち、つかさたち、およびすべての領地の人々を集めてこれを攻めよ。
Armu kontraŭ ĝin popolojn, la reĝojn de Medujo, ĝiajn komandantojn kaj ĉiujn ĝiajn estrojn, kaj la tutan landaron, super kiu ĝi regas.
29 その地は震い、かつもだえ苦しむ、主がその思い図ることをバビロンにおこない、バビロンの地を、住む人なき荒れ地とされるからだ。
Kaj la tero skuiĝas kaj tremas, ĉar plenumiĝas super Babel la intencoj de la Eternulo, por fari la landon de Babel dezerto, en kiu neniu loĝas.
30 バビロンの勇士たちは戦いをやめて、その城にこもり、力はうせて、女のようになる。その家は焼け、その貫の木は砕かれる。
La herooj de Babel ĉesis batali, ili restis en la fortikaĵoj; malaperis ilia forto, ili fariĝis kiel virinoj; ĝiaj loĝejoj ekbrulis, ĝiaj rigliloj estas rompitaj.
31 飛脚は走って飛脚に会い、使者は走って使者に会い、バビロンの王に告げて、町はことごとく取られ、
Kuranto kuras renkonte al kuranto, sciiganto renkonte al sciiganto, por raporti al la reĝo de Babel, ke lia urbo estas venkoprenita ĉe ĉiuj flankoj,
32 渡し場は奪われ、とりでは火で焼かれ、兵士はおびえていると言う。
ke la transirejoj estas okupitaj, la fortikaĵoj brulas per fajro, kaj la militistojn atakis teruro.
33 万軍の主、イスラエルの神はこう言われる、バビロンの娘は、打ち場のようだ、その踏まれる時が来たのだ。しばらくしてその刈り取られる時が来る」。
Ĉar tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: La filino de Babel estas kiel draŝejo dum la draŝado; tre baldaŭ venos la tempo de ĝia rikolto.
34 「バビロンの王ネブカデレザルはわたしを食い尽し、わたしを滅ぼし、わたしを、からの器のようにし、龍のようにわたしを飲み、わたしのうまい物でその腹を満たし、わたしを洗いざらいにした。
Manĝis min, frakasis min Nebukadnecar, reĝo de Babel, li faris min malplena vazo, glutis min kiel drako, plenigis sian ventron per miaj dolĉaĵoj, kaj forpelis min.
35 わたしとわたしの肉親におこなった暴虐は、バビロンにふりかかる」とシオンに住む者は言わなければならない。「わたしの血はカルデヤに住む者にふりかかる」とエルサレムは言わなければならない。
La maljusteco kontraŭ mi kaj mia karno estu nun sur Babel, diras la loĝantino de Cion; kaj mia sango sur la loĝantoj de Ĥaldeujo, diras Jerusalem.
36 それゆえ主はこう言われる、「見よ、わたしはあなたの訴えをただし、あなたのためにあだを返す。わたしはバビロンの海をかわかし、その泉をかわかす。
Tial tiele diras la Eternulo: Jen Mi juĝos vian aferon kaj Mi faros venĝon pro vi, Mi sekigos ĝian maron kaj Mi senakvigos ĝian fonton.
37 バビロンは荒塚となり、山犬のすまいとなり、驚きとなり、笑いとなり、住む人のない所となる。
Kaj Babel fariĝos amaso da ŝtonoj, loĝejo de ŝakaloj, objekto de teruro kaj mokado, kaj neniu en ĝi loĝos.
38 彼らはししのように共にほえ、若いししのようにほえる。
Ili ĉiuj blekegos kiel junaj leonoj, krios kiel leonidoj.
39 彼らの欲の燃えている時、わたしは宴を設けて彼らを酔わせ、彼らがついに気を失って、ながい眠りにいり、もはや目をさますことのないようにしようと主は言われる。
Dum ilia varmegiĝo Mi faros al ili festenon, kaj Mi ebriigos ilin, por ke ili fariĝu gajaj kaj ekdormu per eterna dormo kaj ne vekiĝu, diras la Eternulo.
40 わたしは彼らを小羊のように、また雄羊や雄やぎのように、ほふり場に下らせよう。
Mi kondukos ilin malsupren, kiel ŝafidojn al la buĉo, kiel ŝafojn kun kaproj.
41 ああ、バビロンはついに取られた、全地の人の、ほめたたえた者は捕えられた。ああ、バビロンはついに国々のうちに驚きとなった。
Kiele prenita estas Ŝeŝaĥ! kaj kaptita la gloro de la tuta mondo! kiele Babel fariĝis objekto de teruro inter la popoloj!
42 海はバビロンにあふれかかり、どよめく波におおわれた。
Leviĝis kontraŭ Babelon la maro kaj kovris ĝin per la multego de siaj ondoj.
43 その町々は荒れて、かわいた地となり、砂原となり、住む人のない地となる。人の子はひとりとしてそこを過ぎることはない。
Ĝiaj urboj fariĝis dezerto, tero seka kaj senviva, tero, sur kiu neniu loĝas kaj tra kiu neniu homido trairas.
44 わたしはバビロンでベルを罰し、そののみこんだものを口から取り出す。国々が川のように彼に流れ入ることはなくなる。バビロンの城壁は倒れた。
Kaj Mi punos Belon en Babel, Mi eltiros el lia buŝo tion, kion li englutis, kaj ne plu kolektiĝos al li popoloj; ankaŭ la muregoj de Babel falos.
45 わが民よ、あなたがたはその中から出て、おのおの主の激しい怒りを免れ、その命を救え。
Eliru el ĝia interno, Mia popolo, kaj ĉiu savu sian animon antaŭ la flama kolero de la Eternulo,
46 心を弱くしてはならない、この地で聞くうわさを恐れてはならない。うわさはこの年にもくれば、また次の年にもくる。この地に暴虐があり、つかさとつかさとが攻めあうことがある。
por ke via koro ne senkuraĝiĝu kaj vi ne ektimu, kiam oni aŭdos la famon en la lando; ĉar venos famo en unu jaro, kaj post ĝi venos famo en la sekvanta jaro, kaj sur la tero estos perforteco, unu reganto kontraŭ alia reganto.
47 それゆえ見よ、わたしがバビロンの偶像を罰する日が来る。その全地ははずかしめられ、その殺される者はみなその中に倒れる。
Tial jen venos tempo, kaj Mi vizitos la idolojn en Babel, kaj ĝia tuta lando estos hontigita, kaj ĉiuj ĝiaj mortigitoj falos meze de ĝi.
48 天と地とそのうちにあるすべてのものはバビロンの事で喜び歌う。滅ぼす者が北の方からここに来るからであると主は言われる。
Kaj ĝojkantos pri Babel la ĉielo kaj la tero, kaj ĉio, kio estas sur ili; ĉar el la nordo venos al ĝi ruinigantoj, diras la Eternulo.
49 イスラエルの殺された者たちのために、バビロンは倒れなければならない、バビロンのために全地の殺された者は倒れたのだ。
Kiel Babel faligis la mortigitojn de Izrael, tiel ankaŭ en Babel falos mortigitoj el la tuta lando.
50 つるぎをのがれてきたあなたがたは、行け、立ちとどまってはならない。遠くから主を覚え、エルサレムを心にとめよ。
Vi, kiuj forsaviĝis de glavo, iru, ne haltu; en malproksimeco rememoru la Eternulon, kaj Jerusalem sin levu en via koro.
51 『われわれはののしりを聞いたので、恥じている。異邦人が主の宮の聖所にはいったので、恥がわれわれの顔をおおった』。
Ni hontis, kiam ni aŭdis la insulton; honto kovris nian vizaĝon, kiam fremduloj eniris en la sanktejon de la domo de la Eternulo.
52 主は言われる、それゆえ見よ、わたしがその偶像を罰する日が来る、傷つけられた者が、その全国にうめくようになる。
Tial jen venos tempo, diras la Eternulo, kiam Mi vizitos ĝiajn idolojn, kaj en la tuta lando ĝemos morte-vunditoj.
53 たといバビロンが天に上っても、その城を高くして固めても、滅ぼす者はわたしから出て、これに臨むと主は言われる。
Eĉ se Babel leviĝus al la ĉielo kaj se ĝi fortikigus alte sian forton, tamen al ĝi venus de Mi ruinigantoj, diras la Eternulo.
54 聞け、バビロンの叫びを、カルデヤびとの地に起る大いなる滅びの騒ぎ声を。
Kriado estas aŭdata el Babel, kaj granda lamentado el la lando de la Ĥaldeoj;
55 主がバビロンを滅ぼし、その大いなる声を絶やされるのだ。その波は大水のように鳴りとどろき、その声はひびき渡る。
ĉar la Eternulo ruinigas Babelon kaj pereigas ĝin kun ĝia granda bruo; iliaj ondoj bruas kiel granda akvo, aŭdiĝas ilia malkvieta voĉo.
56 滅ぼす者がこれに臨み、バビロンに来た。その勇士たちは捕えられ、その弓は折られる。主は報いをする神であるから必ず報いられるのだ。
Ĉar venos sur ĝin, sur Babelon, ruiniganto, kaj kaptitaj estos ĝiaj herooj, rompitaj estos iliaj pafarkoj; ĉar la Eternulo, Dio de repagado, nepre repagos.
57 わたしはその君たちと知者たち、おさたち、つかさたち、および勇士たちを酔わせる。彼らは、ながい眠りにいり、目をさますことはない。万軍の主と呼ばれる王がこれを言わせる。
Mi ebriigos ĝiajn eminentulojn, saĝulojn, komandantojn, estrojn, kaj heroojn, kaj ili ekdormos per eterna dormo kaj ne vekiĝos, diras la Reĝo, kies nomo estas Eternulo Cebaot.
58 万軍の主はこう言われる、バビロンの広い城壁は地にくずされ、その高い門は火に焼かれる。こうして民の労苦はむなしくなり、国民はただ火のために疲れる」。
Tiele diras la Eternulo Cebaot: La larĝaj muregoj de Babel estos subfositaj, kaj ĝiaj altaj pordegoj estos forbruligitaj per fajro; kaj vana fariĝos la penado de la popoloj, kaj gentoj estos lacigintaj sin por fajro.
59 マアセヤの子であるネリヤの子セラヤが、ユダの王ゼデキヤと共に、その治世の四年にバビロンへ行くとき、預言者エレミヤがセラヤに命じた言葉。セラヤは宿営の長であった。
Jen estas la vorto, kiun ordonis la profeto Jeremia al Seraja, filo de Nerija, filo de Maĥseja, kiam tiu iris kun Cidkija, reĝo de Judujo, en Babelon, en la kvara jaro de lia reĝado; Seraja estis la ripozejestro.
60 エレミヤはバビロンに臨もうとするすべての災を巻物にしるした。これはすなわちバビロンの事についてしるしたすべての言葉である。
Kaj Jeremia enskribis en unu libron la tutan malbonon, kiu venos sur Babelon, ĉiujn tiujn vortojn, skribitajn pri Babel.
61 エレミヤはセラヤに言った、「あなたはバビロンへ行ったならば、忘れることなくこのすべての言葉を読み、
Kaj Jeremia diris al Seraja: Kiam vi venos en Babelon, tiam rigardu kaj tralegu ĉiujn tiujn vortojn,
62 そして言いなさい、『主よ、あなたはこの所を滅ぼし、人と獣とを問わず、すべてここに住む者のないようにし、永久にここを荒れ地としようと、この所について語られました』と。
kaj diru: Ho Eternulo! Vi diris pri ĉi tiu loko, ke Vi ekstermos ĝin tiel, ke estos en ĝi neniu loĝanto, nek homo, nek bruto, sed ĝi estos eterna dezerto.
63 あなたがこの巻物を読み終ったならば、これに石をむすびつけてユフラテ川の中に投げこみ、
Kaj kiam vi finos la legadon de ĉi tiu libro, alligu al ĝi ŝtonon, kaj ĵetu ĝin en la mezon de Eŭfrato;
64 そして言いなさい、『バビロンはこのように沈んで、二度と上がってこない。わたしがこれに災を下すからである』と」。ここまではエレミヤの言葉である。
kaj diru: Tiele dronos Babel, kaj ĝi ne releviĝos de la malfeliĉo, kiun Mi venigos sur ĝin, kaj ili pereos. Ĝis ĉi tie estas la vortoj de Jeremia.

< エレミヤ書 51 >