< Psalmaro 20 >

1 Al la ĥorestro. Psalmo de David. La Eternulo aŭskultu vin en tago de mizero; Defendu vin la nomo de Dio de Jakob. 2 Li sendu al vi helpon el la sanktejo, Kaj el Cion Li vin fortigu. 3 Li rememoru ĉiujn viajn oferdonojn, Kaj via brulofero aperu grasa antaŭ Li. (Sela) 4 Li donu al vi tion, kion deziras via koro; Kaj ĉiujn viajn intencojn Li plenumu. 5 Ni estos gajaj pro Via venko, Kaj pro la nomo de nia Dio ni levos standardon. La Eternulo plenumu ĉiujn viajn petojn. 6 Nun mi ekscias, ke la Eternulo savas Sian sanktoleiton; Li aŭskultas lin el Sia sankta ĉielo, Forte savas lin per Sia dekstra mano. 7 Unuj fidas veturilojn, aliaj ĉevalojn; Sed ni alvokas la nomon de la Eternulo, nia Dio. 8 Ili ŝanceliĝas kaj falas, Kaj ni staras kaj tenas nin forte. 9 Ho Eternulo, savu; La Reĝo respondu al ni, kiam ni vokas al Li.

< Psalmaro 20 >