< Sentencoj 12 >

1 Kiu amas instruon, tiu amas scion; Sed kiu malamas atentigon, tiu estas malsaĝulo. 2 Bonulo akiras favoron de la Eternulo; Sed homo malica estos kondamnita. 3 Ne fortikiĝos homo per malvirto; Sed la radiko de virtuloj ne ŝanceliĝos. 4 Brava virino estas krono por sia edzo; Sed senhonora estas kiel puso en liaj ostoj. 5 La pensoj de virtuloj estas justeco; La meditado de malvirtuloj estas malico. 6 La paroloj de malvirtuloj estas insido pri sango; Sed la buŝo de virtuloj ilin savas. 7 La malvirtuloj renversiĝos kaj malaperos; Sed la domo de virtuloj staros forte. 8 Oni laŭdas homon laŭ lia saĝo; Sed perversulo estos hontigita. 9 Pli bona estas homo negrava, sed laboranta por si, Ol homo, kiu serĉas honoron, sed al kiu mankas pano. 10 Virtulo kompatas la vivon de sia bruto; Sed la koro de malvirtuloj estas kruela. 11 Kiu prilaboras sian teron, tiu havos sate da pano; Sed kiu serĉas vantaĵojn, tiu estas malsaĝulo. 12 Malvirtulo serĉas subtenon de malnobluloj; Sed la radiko de virtuloj donas forton. 13 Per siaj pekaj vortoj kaptiĝas malbonulo; Sed virtulo eliras el mizero. 14 Per la fruktoj de sia buŝo homo bone satiĝas; Kaj laŭ la merito de siaj manoj homo ricevas redonon. 15 La vojo de malsaĝulo estas ĝusta en liaj okuloj; Sed saĝulo aŭskultas konsilon. 16 Malsaĝulo tuj montras sian koleron; Sed saĝulo ignoras ofendon. 17 Kiu estas verama, tiu eldiras tion, kio estas ĝusta, Sed falsama atestulo trompon. 18 Ofte nepripensita parolo vundas kiel glavo; Sed la lango de saĝuloj sanigas. 19 Parolo vera restas fortike por ĉiam; Sed parolo malvera nur por momento. 20 Malico estas en la koro de malbonintenculoj; Sed ĉe la pacigantoj estas ĝojo. 21 Nenio malbona trafos virtulon; Sed la malvirtuloj havas plene da malbono. 22 Abomenaĵo por la Eternulo estas buŝo mensogema; Sed kiuj agas laŭ vero, tiuj plaĉas al Li. 23 Saĝa homo kaŝas scion; Sed la koro de malsaĝuloj elkrias malsaĝecon. 24 La mano de diligentuloj regos; Sed mano maldiligenta pagos tributon. 25 Zorgo en la koro de homo ĝin premas; Sed amika vorto ĝin ĝojigas. 26 Al la virtulo estas pli bone, ol al lia proksimulo; Sed la vojo de malvirtuloj ilin erarigas. 27 Maldiligenteco ne pretigos al si manĝon; Sed homo diligenta havas riĉecon. 28 Sur la vojo de virto estas vivo, Kaj ĝi estos ebenigita kontraŭ morto.

< Sentencoj 12 >