< Psalmaro 149 >

1 Haleluja! Kantu al la Eternulo novan kanton, Lian gloron en la anaro de fideluloj. 2 Izrael ĝoju pri sia Kreinto, La filoj de Cion ĝoju pri sia Reĝo. 3 Ili gloru Lian nomon en danco, Per tamburino kaj harpo ili muziku al Li. 4 Ĉar al la Eternulo plaĉas Lia popolo; Li ornamas humilulojn per savo. 5 La fideluloj ĝoju en honoro, Kantu ĝoje sur siaj kuŝejoj. 6 Glorado al Dio estas en ilia buŝo, Kaj dutranĉa glavo en ilia mano, 7 Por fari venĝon super la popoloj, Punkorektadon super la gentoj; 8 Por malliberigi iliajn reĝojn per ĉenoj Kaj iliajn eminentulojn per feraj katenoj; 9 Por fari super ili antaŭdestinitan juĝon. Tio estas honoro por ĉiuj Liaj fideluloj. Haleluja!

< Psalmaro 149 >