< Psalmaro 124 >

1 Kanto de suprenirado. De David. Se la Eternulo ne estus kun ni, Diru nun Izrael, 2 Se la Eternulo ne estus kun ni, Kiam homoj leviĝis kontraŭ ni: 3 Tiam ili englutus nin vivajn, Kiam ekflamis kontraŭ ni ilia kolero; 4 Tiam dronigus nin akvo, torento kovrus nian animon; 5 Tiam kovrus nian animon pereiga akvo. 6 Benata estu la Eternulo, Kiu ne fordonis nin kiel rabakiron al iliaj dentoj. 7 Nia animo liberiĝis, kiel birdo el la reto de kaptistoj; La reto disŝiriĝis, kaj ni liberiĝis. 8 Nia helpo estas en la nomo de la Eternulo, Kiu kreis la ĉielon kaj la teron.

< Psalmaro 124 >