< Psalmaro 13 >

1 Al la ĥorestro. Psalmo de David. Ĝis kiam, ho Eternulo, Vi tute forgesos pri mi? Ĝis kiam Vi kaŝos Vian vizaĝon antaŭ mi? 2 Ĝis kiam mi havos zorgojn en mia animo Kaj sopirojn en mia koro ĉiutage? Ĝis kiam mia malamiko estos supre super mi? 3 Rigardu kaj aŭdu min, ho Eternulo, mia Dio; Lumigu miajn okulojn, ke mi ne ekdormu per morto; 4 Ke ne diru mia malamiko: Mi lin venkis; Ke ne ĝoju miaj premantoj, se mi falos. 5 Sed mi esperas al Via favorkoreco; Mia koro ĝojas pro Via savo. 6 Mi kantos al la Eternulo, Ĉar Li faris al mi bonon.

< Psalmaro 13 >