< Psalmaro 87 >

1 De la Koraĥidoj. Psalmo-kanto. Lia fundamento estas sur la sanktaj montoj. 2 La Eternulo amas la pordegojn de Cion Pli ol ĉiujn loĝejojn de Jakob. 3 Gloraĵojn Li rakontas pri vi, ho urbo de Dio. (Sela) 4 Mi parolas al miaj konatoj pri Egiptujo kaj Babel, Ankaŭ pri Filiŝtujo kaj Tiro kun Etiopujo: Jen tiu tie naskiĝis. 5 Sed pri Cion oni diras: Tiu kaj tiu tie naskiĝis, Kaj Li, la Plejaltulo, ĝin fortikigas. 6 La Eternulo notos, enskribante la popolojn: Ĉi tiu tie naskiĝis. (Sela) 7 Kaj la kantistoj kaj muzikistoj: Ĉiuj miaj fontoj estas en Vi.

< Psalmaro 87 >