< Nombroj 34 >

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
여호와께서 모세에게 일러 가라사대
2 Ordonu al la Izraelidoj, kaj diru al ili: Kiam vi venos en la landon Kanaanan, tiu lando fariĝu via posedaĵo, la lando Kanaana laŭ siaj limoj.
너는 이스라엘 자손에게 명하여 그들에게 이르라 너희가 가나안 땅에 들어가는 때에 그 땅은 너희의 기업이 되리니 곧 가나안 사방 지경이라
3 La rando suda estu por vi de la dezerto Cin, apud Edom, kaj la suda limo estu por vi de la fino de la Sala Maro oriente;
너희 남방은 에돔 곁에 접근한 신 광야니 너희 남편 경계는 동편으로 염해 끝에서 시작하여
4 kaj la suda limo turniĝos ĉe vi al la altaĵo Akrabim kaj iros tra Cin, kaj ĝiaj elstaraĵoj iros suden ĝis Kadeŝ-Barnea kaj atingos ĝis Ĥacar-Adar kaj pasos tra Acmon;
돌아서 아그람빔 언덕 남편에 이르고 신을 지나 가데스바네아 남방에 이르고 또 하살아달을 지나 아스몬에 이르고
5 kaj de Acmon la limo turniĝos al la Egipta torento, kaj ĝiaj elstaraĵoj estos ĝis la maro.
아스몬에서 돌아서 애굽 시내를 지나 바다까지 이르느니라
6 Kaj por okcidenta limo estu por vi la Granda Maro kiel limo; tio estos por vi la limo okcidenta.
서편 경계는 대해가 경계가 되나니 이는 너희의 서편 경계니라
7 Kaj tia estu por vi la limo norda: de la Granda Maro vi tiros ĝin al vi ĝis la monto Hor;
북편 경계는 이러하니 대해에서부터 호르산까지 긋고
8 de la monto Hor tiru ĝin ĝis Ĥamat, kaj la elstaraĵoj de la limo iros al Cedad;
호르산에서 그어 하맛 어귀에 이르러 스닷에 미치고
9 kaj la limo iros ĝis Zifron, kaj ĝiaj elstaraĵoj iros ĝis Ĥacar-Enan; tio estu por vi la limo norda.
그 경계가 또 시브론을 지나 하살에난에 미치나니 이는 너희 북편 경계니라
10 Kaj la limon orientan vi tiros al vi de Ĥacar-Enan ĝis Ŝefam;
너희의 동편 경계는 하살에난에서 그어 스밤에 이르고
11 de Ŝefam la limo iros ĝis Ribla, orienten de Ain; poste la limo iros malsupren kaj tuŝos la bordon de la maro Kineret oriente;
그 경계가 또 스밤에서 리블라로 내려가서 아인 동편에 이르고 또 내려가서 긴네렛 동편 해변에 미치고
12 kaj pluen la limo iros ĝis Jordan, kaj ĝiaj elstaraĵoj estos ĝis la Sala Maro. Tia estos via lando laŭ ĝiaj limoj ĉirkaŭe.
그 경계가 또 요단으로 내려가서 염해에 미치나니 너희 땅의 사방 경계가 이러하니라
13 Kaj Moseo ordonis al la Izraelidoj, dirante: Tio estas la lando, kiun vi dividos inter vi per loto kaj kiun la Eternulo ordonis doni al naŭ triboj kaj al duontribo;
모세가 이스라엘 자손에게 명하여 가로되 `이는 너희가 제비뽑아 얻을 땅이라 여호와께서 이것을 아홉 지파와 반 지파에게 주라고 명하셨나니
14 ĉar la tribo de la Rubenidoj laŭ iliaj patrodomoj, kaj la tribo de la Gadidoj laŭ iliaj patrodomoj, kaj duono de la tribo de la Manaseidoj prenis sian parton;
이는 르우벤 자손의 지파와 갓 자손의 지파가 함께 그들의 종족대로 그 기업을 받았고 므낫세의 반 지파도 기업을 받았음이라
15 la du triboj kaj la duontribo prenis sian parton transe de la Jeriĥa Jordan, oriente, sur la flanko de sunleviĝo.
이 두 지파와 반 지파가 여리고 맞은편 요단 건너편 곧 해 돋는 편에서 그 기업을 받았느니라'
16 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
여호와께서 또 모세에게 일러 가라사대
17 Jen estas la nomoj de la viroj, kiuj disdividos inter vi la landon: Eleazar, la pastro, kaj Josuo, filo de Nun.
너희에게 땅을 기업으로 나눈 자의 이름이 이러하니 제사장 엘르아살과 눈의 아들 여호수아니라
18 Kaj po unu estro el ĉiu tribo prenu por la dividado de la lando.
너희가 또 기업의 땅을 나누기 위하여 매 지파에 한 족장씩 택하라
19 Kaj jen estas la nomoj de la viroj: por la tribo de Jehuda, Kaleb, file de Jefune;
그 사람들의 이름은 이러하니 유다 지파에서는 여분네의 아들 갈렙이요
20 kaj por la tribo de la Simeonidoj, Ŝemuel, filo de Amihud;
시므온 지파에서는 암미훗의 아들 스므엘이요
21 por la tribo de Benjamen, Elidad, filo de Kislon;
베냐민 지파에서는 기슬론의 아들 엘리닷이요
22 kaj por la tribo de la Danidoj, la estro Buki, filo de Jogli;
단 자손의 지파의 족장 요글리의 아들 북기요
23 por la filoj de Jozef: por la tribo de la Manaseidoj, la estro Ĥaniel, filo de Efod,
요셉 자손 중 므낫세 자손 지파의 족장 에봇의 아들 한니엘이요
24 kaj por la tribo de la Efraimidoj, la estro Kemuel, filo de Ŝiftan;
에브라임 자손 지파의 족장 십단의 아들 그므엘이요
25 kaj por la tribo de la Zebulunidoj, la estro Elicafan, filo de Parnaĥ;
스블론 자손 지파의 족장 바르삭의 아들 엘리사반이요
26 kaj por la tribo de la Isaĥaridoj, la estro Paltiel, filo de Azan;
잇사갈 자손 지파의 족장 앗산의 아들 발디엘이요
27 kaj por la tribo de la Aŝeridoj, la estro Aĥihud, filo de Ŝelomi;
아셀 자손 지파의 족장 슬로미의 아들 아히훗이요
28 kaj por la tribo de la Naftaliidoj, la estro Pedahel, filo de Amihud.
납달리 자손 지파의 족장 암미훗의 아들 브다헬이니라 하셨으니
29 Tio estas tiuj, al kiuj la Eternulo ordonis, ke ili disdonu la posedaĵojn al la Izraelidoj en la lando Kanaana.
여호와께서 명하사 가나안 땅에서 이스라엘 자손에게 기업을 나누게 하신 자들이 이러하였더라

< Nombroj 34 >