< Apokalipso 6 >

1 Kaj mi rigardis, kiam la Ŝafido malfermis unu el la sep sigeloj, kaj mi aŭdis unu el la kvar kreitaĵoj dirantan kvazaŭ per voĉo de tondro: Venu.
以後我看見:當羔羊開啟七個印中第一個印的時候, 我聽見四個活物中第一個,如打雷的響聲說:「來!」
2 Kaj mi rigardis, kaj jen blanka ĉevalo, kaj la sidanta sur ĝi havis pafarkon; kaj estis donita al li krono; kaj li eliris venkanta, kaj por venki.
我就看見,有一匹白馬出現,騎馬的持著弓,並給了他一頂冠冕;他像勝利者出發,必百戰百勝。
3 Kaj kiam li malfermis la duan sigelon, mi aŭdis la duan kreitaĵon dirantan: Venu.
當羔羊開啟第二個印的時候,我聽見第二個活物說:「來!」
4 Kaj eliris alia ĉevalo, flamkolora; kaj al la sidanta sur ĝi estis donite forpreni pacon de la tero, kaj ke oni mortigu unu la alian; kaj al li estis donita granda glavo.
就出來了另一匹馬,是紅色的,騎馬的得到從地上除去和平的權柄,為使人彼此殘殺;於是給了他一把大刀。
5 Kaj kiam li malfermis la trian sigelon, mi aŭdis la trian kreitaĵon dirantan: Venu. Kaj mi rigardis, kaj jen nigra ĉevalo; kaj la sidanta sur ĝi havis en la mano pesilon.
當羔羊開啟第三個印的時候,我聽見第三個活物說:「來!」我就看見,出來了一匹黑馬,騎馬的手中拿著天秤。
6 Kaj mi aŭdis kvazaŭ voĉon, meze de la kvar kreitaĵoj, dirantan: Mezuro da tritiko por denaro, kaj tri mezuroj da hordeo por denaro; kaj la oleon kaj la vinon ne difektu.
我聽見在那四個活物當中彷彿有聲音說:「麥子一升值一「德納,」大麥三升也值一「德納,」只不可糟蹋了油和酒。」
7 Kaj kiam li malfermis la kvaran sigelon, mi aŭdis la voĉon de la kvara kreitaĵo dirantan: Venu.
當羔羊開啟第四個印的時候,我聽見第四個活物的聲音說:「來!」
8 Kaj mi rigardis, kaj jen pala ĉevalo; kaj la nomo de la sidanta sur ĝi estis Morto; kaj Hades sekvis kun li. Kaj estis donita al ili aŭtoritato super kvarono de la tero, por mortigi per glavo kaj per malsato kaj per morto kaj per la sovaĝaj bestoj de la tero. (Hadēs g86)
我就看見,出來了一匹青馬,騎馬的名叫「死亡,」陰間也跟著他;並給了他們統治世界四分之一的權柄,好藉刀劍、饑荒、瘟疫,並藉地上的野獸,去執行殺戮。 (Hadēs g86)
9 Kaj kiam li malfermis la kvinan sigelon, mi vidis sub la altaro la animojn de la mortigitaj pro la vorto de Dio kaj pro la atesto, kiun ili havadis;
當羔羊開啟第五個印的時候,我看見在祭壇下面,那些曾為了天主的話,並為了他們所持守的證言,而被宰殺者的靈魂,
10 kaj ili kriis per granda voĉo, dirante: Ĝis kiam, ho Estro, la sankta kaj vera, Vi ne juĝas kaj ne venĝas nian sangon al la loĝantoj sur la tero?
大聲喊說:「聖潔而真實的主啊!你不行審判,不向世上的居民為我們的血伸冤, 要到幾時呢?」
11 Kaj estis donita al ĉiu el ili blanka robo; kaj estis dirite al ili, ke ili atendu ankoraŭ kelkan tempon, ĝis ankaŭ iliaj kunservistoj kaj iliaj fratoj, mortigotaj kiel ili mem, plensumiĝos.
遂給了他們每人一件白衣,並告訴他們還要靜候片時,直到他們的的同僕,和那些將要如他們一樣被殺的弟兄,達到了圓滿的數目為止。
12 Kaj mi rigardis, kiam li malfermis la sesan sigelon, kaj fariĝis granda tertremo; kaj la suno fariĝis nigra kiel sakaĵo el haroj, kaj la tuta luno fariĝis kiel sango;
以後我看見,當羔羊開啟第六個印的時候,發生了大地震,太陽變黑,有如粗毛衣;整個月亮變得像血,
13 kaj la steloj de la ĉielo falis sur la teron, kiel figarbo, skuate de forta vento, ĵetas siajn nematurajn figojn.
天上的星辰墜落在地上,有如無花果樹為大風所動搖而墜下的未熟的果實;
14 Kaj la ĉielo formoviĝis, kvazaŭ kunvolvata libro; kaj ĉiu monto kaj ĉiu insulo formoviĝis de sia loko.
天也隱退,有如捲起的書卷;一切山嶺和島嶼都移了本位。
15 Kaj la reĝoj de la tero kaj la granduloj kaj la milestroj kaj la riĉuloj kaj la fortuloj kaj ĉiu sklavo kaj ĉiu liberulo sin kaŝis en la kavernoj kaj inter la rokoj de la montoj;
世上的君王、首領、軍長、富人、勇士,以及一切為奴的和自由的人, 都隱藏在洞穴和山嶺的巖石中,
16 kaj ili diris al la montoj kaj al la rokoj: Falu sur nin, kaj nin kaŝu for de la vizaĝo de la Sidanto sur la trono, kaj for de la kolero de la Ŝafido;
向山嶺和巖石說:「倒在我們身上,遮蓋我們罷!好避免那坐在寶座上的面容和那羔羊的震怒,
17 ĉar venis la granda tago de ilia kolero; kaj kiu povas stari?
因為他們發怒的大日子來臨了,有誰能站立得住?」

< Apokalipso 6 >