< Psalmaro 137 >

1 Apud la riveroj de Babel Ni sidis kaj ploris, Rememorante Cionon. 2 Sur la salikoj tie Ni pendigis niajn harpojn. 3 Ĉar tie niaj kaptintoj postulis de ni kantojn, Kaj niaj mokantoj ĝojon, dirante: Kantu al ni el la kantoj de Cion. 4 Kiel ni kantos sur fremda tero La kanton de la Eternulo? 5 Se mi forgesos vin, ho Jerusalem, Tiam forgesiĝu mia dekstra mano; 6 Algluiĝu mia lango al mia palato, Se mi vin ne memoros, Se mi ne levos Jerusalemon en la supron de miaj ĝojoj. 7 Rememorigu, ho Eternulo, al la filoj de Edom La tagon de Jerusalem, kiam ili diris: Detruu, detruu ĝis ĝia fundamento. 8 Ho ruinigema filino de Babel! Bone estos al tiu, Kiu repagos al vi por la faro, kiun vi faris al ni. 9 Bone estos al tiu, Kiu prenos kaj frakasos viajn infanetojn sur ŝtono.

< Psalmaro 137 >