< Psalmaro 63 >

1 Psalmo de David, kiam li estis en la dezerto de Judujo. Ho Dio, mia Dio, Vin mi fervore serĉas; Soifas pri Vi mia animo, sopiras pri Vi mia karno, En lando seka, sensuka, kaj senakva. 2 Mi volus vidi Vin en Via sanktejo, Vidi Vian forton kaj gloron. 3 Ĉar Via favoro estas pli bona ol vivo; Miaj lipoj Vin gloras. 4 Tiel mi Vin gloradus en la daŭro de mia vivo, Levadus miajn manojn pro Via nomo. 5 Kvazaŭ de graso kaj oleo satiĝus mia animo, Kaj per vortoj de kanto Vin gloradus mia buŝo. 6 Kiam mi rememoras Vin sur mia lito, En ĉiuj partoj de la nokto mi meditas pri Vi. 7 Ĉar Vi estis por mi helpo, Kaj en la ombro de Viaj flugiloj mi ĝojas. 8 Mia animo algluiĝis al Vi; Min subtenas Via dekstra mano. 9 Kaj tiuj, kiuj penas pereigi mian animon, Iros en la profundon subteran. 10 Ili estos mortigitaj per glavo, Fariĝos akiro de vulpoj. 11 Kaj la reĝo ĝojos per Dio; Triumfos ĉiu, kiu ĵuras al Li; Ĉar ŝtopiĝos la buŝo de tiuj, kiuj parolas malveron.

< Psalmaro 63 >