< Psalmaro 126 >

1 Kanto de suprenirado. Kiam la Eternulo revenigis la forkaptitojn al Cion, Tiam ni estis kiel sonĝantoj. 2 Tiam nia buŝo estis plena de gajeco, Kaj nia lango plena de kantado; Tiam oni diris inter la popoloj: Ion grandan la Eternulo faris por ĉi tiuj. 3 Ion grandan la Eternulo faris por ni: Ni ĝojas. 4 Revenigu, ho Eternulo, niajn forkaptitojn, Kiel riveretojn en sudan landon. 5 Kiuj semas kun larmoj, Tiuj rikoltos kun kanto. 6 Iras kaj ploras la portanto de semotaĵo; Venos kun kanto la portanto de siaj garboj.

< Psalmaro 126 >