< Sentencoj 13 >

1 Saĝa filo lernas de la patro; Sed mokanto ne aŭskultas moralinstruon. 2 La frukto de la buŝo donas al homo bonan manĝon; Sed la deziro de krimuloj estas perforto. 3 Kiu gardas sian buŝon, tiu gardas sian animon; Kiu tro malfermas sian buŝon, tiu pereas. 4 La animo de maldiligentulo deziras, kaj ne ricevas; Sed la animo de diligentuloj satiĝas. 5 Vorton malveran virtulo malamas; Sed malvirtulo agas abomene kaj venas al honto. 6 La virto gardas tiun, kiu iras ĝustan vojon; Sed la malvirto pereigas pekulon. 7 Unu ŝajnigas sin riĉa, havante nenion; Alia ŝajnigas sin malriĉa, havante grandan riĉecon. 8 Per sia riĉeco homo savas sian animon; Sed malriĉulo ne aŭskultas atentigon. 9 La lumo de virtuloj brilegas; Sed la lumilo de malvirtuloj estingiĝos. 10 Nur de malhumileco venas malpaco; Sed la akceptantaj konsilojn havas saĝon. 11 Riĉeco rapide akirita malgrandiĝas; Sed kion oni kolektas per laboro, tio multiĝas. 12 Espero prokrastata dolorigas la koron; Sed plenumita deziro estas arbo de vivo. 13 Kiu malŝatas diron, tiu malutilas al si mem; Sed respektanta ordonon estos rekompencita. 14 Instruo de saĝulo estas fonto de vivo, Por evitigi la retojn de la morto. 15 Bona prudento plaĉigas; Sed la vojo de perfiduloj estas malglata. 16 Ĉiu prudentulo agas konscie; Sed malsaĝulo elmontras malsaĝecon. 17 Malbona sendito falas en malfeliĉon; Sed sendito fidela sanigas. 18 Malriĉa kaj hontigata estos tiu, kiu forpuŝas instruon; Sed kiu observas instruon, tiu estos estimata. 19 Deziro plenumita estas agrabla por la animo; Sed malagrable por la malsaĝuloj estas deturni sin de malbono. 20 Kiu iras kun saĝuloj, tiu estos saĝa; Sed kamarado de malsaĝuloj suferos doloron. 21 Pekulojn persekutas malbono; Sed virtulojn rekompencas bono. 22 Bonulo heredigas la nepojn; Kaj por virtulo konserviĝas la havo de pekulo. 23 Multe da manĝaĵo estas sur la kampo de malriĉuloj; Sed multaj pereas pro manko de justeco. 24 Kiu ŝparas sian vergon, tiu malamas sian filon; Sed kiu lin amas, tiu baldaŭ lin punas. 25 Virtulo manĝas, por satigi sian animon; Sed la ventro de malvirtuloj havas mankon.

< Sentencoj 13 >