< Psalmaro 75 >

1 Al la ĥorestro. Por Al-taŝĥet. Psalmo de Asaf. Kanto. Ni gloras Vin, ho Dio, ni gloras Vin; Proksima estas Via nomo; Oni rakontas Viajn miraklojn. 2 Kiam Mi elektos tempon, Mi faros justan juĝon. 3 Tremas la tero kaj ĉiuj ĝiaj loĝantoj; Mi fortikigis ĝiajn kolonojn. (Sela) 4 Mi diras al la fanfaronuloj: Ne fanfaronu; Kaj al la malvirtuloj: Ne levu kornon; 5 Ne levu supren vian kornon, Ne parolu kun nefleksebla kolo; 6 Ĉar ne de oriento kaj ne de okcidento Kaj ne de la dezerto venas alteco. 7 Nur Dio estas juĝanto; Unu homon Li malaltigas, kaj alian Li altigas. 8 Ĉar la pokalo estas en la mano de la Eternulo, Kaj la vino ŝaŭmas, plena de aromaĵo, kaj Li verŝas el ĝi; Sed nur ĝian feĉon elsuĉos kaj trinkos ĉiuj malvirtuloj de la tero. 9 Kaj mi eterne predikos, Mi kantos al la Dio de Jakob. 10 Kaj ĉiujn kornojn de la malvirtuloj mi rompos; Altiĝos la kornoj de virtulo.

< Psalmaro 75 >