< レビ記 27 >

1 ヱホバ、モーセに告て言たまはく
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
2 イスラエルの子孫につげてこれに言へ人もし誓願をかけなばなんぢの估價にしたがひてヱホバに献納物をなすべし
Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili: Se iu faros sanktan promeson dediĉi animon laŭ via taksado al la Eternulo,
3 なんぢの估價はかくすべしすなはち二十歳より六十歳までは男には其價を聖所のシケルに循ひて五十シケルに估り
tiam via taksado devas esti: pro virseksulo en la aĝo de dudek jaroj ĝis sesdek jaroj via taksado estu kvindek sikloj da arĝento laŭ la sankta siklo.
4 女にはその價を三十シケルに估るべし
Kaj se tio estos virino, tiam via taksado estu tridek sikloj.
5 また五歳より二十歳までは男にはその價を二十シケルに估り女には十シケルに估るべし
Kaj se tio estos aĝulo de kvin jaroj ĝis dudek jaroj, via taksado estu pro viro dudek sikloj kaj pro virino dek sikloj.
6 また一箇月より五歳までは男にはその價を銀五シケルに估り女にはその價を銀三シケルに估るべし
Se tio estos aĝulo de unu monato ĝis kvin jaroj, tiam via taksado estu pro viro kvin sikloj da arĝento kaj pro virino via taksado estu tri sikloj da arĝento.
7 また六十歳より上は男にはその價を十五シケルに估り女には十シケルに估るべし
Kaj se en la aĝo de sesdek jaroj kaj pli, tiam, se tio estos viro, via taksado estu dek kvin sikloj kaj pro virino dek sikloj.
8 その人もし貧くして汝の估價に勝ざる時は祭司の前にいたり祭司の估價をうくべきなり祭司はその誓願者の力にしたがひて估價をなすべし
Kaj se li estas tro malriĉa por tia taksado, tiam oni starigu lin antaŭ la pastro kaj la pastro taksu lin: konforme al la bonhaveco de la promesinto la pastro lin taksu.
9 人もしそのヱホバに禮物として献ることを爲すとこるの牲畜の中を取り誓願の物となしてヱホバに献る時は其物は都て聖し
Se tio estas bruto el tiaj, kiajn oni ofere alportas al la Eternulo, tiam ĉio, kio estas donita al la Eternulo, estu sankta.
10 之を更むべからずまた佳を惡に惡を佳に易べからず若し牲畜をもて牲畜に易ることをせば其と其に易たる者ともに聖なるべし
Oni ne devas ĝin ŝanĝi nek anstataŭigi ĝin, bonan per malbona aŭ malbonan per bona; se tamen iu anstataŭigos bruton per bruto, tiam ĝi kaj ankaŭ ĝia anstataŭigito fariĝu konsekrita.
11 もし人のヱホバに禮物として献ることを爲ざるとこるの汚たる畜の中ならばその畜を祭司の前に牽いたるべし
Se tio estas ia bruto malpura, el tiaj, kiajn oni ne alportas ofere al la Eternulo, tiam oni starigu la bruton antaŭ la pastro;
12 祭司はまたその佳惡にしたがひてこれが估價をなすべし即ちその價は祭司の估るところによりて定むべきなり
kaj la pastro taksos ĝin, ĉu ĝi estas bona, ĉu malbona; kiel taksos la pastro, tiel ĝi estu.
13 その人若これを贖はんとせばその估る價にまた之が五分の一を加ふべし
Se la promesinto volos ĝin elaĉeti, li aldonu kvinonon al via takso.
14 また人もしその家をヱホバに聖別ささげたる時は祭司その佳惡にしたがひて之が估價を爲べし即ちその價は祭司の估るところによりて定むべきなり
Se iu dediĉos sian domon kiel sanktaĵon al la Eternulo, tiam la pastro ĝin taksu, ĉu ĝi estas bona, ĉu malbona; kiel la pastro ĝin taksos, tiel ĝi restu.
15 その人もし家を贖はんとせばその估價の金にまた之が五分の一を加ふべし然せば是は自分の有とならん
Sed se la dediĉinto volos elaĉeti sian domon, tiam li aldonu kvinonon de la mono de via takso, kaj ĝi restos lia.
16 人もしその遺業の田野の中をヱホバに献る時は其處に撒るる種の多少にしたがひてこれが估價をなすべし即ち大麥の種一ホメルを五十シケルに算べきなり
Se el sia posedata kampo iu dediĉos ion al la Eternulo, tiam via taksado devas esti proporcia al ĝia semitaĵo: pro semitaĵo en la kvanto de ĥomero da hordeo estu la takso kvindek sikloj da arĝento.
17 もしその田野をヨベルの年より献たる時はその價は汝の估れる所によりて定むべし
Se de jubilea jaro li dediĉas sian kampon, tiam la afero restu laŭ via taksado.
18 もし又その田野をヨベルの後に献たる時は祭司そのヨベルの年までに遺れる年の數にしたがひてその金を算へこれに準じてその估價を減すべし
Sed se post la jubilea jaro li dediĉos sian kampon, tiam la pastro kalkulu al li la monon laŭ la jaroj, kiuj restas ĝis la jubilea jaro, kaj tion oni deprenu de via takso.
19 その田野を献たる者若これを贖はんとせばその估價の金の五分の一をこれに加ふべし然せば是はその人に歸せん
Se la dediĉinto volos elaĉeti la kampon, tiam li aldonu kvinonon de la mono laŭ via taksado, kaj ĝi restos lia.
20 然ど若その田野を贖ふことをせず又はこれを他の人に賣ことをなさば再び贖ふことを得じ
Sed se li ne elaĉetos la kampon kaj la kampo estos vendita al alia homo, tiam ĝi ne estos plu elaĉetebla.
21 その田野はヨベルにおよびて出きたる時は永く奉納たる田野のごとくヱホバに歸して聖き者となり祭司の產業とならん
Kaj tiu kampo, kiam ĝi foriros en la jubilea jaro, estos konsekrita al la Eternulo, kiel kampo priĵurita: ĝi fariĝos posedaĵo de la pastro.
22 若また自己が買たる田野にしてその遺業にあらざる者をヱホバに献たる時は
Kaj se iu dediĉos al la Eternulo kampon, kiun li aĉetis kaj kiu ne estas el la kampoj de lia hereda posedaĵo,
23 祭司その人のために估價してヨベルの年までの金を推算べし彼は汝の估れる金高をその日ヱホバにたてまつりて聖物となすべし
tiam la pastro kalkulu al li la takson ĝis la jubilea jaro, kaj li donu la takson en tiu tago, kiel konsekritaĵon al la Eternulo.
24 ヨベルの年にいたればその田野は賣主なるその本來の所有主に歸るべし
En la jubilea jaro la kampo revenos al tiu, de kiu oni ĝin aĉetis, al kiu apartenas hereda posedado de tiu tero.
25 汝の估價はみな聖所のシケルにしたがびて爲べし二十ゲラを一シケルとなす
Ĉiu via taksado estu laŭ la sankta siklo: el dudek geroj konsistu la siklo.
26 但し牲畜の初子はヱホバに歸すべき初子なれば何人もこれを献べからず牛にもあれ羊にもあれ是はヱホバの所屬なり
Nur unuenaskiton, kiu el la brutoj apartenas al la Eternulo pro sia unuenaskiteco, neniu dediĉu: ĉu ĝi estas bovo, ĉu ĝi estas ŝafo, ĝi apartenas al la Eternulo.
27 若し汚たる畜ならば汝の估價にしたがひこれにその五分の一を加へてその人これを贖ふべし若これを贖ふことをせずば汝の估價にしたがひて之を賣べし
Se ĝi estas bruto malpura, tiam oni devas elaĉeti ĝin laŭ via taksado kaj aldoni al la valoro kvinonon; se ĝi ne estos elaĉetita, oni vendu ĝin laŭ via taksado.
28 但し人がその凡て有る物の中より取て永くヱホバに納めたる奉納物は人にもあれ畜にもあれその遺業の田野にもあれ一切賣べからずまた贖ふべからず奉納物はみなヱホバに至聖物たるなり
Nur ĉio konsekrita, kion iu konsekris al la Eternulo, el ĉio, kio apartenas al li, ĉu ĝi estas homo, ĉu bruto, ĉu posedata kampo, ne estu vendata nek elaĉetata. Ĉio konsekrita estas plejsanktaĵo de la Eternulo.
29 また人の中永く奉納られて奉納物となれる者も贖ふべからず必ず殺すべし
Ĉiu konsekrita, kiu estos konsekrita el la homoj, ne estu elaĉetita; li devas morti.
30 地の十分の一は地の產物にもあれ樹の果にもあれ皆ヱホバの所屬にしてヱホバに聖きなり
Ĉiu dekonaĵo el la tero, el la semitaĵo de la tero, el la fruktoj de la arboj apartenas al la Eternulo; ĝi estas sanktaĵo de la Eternulo.
31 人もしその献る十分の一を贖はんとせば之にまたその五分の一を加ふべし
Se iu volos elaĉeti ion el sia dekonaĵo, li aldonu al la valoro kvinonon.
32 牛または羊の十分の一については凡て杖の下を通る者の第十番にあたる者はヱホバに聖き者なるべし
Kaj ĉiu dekono el la bovoj kaj ŝafoj, el ĉio, kio pasas sub la bastono de paŝtanto, la deka estu konsekrita al la Eternulo.
33 その佳惡をたづぬべからずまた之を易べからず若これを易る時は其とその易たる者ともに聖き者となるべしこれを贖ふことを得ず
Oni ne devas esplori, ĉu ĝi estas bona aŭ malbona, kaj oni ĝin devas ne anstataŭigi; se iu ĝin anstataŭigos, tiam ĝi kaj ĝia anstataŭaĵo estu sanktaĵoj kaj ne estu elaĉetataj.
34 是等はヱホバがシナイ山においてイスラエルの子孫のためにモーセに命じたまひし誡命なり
Tio estas la ordonoj, kiujn la Eternulo ordonis al Moseo por la Izraelidoj sur la monto Sinaj.

< レビ記 27 >