< Psalmaro 100 >

1 Psalmo de dankado. Ĝoje kriu al la Eternulo la tuta tero! 2 Servu al la Eternulo kun ĝojo, Venu antaŭ Lian vizaĝon kun kanto. 3 Sciu, ke la Eternulo estas Dio; Li nin kreis, kaj al Li ni apartenas, Lia popolo kaj ŝafoj de Lia paŝtejo. 4 Eniru en Liajn pordegojn kun dankado, En Liajn kortojn kun laŭdado. Gloru Lin, benu Lian nomon; 5 Ĉar la Eternulo estas bona; Lia favorkoreco estas eterna, Kaj de generacio al generacio daŭras Lia fideleco.

< Psalmaro 100 >