< Psalmaro 47 >

1 Al la ĥorestro. De la Koraĥidoj. Psalmo. Ĉiuj popoloj, plaŭdu per la manoj, Kriu al Dio per voĉo de kanto. 2 Ĉar la Eternulo Plejalta estas timinda; Li estas granda Reĝo super la tuta tero. 3 Li subigas al ni popolojn Kaj metas gentojn sub niajn piedojn. 4 Li elektas por ni nian heredon, La majeston de Jakob, kiun Li amas. (Sela) 5 Dio supreniras ĉe sonoj de ĝojo, La Eternulo ĉe trumpetado. 6 Kantu al Dio, kantu! Kantu al nia Reĝo, kantu! 7 Ĉar Dio estas la Reĝo de la tuta tero: Kantu edifan kanton! 8 Dio reĝas super la popoloj; Dio sidas sur Sia sankta trono. 9 La princoj de la popoloj kolektiĝis, La popolo de la Dio de Abraham; Ĉar al Dio apartenas la ŝildoj de la tero; Li estas tre alta.

< Psalmaro 47 >