< 歴代誌Ⅱ 4 >

1 ソロモンはまた青銅の祭壇を造った。その長さ二十キュビト、幅二十キュビト、高さ十キュビトである。
Kaj li faris kupran altaron, havantan la longon de dudek ulnoj, la larĝon de dudek ulnoj, kaj la alton de dek ulnoj.
2 彼はまた海を鋳て造った。縁から縁まで十キュビトであって、周囲は円形をなし、高さ五キュビトで、その周囲は綱をもって測ると三十キュビトあった。
Kaj li faris maron fanditan, havantan dek ulnojn de rando ĝis rando, tute rondan, havantan la alton de kvin ulnoj; kaj ŝnuro de tridek ulnoj prezentis ĝian mezuron ĉirkaŭe.
3 海の下には三十キュビトの周囲をめぐるひさごの形があって、海の周囲を囲んでいた。そのひさごは二並びで、海を鋳る時に鋳たものである。
Figuroj de bovoj estis sub ĝi ĉirkaŭe, ĉiuflanke ĝin ĉirkaŭis; sur la spaco de dek ulnoj ili ĉirkaŭis la maron, du vicoj da bovoj, fanditaj samfande kun ĝi.
4 その海は十二の牛の上に置かれ、その三つは北に向かい、三つは西に向かい、三つは南に向かい、三つは東に向かっていた。海はその上に置かれ、牛のうしろはみな内に向かっていた。
Ĝi staris sur dek du bovoj: tri kun la vizaĝo norden, tri kun la vizaĝo okcidenten, tri kun la vizaĝo suden, kaj tri kun la vizaĝo orienten; kaj la maro estis sur ili supre; kaj ĉiuj iliaj malantaŭaj partoj estis turnitaj internen.
5 海の厚さは手の幅で、その縁は杯の縁のように、ゆりの花に似せて造られた。海には水を三千バテ入れることができた。
Ĝi havis la dikon de manlarĝo; kaj ĝia rando, farita laŭ la maniero de rando de kaliko, estis simila al disvolviĝinta lilio. Ĝi ampleksis tri mil bat’ojn.
6 彼はまた物を洗うために洗盤十個を造って、五個を南側に、五個を北側に置いた。その中で燔祭に用いるものを洗った。しかし海は祭司がその中で身を洗うためであった。
Li faris dek lavujojn kaj starigis kvin dekstre kaj kvin maldekstre, por lavi en ili tion, kio estis preparata por brulofero, por skulavi tion en ili; kaj la maro estis, por ke la pastroj lavu sin en ĝi.
7 彼はまた金の燭台十個をその定めに従って造り、拝殿の中の南側に五個、北側に五個を置き、
Kaj li faris dek orajn kandelabrojn laŭ la preskribo koncerne ilin, kaj starigis en la templo, kvin dekstre kaj kvin maldekstre.
8 また机十個を造り、神殿の中の南側に五個、北側に五個を置き、また金の鉢百を造った。
Li faris dek tablojn, kaj starigis en la templo, kvin dekstre kaj kvin maldekstre. Li faris ankaŭ cent orajn aspergajn kalikojn.
9 彼はまた祭司の庭と大庭および庭の戸を造り、その戸を青銅でおおった。
Li aranĝis la korton de la pastroj kaj la grandan antaŭkorton kaj pordojn por la antaŭkorto; kaj la pordojn li tegis per kupro.
10 彼は海を宮の東南のすみにすえた。
Kaj la maron li starigis sur la dekstra flanko, oriente, en la suda parto.
11 ヒラムはまたつぼと十能と鉢とを造った。こうしてヒラムはソロモン王のため、神の宮の工事を終えた。
Kaj Ĥuram faris la kaldronojn kaj la ŝovelilojn kaj la aspergajn kalikojn. Kaj Ĥuram finis la laboron, kiun li faris por la reĝo Salomono en la domo de Dio:
12 すなわち二本の柱と玉と、柱の頂にある二つの柱頭と、柱の頂にある柱頭の二つの玉をおおう二つの網細工と、
du kolonojn, du globaĵojn kaj kapitelojn sur la supro de la kolonoj, du retojn por kovri la du globaĵojn de la kapiteloj, kiuj estis sur la supro de la kolonoj,
13 その二つの網細工のためのざくろ四百、このざくろはおのおの網細工に二並びにつけて、柱の頂にある柱頭の二つの玉を巻いていた。
kaj kvarcent granatojn sur la du retoj, po du vicoj da granatoj por ĉiu reto, por kovri la du globaĵojn de la kapiteloj, kiuj estis sur la kolonoj.
14 彼はまた台と台の上の洗盤と、
Kaj li faris la bazaĵojn, kaj la lavujojn li faris sur la bazaĵoj;
15 一つの海とその下の十二の牛を造った。
la unu maron, kaj la dek du bovojn sub ĝi.
16 つぼ、十能、肉さしなどすべてこれらの器物を、達人ヒラムはソロモン王のため、主の宮のために、光のある青銅で造った。
Kaj la kaldronojn, la ŝovelilojn, kaj la forkojn, kaj ĉiujn iliajn vazojn faris al Salomono lia majstro Ĥuram por la domo de la Eternulo, el polurita kupro.
17 王はヨルダンの低地で、スコテとゼレダの間の粘土の地でこれを鋳た。
En la ĉirkaŭaĵo de Jordan la reĝo fandigis ilin en argila tero, inter Sukot kaj Cereda.
18 このようにソロモンはこれらのすべての器物を非常に多く造ったので、その青銅の重量は、量ることができなかった。
Kaj Salomono faris ĉiujn tiujn vazojn en tre granda nombro, ĉar la pezo de la kupro ne estis kalkulita.
19 こうしてソロモンは神の宮のすべての器物を造った。すなわち金の祭壇と、供えのパンを載せる机、
Kaj Salomono faris ĉiujn vazojn, kiuj estas en la domo de Dio: la oran altaron, la tablojn, sur kiuj estas la panoj de propono;
20 また定めのように本殿の前で火をともす純金の燭台と、そのともしび皿を造った。
la kandelabrojn kaj iliajn lucernojn, por bruligi ilin laŭ la preskribo antaŭ la plejsanktejo — el pura oro;
21 その花、ともしび皿、心かきは精金であった。
kaj la florojn kaj la lucernojn kaj la prenilojn, el oro, tute el oro;
22 また心切りばさみ、鉢、香の杯、心取り皿は純金であった。また宮の戸、すなわち至聖所の内部の戸および拝殿の戸のひじつぼは金であった。
kaj la tranĉilojn kaj la aspergajn kalikojn kaj la kulerojn kaj la karbujojn, el pura oro; kaj la enirejo de la domo, ĝiaj internaj pordoj al la plejsanktejo, kaj la pordoj de la domo al la templo, estis oraj.

< 歴代誌Ⅱ 4 >