< Psalmaro 46 >

1 Al la ĥorestro. De la Koraĥidoj. Por sopranuloj. Kanto. Dio estas por ni rifuĝejo kaj forto, Helpo en mizeroj, rapide trovata. 2 Tial ni ne timas, eĉ se pereus la tero Kaj la montoj falus en la internon de la maroj. 3 Bruu, bolu Liaj akvoj, Tremu la montoj de ilia fiera ondado. (Sela) 4 Estas rivero, kies torentoj ĝojigas la urbon de Dio, La sanktan loĝejon de la Plejaltulo. 5 Dio estas en ĝia mezo, ĝi ne ŝanceliĝos; Dio ĝin helpas en frua mateno. 6 Ekbruis popoloj, ekŝanceliĝis regnoj; Li sonigis Sian voĉon, kaj la tero fandiĝis. 7 La Eternulo Cebaot estas kun ni; Nia defendo estas la Dio de Jakob. (Sela) 8 Iru, rigardu la farojn de la Eternulo, Kiu faris detruojn sur la tero, 9 Kiu ĉesigas militojn ĝis la fino de la tero, Rompas pafarkon, rompas ponardegon, Forbruligas veturilojn per fajro. 10 Cedu, kaj sciu, ke Mi estas Dio; Mi estas glora inter la popoloj, Mi estas glora sur la tero. 11 La Eternulo Cebaot estas kun ni; Nia defendo estas la Dio de Jakob. (Sela)

< Psalmaro 46 >