< Psalmaro 128 >

1 Kanto de suprenirado. Feliĉa estas tiu, kiu timas la Eternulon Kaj iras laŭ Liaj vojoj. 2 Kiam vi manĝas la laborakiron de viaj manoj, Feliĉe kaj bone estas al vi. 3 Via edzino estas kiel fruktoporta vinberbranĉo interne en via domo; Viaj filoj estas kiel olivaj branĉoj ĉirkaŭ via tablo. 4 Jen tiel estas benata tiu homo, Kiu timas la Eternulon. 5 Benos vin la Eternulo el Cion, Kaj vi vidos la bonstaton de Jerusalem en la daŭro de via tuta vivo. 6 Kaj vi vidos la infanojn de viaj infanoj. Paco al Izrael!

< Psalmaro 128 >