< Psalmaro 121 >

1 Kanto de suprenirado. Mi levas miajn okulojn al la montoj: De kie venas al mi helpo? 2 Mia helpo venas de la Eternulo, Kiu kreis la ĉielon kaj la teron. 3 Li ne lasos vian piedon falpuŝiĝi; Via gardanto ne dormetas. 4 Jen ne dormetas kaj ne dormas La gardanto de Izrael. 5 La Eternulo estas via gardanto; La Eternulo estas via ombro ĉe via dekstra mano. 6 En la tago la suno vin ne frapos, Nek la luno en la nokto. 7 La Eternulo vin gardos de ĉia malbono, Li gardos vian animon. 8 La Eternulo gardos vian eliron kaj eniron, De nun kaj eterne.

< Psalmaro 121 >