< Psalmaro 150 >

1 Haleluja! Gloru Dion en Lia sanktejo, Gloru Lin en la firmaĵo de Lia forto. 2 Gloru Lin por Liaj potencaj faroj, Gloru Lin laŭ Lia granda majesto. 3 Gloru Lin per sonado de trumpeto, Gloru Lin per psaltero kaj harpo. 4 Gloru Lin per tamburino kaj danco, Gloru Lin per kordinstrumentoj kaj fluto. 5 Gloru Lin per laŭtaj cimbaloj, Gloru Lin per tintantaj cimbaloj. 6 Ĉio spiranta gloru la Eternulon. Haleluja!

< Psalmaro 150 >