< テモテへの手紙第一 6 >

1 くびきの下にある奴隷はすべて、自分の主人を、真に尊敬すべき者として仰ぐべきである。それは、神の御名と教とが、そしりを受けないためである。
Ĉiuj subjugaj sklavoj rigardu siajn estrojn kiel indajn je ĉia honoro, por ke la nomo de Dio kaj la doktrino ne estu blasfemataj.
2 信者である主人を持っている者たちは、その主人が兄弟であるというので軽視してはならない。むしろ、ますます励んで仕えるべきである。その益を受ける主人は、信者であり愛されている人だからである。あなたは、これらの事を教えかつ勧めなさい。
Kaj tiuj, kiuj havas kredantajn estrojn, ne malestimu ilin tial, ke ili estas fratoj, sed servu al ili tiom pli, ĉar tiuj, kiuj partoprenas en la Didonaco, estas fidelaj kaj amataj. Tion instruu kaj konsilu.
3 もし違ったことを教えて、わたしたちの主イエス・キリストの健全な言葉、ならびに信心にかなう教に同意しないような者があれば、
Se iu instruas malsame kaj ne konsentas al sanaj vortoj, la vortoj de nia Sinjoro Jesuo Kristo, kaj al la laŭpieca doktrino,
4 彼は高慢であって、何も知らず、ただ論議と言葉の争いとに病みついている者である。そこから、ねたみ、争い、そしり、さいぎの心が生じ、
tiu estas fanfaronema, nenion sciante, sed malsana je demandoj kaj privortaj diskutoj, de kiuj naskiĝas envio, malpaco, mallaŭdoj, malbonaj suspektoj,
5 また知性が腐って、真理にそむき、信心を利得と心得る者どもの間に、はてしのないいがみ合いが起るのである。
disputadoj de homoj mense perversigitaj kaj senigitaj je la vero, supozantaj, ke la pieco estas gajnilo.
6 しかし、信心があって足ることを知るのは、大きな利得である。
Sed la pieco kun kontenteco estas granda gajnilo;
7 わたしたちは、何ひとつ持たないでこの世にきた。また、何ひとつ持たないでこの世を去って行く。
ĉar ni nenion enportis en la mondon, kaj ni ne povas ion forporti;
8 ただ衣食があれば、それで足れりとすべきである。
sed havante manĝaĵojn kaj vestojn, ni estos per tio kontentaj.
9 富むことを願い求める者は、誘惑と、わなとに陥り、また、人を滅びと破壊とに沈ませる、無分別な恐ろしいさまざまの情欲に陥るのである。
Tamen tiuj, kiuj volas riĉiĝi, falas en tenton kaj kaptilon kaj multajn malsaĝajn kaj malutilajn dezirojn tiajn, kiaj dronigas la homojn en detruo kaj pereo.
10 金銭を愛することは、すべての悪の根である。ある人々は欲ばって金銭を求めたため、信仰から迷い出て、多くの苦痛をもって自分自身を刺しとおした。
Ĉar la amo al mono estas radiko de ĉia malbono; celante al tio, kelkaj forvagis de la fido kaj sin trapikis per multaj malĝojoj.
11 しかし、神の人よ。あなたはこれらの事を避けなさい。そして、義と信心と信仰と愛と忍耐と柔和とを追い求めなさい。
Sed vi, ho homo de Dio, forsaviĝu de tiaj aferoj, kaj sekvu justecon, piecon, fidon, amon, paciencon, mildecon.
12 信仰の戦いをりっぱに戦いぬいて、永遠のいのちを獲得しなさい。あなたは、そのために召され、多くの証人の前で、りっぱなあかしをしたのである。 (aiōnios g166)
Batalu la bonan batalon de la fido, kaj ektenu la eternan vivon, al kiu vi estas vokita kaj konfesis la bonan konfeson antaŭ multaj atestantoj. (aiōnios g166)
13 わたしはすべてのものを生かして下さる神のみまえと、またポンテオ・ピラトの面前でりっぱなあかしをなさったキリスト・イエスのみまえで、あなたに命じる。
Mi vin admonas antaŭ Dio, kiu ĉion vivigadas, kaj antaŭ Kristo Jesuo, kiu antaŭ Pontio Pilato atestis la bonan konfeson,
14 わたしたちの主イエス・キリストの出現まで、その戒めを汚すことがなく、また、それを非難のないように守りなさい。
ke vi plenumu la ordonon sen makulo, sen riproĉo, ĝis la apero de nia Sinjoro Jesuo Kristo,
15 時がくれば、祝福に満ちた、ただひとりの力あるかた、もろもろの王の王、もろもろの主の主が、キリストを出現させて下さるであろう。
kiun aperon en Siaj propraj tempoj montros Tiu, kiu estas la benata kaj sola Potenculo, la Reĝo de reĝoj kaj Sinjoro de sinjoroj,
16 神はただひとり不死を保ち、近づきがたい光の中に住み、人間の中でだれも見た者がなく、見ることもできないかたである。ほまれと永遠の支配とが、神にあるように、アァメン。 (aiōnios g166)
kiu sola havas senmortecon, loĝante en lumo neatingebla, kaj kiun neniu vidis nek povas vidi, al kiu estu honoro kaj potenco eterna. Amen. (aiōnios g166)
17 この世で富んでいる者たちに、命じなさい。高慢にならず、たよりにならない富に望みをおかず、むしろ、わたしたちにすべての物を豊かに備えて楽しませて下さる神に、のぞみをおくように、 (aiōn g165)
Admonu tiujn, kiuj estas riĉaj en la nuna mondo, ke ili ne estu arogantaj, kaj ke ili apogu sian esperon ne sur la malcertecon de la riĉo, sed sur Dion, kiu donas al ni riĉe ĉion por ĝuado; (aiōn g165)
18 また、良い行いをし、良いわざに富み、惜しみなく施し、人に分け与えることを喜び、
ke ili bone agadu, ke ili estu riĉaj je bonaj faroj, ke ili estu pretaj disdoni, simpatiemaj;
19 こうして、真のいのちを得るために、未来に備えてよい土台を自分のために築き上げるように、命じなさい。
provizante por si bonan fundamenton kontraŭ la venonta tempo, por ke ili ektenu la efektivan vivon.
20 テモテよ。あなたにゆだねられていることを守りなさい。そして、俗悪なむだ話と、偽りの「知識」による反対論とを避けなさい。
Ho Timoteo, gardu tion, kio estas komisiita al vi, deturnante vin for de la babiladoj kaj kontraŭparoloj de la falsenomata scio;
21 ある人々はそれに熱中して、信仰からそれてしまったのである。恵みが、あなたがたと共にあるように。
kiun konfesante, kelkaj maltrafis rilate la fidon. Graco estu kun vi.

< テモテへの手紙第一 6 >