< תְהִלִּים 87 >

לִבְנֵי־קֹ֖רַח מִזְמֹ֣ור שִׁ֑יר יְ֝סוּדָתֹ֗ו בְּהַרְרֵי־קֹֽדֶשׁ׃ 1
De la Koraĥidoj. Psalmo-kanto. Lia fundamento estas sur la sanktaj montoj.
אֹהֵ֣ב יְ֭הוָה שַׁעֲרֵ֣י צִיֹּ֑ון מִ֝כֹּ֗ל מִשְׁכְּנֹ֥ות יַעֲקֹֽב׃ 2
La Eternulo amas la pordegojn de Cion Pli ol ĉiujn loĝejojn de Jakob.
נִ֭כְבָּדֹות מְדֻבָּ֣ר בָּ֑ךְ עִ֖יר הָאֱלֹהִ֣ים סֶֽלָה׃ 3
Gloraĵojn Li rakontas pri vi, ho urbo de Dio. (Sela)
אַזְכִּ֤יר ׀ רַ֥הַב וּבָבֶ֗ל לְֽיֹ֫דְעָ֥י הִנֵּ֤ה פְלֶ֣שֶׁת וְצֹ֣ור עִם־כּ֑וּשׁ זֶ֝֗ה יֻלַּד־שָֽׁם׃ 4
Mi parolas al miaj konatoj pri Egiptujo kaj Babel, Ankaŭ pri Filiŝtujo kaj Tiro kun Etiopujo: Jen tiu tie naskiĝis.
וּֽלֲצִיֹּ֨ון ׀ יֵאָמַ֗ר אִ֣ישׁ וְ֭אִישׁ יֻלַּד־בָּ֑הּ וְה֖וּא יְכֹונְנֶ֣הָ עֶלְיֹֽון׃ 5
Sed pri Cion oni diras: Tiu kaj tiu tie naskiĝis, Kaj Li, la Plejaltulo, ĝin fortikigas.
יְֽהוָ֗ה יִ֭סְפֹּר בִּכְתֹ֣וב עַמִּ֑ים זֶ֖ה יֻלַּד־שָׁ֣ם סֶֽלָה׃ 6
La Eternulo notos, enskribante la popolojn: Ĉi tiu tie naskiĝis. (Sela)
וְשָׁרִ֥ים כְּחֹלְלִ֑ים כָּֽל־מַעְיָנַ֥י בָּֽךְ׃ 7
Kaj la kantistoj kaj muzikistoj: Ĉiuj miaj fontoj estas en Vi.

< תְהִלִּים 87 >