< Psalmaro 6 >

1 Al la ĥorestro. Por kordaj instrumentoj, por basuloj. Psalmo de David. Ho Eternulo, ne en Via kolero min riproĉu, Kaj ne en Via furiozo min punu. 2 Korfavoru min, ho Eternulo, ĉar mi senfortiĝis; Sanigu min, ho Eternulo, ĉar ektremis miaj ostoj. 3 Kaj mia animo forte ektremis; Kaj Vi, ho Eternulo, ĝis kiam? 4 Returnu Vin, ho Eternulo, savu mian animon; Helpu min pro Via favorkoreco. 5 Ĉar en la morto ne ekzistas memoro pri Vi; En Ŝeol, kiu gloros Vin? (Sheol h7585) 6 Mi laciĝis de mia ĝemado; Ĉiun nokton mi priverŝas mian liton; Per miaj larmoj mi malsekigas mian kuŝejon. 7 Sekiĝis de malĝojo mia vizaĝo, Maljuniĝis de ĉiuj miaj premantoj. 8 Foriĝu de mi, ĉiuj, kiuj faras malbonon; Ĉar aŭdis la Eternulo la voĉon de mia ploro. 9 Aŭdis la Eternulo mian peton; La Eternulo akceptos mian preĝon. 10 Hontigitaj kaj tre teruritaj estos ĉiuj miaj malamikoj; Ili forturniĝos kaj tuj estos hontigitaj.

< Psalmaro 6 >