< Apokalipso 19 >

1 Post tio mi aŭdis kvazaŭ grandan voĉon de granda homamaso en la ĉielo, dirantan: Haleluja! La savo kaj la gloro kaj la potenco apartenas al nia Dio;
Después de estas cosas, escuché una gran voz como de [una] gran multitud en el cielo que decían: ¡Aleluya! La salvación, la gloria y el poder son de nuestro Dios.
2 ĉar veraj kaj justaj estas Liaj juĝoj; ĉar Li juĝis la grandan malĉastistinon, kiu infektis la teron per sia malĉasteco, kaj Li venĝis la sangon de Siaj servistoj el ŝia mano.
Porque sus juicios son verdaderos y justos, porque juzgó a la gran prostituta, la cual corrompía la tierra con su inmoralidad sexual y vengó la sangre de sus esclavos de mano de ella.
3 Kaj duan fojon ili diris: Haleluja! Kaj ŝia fumo leviĝas por ĉiam kaj eterne. (aiōn g165)
Por segunda vez dijeron: ¡Aleluya! El humo de ella sube por los siglos de los siglos. (aiōn g165)
4 Kaj la dudek kvar presbiteroj kaj la kvar kreitaĵoj falis kaj adorkliniĝis al Dio, la sidanta sur la trono, dirante: Amen, Haleluja!
Los 24 ancianos y los cuatro seres vivientes cayeron, adoraron al Dios que estaba sentado en el trono y dijeron: ¡Amén! ¡Aleluya!
5 Kaj el la trono eliris voĉo, dirante: Laŭdu nian Dion, ĉiuj Liaj servistoj, vi, kiuj timas Lin, la malgrandaj kaj la grandaj.
Salió una voz del trono que decía: ¡Alaben a nuestro Dios todos sus esclavos, los que temen ante Él, los pequeños y los grandes!
6 Kaj mi aŭdis kvazaŭ voĉon de granda homamaso kaj kvazaŭ voĉon de multaj akvoj kaj kvazaŭ voĉon de fortaj tondroj, dirantajn: Haleluja! ĉar la Sinjoro, nia Dio, la Plejpotenca, reĝas.
Escuché una voz como de mucha multitud, como ruido de muchas aguas, y como estruendo de fuertes truenos, que decía: ¡Aleluya! Porque el Señor Dios Todopoderoso reina.
7 Ni ĝoju kaj triumfu, kaj donu al Li la gloron; ĉar venis la edziĝo de la Ŝafido, kaj lia edzino sin pretigis.
¡Gocemos, saltemos de alegría y demos la gloria a Él! Porque llegó la boda del Cordero, y su esposa se preparó.
8 Kaj estis donite al ŝi, ke ŝi sin vestu per bisino luma kaj pura; ĉar la bisino estas la justaĵoj de la sanktuloj.
Se le concedió que se vistiera de lino fino, resplandeciente, limpio, porque el lino fino simboliza las acciones justas de los santos.
9 Kaj li diris al mi: Skribu: Feliĉaj estas la invititaj al la edziĝa festeno de la Ŝafido. Kaj li diris al mi: Tio estas la veraj vortoj de Dio.
Me dijo: Escribe: Inmensamente felices los que fueron invitados a la cena de la boda del Cordero. Y me dijo: Éstas son las palabras verdaderas de Dios.
10 Kaj mi falis antaŭ liaj piedoj, por adorkliniĝi al li. Kaj li diris al mi: Gardu vin, ke vi tion ne faru; mi estas kunservisto kun vi kaj kun viaj fratoj, kiuj konservas la ateston de Jesuo; adorkliniĝu al Dio; ĉar la atesto de Jesuo estas la spirito de profetado.
Caí ante sus pies para adorarlo, pero me dijo: ¡Mira, no! Soy consiervo tuyo y de tus hermanos, de los que retienen el testimonio de Jesús. ¡Adora a Dios! Porque el testimonio de Jesús es el espíritu de la profecía.
11 Kaj mi vidis la ĉielon malfermitan; kaj jen blanka ĉevalo, kaj la sidanta sur ĝi, nomata Fidela kaj Vera; en justeco li juĝas kaj militas.
Vi el cielo abierto, y ahí estaba un caballo blanco. Su Jinete es Fiel y Verdadero. Con justicia juzga y pelea.
12 Kaj liaj okuloj estas fajra flamo, kaj sur lia kapo estas multaj diademoj; kaj li havas nomon skribitan, kiun konas neniu krom li mem.
Sus ojos son llama de fuego. Hay muchas diademas en su cabeza. Tenía un Nombre escrito, el cual nadie conoció sino Él.
13 Kaj li estas vestita per vesto, trempita en sangon; kaj lia nomo estas: La Vorto de Dio.
Se vistió con una ropa empapada en sangre, y su Nombre es: El Verbo de Dios.
14 Kaj la armeoj en la ĉielo sekvis lin sur blankaj ĉevaloj, vestite per bisino blanka kaj pura.
Los ejércitos del cielo, vestidos de lino fino, blanco y limpio, lo seguían en caballos blancos.
15 Kaj el lia buŝo eliras akra glavo, por ke li per ĝi frapu la naciojn; kaj li regos ilin per fera sceptro; kaj li tretas la vinpremilon de la furiozeco de la kolero de Dio, la Plejpotenca.
Una espada aguda sale de su boca para golpear con ella a las naciones. Él las pastoreará con vara de hierro. Y Él pisa el lagar del vino del furor de la ira del Dios Todopoderoso.
16 Kaj li havas sur la vesto kaj sur la femuro nomon skribitan: REĜO DE REĜOJ KAJ SINJORO DE SINJOROJ.
En la vestidura y en su muslo tiene un Nombre escrito: Rey de reyes Y Señor de señores.
17 Kaj mi vidis unu anĝelon, starantan en la suno; kaj li ekkriis per granda voĉo, dirante al ĉiuj birdoj, kiuj flugas en meza ĉielo: Venu, kolektiĝu al la granda festeno de Dio;
Vi a un ángel que estaba en pie en el sol y clamó a gran voz a todas las aves que se mueven en el cielo: ¡Vengan, congréguense para el gran banquete de Dios,
18 por ke vi manĝu karnon de reĝoj kaj karnon de milestroj kaj karnon de fortuloj kaj karnon de ĉevaloj kaj de iliaj rajdantoj, kaj karnon de ĉiuj homoj, liberaj kaj sklavaj, grandaj kaj malgrandaj.
para que coman cuerpos de reyes, magistrados, potentados, caballos y sus jinetes, y cuerpos de todos, tanto de libres como de esclavos, de pequeños y de grandes!
19 Kaj mi vidis la beston, kaj la reĝojn de la tero kaj iliajn armeojn, kunigitajn, por fari militon kontraŭ la sidanta sur la ĉevalo kaj kontraŭ lia armeo.
Vi a la bestia, a los reyes de la tierra y a sus ejércitos reunidos para hacer la guerra contra el Jinete y contra su ejército.
20 Kaj la besto estis kaptita, kaj kun ĝi la falsa profeto, kiu faris antaŭ ĝi la signojn, per kiuj li trompis tiujn, kiuj ricevis la markon de la besto kaj adorkliniĝis al ĝia bildo; ili ambaŭ estis ĵetitaj vivaj en la lagon fajran, brulantan per sulfuro; (Limnē Pyr g3041 g4442)
La bestia fue apresada, y con ella el falso profeta que hizo milagros delante de ella, con los cuales engañó a los que recibieron la marca de la bestia y a los que adoran su imagen. Los dos fueron lanzados vivos al lago de fuego encendido con azufre. (Limnē Pyr g3041 g4442)
21 kaj la ceteraj estis mortigitaj per la glavo de la sidanta sur la ĉevalo, la glavo, kiu eliris el lia buŝo; kaj ĉiuj birdoj satiĝis per ilia karno.
Los demás murieron por la espada que sale de la boca del Jinete. Todas las aves se saciaron con los cuerpos de ellos.

< Apokalipso 19 >