< Psalmaro 67 >

1 Al la ĥorestro. Por kordaj instrumentoj. Psalmo-kanto. Dio nin korfavoru kaj benu; Li aperigu al ni Sian luman vizaĝon. (Sela) 2 Oni ekkonu sur la tero Vian vojon, En ĉiuj popoloj Vian savon. 3 Danku Vin popoloj, ho Dio, Danku Vin ĉiuj popoloj. 4 Ĝoju kaj kantu gentoj, Ĉar Vi juĝas popolojn juste, Kaj gentojn sur la tero Vi regas. (Sela) 5 Danku Vin popoloj, ho Dio, Danku Vin ĉiuj popoloj. 6 La tero donis sian frukton; Benos nin Dio, nia Dio. 7 Benos nin Dio; Kaj respektu Lin ĉiuj limoj de la tero.

< Psalmaro 67 >