< Psalmaro 136 >

1 Gloru la Eternulon, ĉar Li estas bona, Ĉar eterna estas Lia boneco. 2 Gloru la Dion de la dioj, Ĉar eterna estas Lia boneco. 3 Gloru la Sinjoron de la sinjoroj, Ĉar eterna estas Lia boneco. 4 La sola faranto de grandaj mirakloj, Ĉar eterna estas Lia boneco; 5 Kiu saĝege kreis la ĉielon, Ĉar eterna estas Lia boneco; 6 Kiu etendis la teron super la akvo, Ĉar eterna estas Lia boneco; 7 Kiu kreis grandajn lumojn, Ĉar eterna estas Lia boneco; 8 La sunon, por regi en la tago, Ĉar eterna estas Lia boneco; 9 La lunon kaj la stelojn, por regi en la nokto, Ĉar eterna estas Lia boneco; 10 Kiu batis Egiptujon en ĝiaj unuenaskitoj, Ĉar eterna estas Lia boneco; 11 Kaj elkondukis el ĝia mezo Izraelon, Ĉar eterna estas Lia boneco; 12 Per forta mano kaj etendita brako, Ĉar eterna estas Lia boneco; 13 Kiu fendis la Ruĝan Maron en du partojn, Ĉar eterna estas Lia boneco; 14 Kaj trairigis Izraelon tra ĝi, Ĉar eterna estas Lia boneco; 15 Kaj enĵetis Faraonon kaj lian militistaron en la Ruĝan Maron, Ĉar eterna estas Lia boneco; 16 Kiu kondukis Sian popolon tra la dezerto, Ĉar eterna estas Lia boneco; 17 Kiu batis grandajn reĝojn, Ĉar eterna estas Lia boneco; 18 Kaj mortigis reĝojn potencajn, Ĉar eterna estas Lia boneco; 19 Siĥonon, reĝon de la Amoridoj, Ĉar eterna estas Lia boneco; 20 Kaj Ogon, reĝon de Baŝan, Ĉar eterna estas Lia boneco; 21 Kaj donis ilian landon kiel heredon, Ĉar eterna estas Lia boneco; 22 Heredon al Lia sklavo Izrael, Ĉar eterna estas Lia boneco; 23 Kiu rememoris nin, kiam ni estis humiligitaj, Ĉar eterna estas Lia boneco; 24 Kaj liberigis nin de niaj premantoj, Ĉar eterna estas Lia boneco; 25 Kiu donas panon al ĉiu karno, Ĉar eterna estas Lia boneco. 26 Gloru la Dion de la ĉielo, Ĉar eterna estas Lia boneco.

< Psalmaro 136 >