< Psalmaro 12 >

1 Al la ĥorestro. Por basuloj. Psalmo de David. Helpu, ho Eternulo, ĉar malaperis piuloj Kaj maloftiĝis fideluloj inter la homidoj. 2 Malveron ili parolas unuj al aliaj, Vortojn flatajn el koro hipokrita. 3 La Eternulo ekstermu ĉiun flatan buŝon Kaj langon fanfaronantan, 4 Tiujn, kiuj diras: Per nia lango ni venkos, Nia buŝo estas kun ni; kiu estas sinjoro super ni? 5 Ĉar prematoj estas ruinigataj kaj malfeliĉuloj ĝemas, Tial nun Mi Min levos, diras la Eternulo; Mi donos savon al tiuj, kiuj sopiras pri ĝi. 6 La paroloj de la Eternulo estas paroloj puraj, Arĝento, purigita en tera fandujo kaj sepfoje refandita. 7 Vi, ho Eternulo, konservos ilin, Vi gardos nin kontraŭ ĉi tiu generacio por eterne. 8 Ĉirkaŭe aperas multe da malpiuloj, Kiam malnobleco altiĝas inter la homidoj.

< Psalmaro 12 >