< Psalmaro 120 >

1 Kanto de suprenirado. Al la Eternulo mi vokis en mia sufero, Kaj Li aŭskultis min. 2 Ho Eternulo, savu mian animon de mensoga parolo, De falsa lango. 3 Kion Li donos al vi, Kaj kion Li alportos al vi, ho falsa lango? 4 Akrajn sagojn de fortulo Kun karboj genistaj. 5 Ve al mi, ke mi gastas en Meŝeĥ, Ke mi loĝas inter la tendoj de Kedar! 6 Tro longe loĝis mia animo Inter malamantoj de paco. 7 Mi estas pacema; Sed kiam mi ekparolas, ili komencas militon.

< Psalmaro 120 >