< Psalmaro 57 >

1 Al la ĥorestro. Por Al-taŝĥet. Verko de David, kiam li forkuris de Saul en la kavernon. Korfavoru min, ho Dio, korfavoru min; Ĉar ĉe Vi rifuĝas mia animo, Kaj sub la ombro de Viaj flugiloj mi min kaŝas, Ĝis pasos la mizeroj. 2 Mi vokas al Dio Plejalta, Al Dio, kiu decidas pri mi. 3 Li sendu el la ĉielo kaj helpu min, Li, kiu hontigas miajn persekutanton; (Sela) Dio sendu Sian favoron kaj Sian veron. 4 Mia animo estas inter leonoj; Mi kuŝas inter homidoj avidaj, kies dentoj estas ponardegoj kaj sagoj, Kaj kies lango estas akra glavo. 5 Altiĝu super la ĉielo, ho Dio; Via gloro estu super la tuta tero. 6 Reton ili metis antaŭ miaj piedoj; Ili premis mian animon; Ili fosis antaŭ mi foson, Sed ili mem falis en ĝin. (Sela) 7 Fortika estas mia koro, ho Dio, fortika estas mia koro; Mi kantos kaj gloros. 8 Vekiĝu, mia honoro, vekiĝu, psaltero kaj harpo; Mi vekos la matenan ĉielruĝon. 9 Mi gloros Vin, ho mia Sinjoro, inter la popoloj; Mi prikantos Vin inter la gentoj. 10 Ĉar granda ĝis la ĉielo estas Via boneco, Kaj ĝis la nuboj estas Via vero. 11 Altiĝu super la ĉielo, ho Dio; Via gloro estu super la tuta tero.

< Psalmaro 57 >