< Psalm 52 >

1 Dem Musikmeister. Ein Maskil von David, als der Edomiter Doeg kam und Saul meldete und zu ihm sprach: David ist ins Haus Ahimelechs gekommen. Was rühmst du dich der Bosheit, du Tyrann? Die Gnade Gottes währt allezeit!
Al la ĥorestro. Instruo de David, kiam venis Doeg, la Edomido, kaj raportis al Saul, kaj diris al li: David venis en la domon de Aĥimeleĥ. Kial vi fanfaronas pro malbono, ho tirano? La boneco de Dio estas ĉiama.
2 Deine Zunge sinnt Verderben wie ein scharfes Schermesser, du Arglist Verübender!
Pereon intencas via lango, Kiel akrigita razilo ĝi tranĉas malicon.
3 Du willst lieber Böses, als Gutes, redest lieber Lügen, als Wahrheit. (Sela)
Vi pli amas malbonon, ol bonon; Pli mensogi, ol diri veron. (Sela)
4 Du willst nur verderbliche Reden, nur trügerische Zunge.
Vi amas ĉian parolon pereigan, Parolon malican.
5 So wird dich Gott auch für immer zertrümmern, dich wegraffen und aus dem Zelte reißen und dich auswurzeln aus dem Lande der Lebendigen. (Sela)
Tial Dio pereigos vin por ĉiam, Elŝiros vin el via tendo, Kaj elĵetos vin el la lando de la vivantoj. (Sela)
6 Die Frommen aber werden es sehen und sich fürchten und werden über ihn lachen:
Kaj virtuloj vidos kaj ektimos, Kaj pri li ili ridos, dirante:
7 “Das ist der Mann, der Gott nicht zu seiner Schutzwehr machte, sondern sich auf seinen großen Reichtum verließ und auf seine Schätze trotzte!”
Jen estas la viro, kiu ne en Dio vidis sian forton, Sed fidis sian grandan riĉecon, Sentis sin forta per sia malbonpovado.
8 Ich aber bin wie ein grünender Ölbaum im Hause Gottes, verlasse mich auf Gottes Gnade immer und ewig.
Kaj mi, kiel verda olivarbo en la domo de Dio, Fidas la bonecon de Dio ĉiam kaj eterne.
9 Ich will dich immerdar preisen, daß du es gethan hast, will angesichts deiner Frommen verkündigen, daß dein Name so gütig ist.
Mi dankos Vin eterne por tio, kion Vi faris, Kaj mi esperos al Via nomo, ĉar Vi estas bona por Viaj fideluloj.

< Psalm 52 >