< Psalmaro 98 >

1 Psalmo. Kantu al la Eternulo novan kanton, Ĉar miraklojn Li faris; Helpis Lin Lia dekstra mano kaj Lia sankta brako. 2 La Eternulo aperigis Sian savon; Antaŭ la okuloj de la popoloj Li malkaŝis Sian justecon. 3 Li memoras Sian bonecon kaj Sian fidelecon al la domo de Izrael. Vidis ĉiuj finoj de la tero la helpon de nia Dio. 4 Ĝoje kriu al la Eternulo la tuta tero; Kantu, gloru, kaj muziku. 5 Muziku al la Eternulo per harpo, Per harpo kaj per sonoj de psalmo. 6 Per trumpetoj kaj per sono de korno Ĝoje kriu antaŭ la Reĝo, la Eternulo. 7 Bruu la maro, kaj ĉio, kio ĝin plenigas, La mondo kaj ĝiaj loĝantoj. 8 La riveroj plaŭdu per la manoj, La montoj kune kantu ĝoje, 9 Antaŭ la Eternulo, ĉar Li venas, por juĝi la teron; Li juĝos la mondon kun justeco kaj la popolojn kun vereco.

< Psalmaro 98 >