< Mateo 22 >

1 Kaj respondante, Jesuo denove parolis al ili parabole, dirante:
Un Jēzus atbildēja un runāja atkal caur līdzībām, uz tiem sacīdams:
2 La regno de la ĉielo similas al unu reĝo, kiu faris edziĝan feston por sia filo,
“Debesu valstība līdzinājās ķēniņam, kas savam dēlam kāzas taisīja,
3 kaj sendis siajn sklavojn, por voki la invititojn al la edziĝa festo; kaj ili ne volis veni.
Un izsūtīja savus kalpus, tos viesus aicināt kāzās, bet tie negribēja nākt.
4 Poste li sendis aliajn sklavojn, dirante: Diru al la invititoj: Jen mi preparis la manĝon; miaj bovoj kaj miaj grasigitaj brutoj estas buĉitaj, kaj ĉio estas preta; venu al la edziĝa festo.
Atkal viņš citus kalpus izsūtīja un sacīja: sakāt tiem viesiem: redzi, mans mielasts ir sataisīts, mani vērši un baroti lopi nokauti, un visas lietas sataisītas; nāciet kāzās.
5 Sed ili malatentis, kaj foriris, unu al sia bieno, alia al sia komercado;
Bet tie to nicināja un nogāja cits uz savu tīrumu un cits pie savas tirgošanas.
6 kaj la ceteraj, kaptinte liajn sklavojn, perfortis kaj mortigis ilin.
Bet citi viņa kalpus sagrāba un tos lika smieklā un tos nokāva.
7 Kaj la reĝo koleris; kaj sendinte siajn armeojn, li pereigis tiujn mortigintojn kaj bruligis ilian urbon.
Kad tas ķēniņš to dzirdēja, tad viņš tapa dusmīgs un sūtīja savu karaspēku un lika šos slepkavas nokaut un iededzināja viņu pilsētu.
8 Tiam li diris al siaj sklavoj: La edziĝa festo estas preta, sed la invititoj ne estis indaj.
Tad viņš uz saviem kalpiem sacīja: tās kāzas gan ir sataisītas, bet tie viesi nebija cienīgi.
9 Iru do al la disirejoj de la vojoj, kaj ĉiujn, kiujn vi trovos, invitu al la edziĝa festo.
Tāpēc ejat uz lielceļiem un aicinājiet kāzās, kādus jūs atrodat.
10 Kaj tiuj sklavoj, elirinte sur la vojojn, kunvenigis ĉiujn, kiujn ili trovis, malbonajn kaj bonajn; kaj la edziĝa festo pleniĝis de gastoj.
Un tie kalpi izgāja uz tiem ceļiem un sameklēja kādus atrazdami, ļaunus un labus, un visi galdi pildījās ar viesiem.
11 Sed la reĝo, enveninte por rigardi la gastojn, tie vidis viron, kiu ne havis sur si edziĝofestan veston;
Tad tas ķēniņš iegāja, tos viesus aplūkot, un tur ieraudzīja vienu cilvēku, kas nebija apģērbies kāzu drēbēs.
12 kaj li diris al li: Amiko, kiel vi envenis ĉi tien, ne havante edziĝofestan veston? Kaj li silentadis.
Un viņš uz to sacīja: draugs, kā tu šeit esi ienācis, neapģērbies kāzu drēbēs? Bet tas palika kā mēms.
13 Tiam la reĝo diris al siaj servantoj: Ligu lin mane kaj piede, kaj elĵetu lin en la eksteran mallumon; tie estos la plorado kaj la grincado de dentoj.
Tad tas ķēniņš sacīja uz saviem kalpiem: sieniet tam kājas un rokas, ņemiet to un izmetiet to galējā tumsībā, tur būs raudāšana un zobu trīcēšana.
14 Ĉar multaj estas vokitaj, sed malmultaj estas elektitaj.
Jo daudz aicināti, bet maz izredzēti.”
15 Tiam iris la Fariseoj, kaj konsiliĝis, kiel ili povos impliki lin per interparolado.
Tad tie farizeji nogāja un sarunājās, ka tie Jēzu Viņa valodā savaldzinātu.
16 Kaj ili sendis al li siajn disĉiplojn kun la Herodanoj, por diri: Majstro, ni scias, ke vi estas verama, kaj instruas laŭ vero la vojon de Dio, kaj ne zorgas pri iu ajn; ĉar vi ne favoras la personon de homoj.
Un tie sūtīja pie Viņa savus mācekļus ar ķēniņa Hērodus sulaiņiem, kas sacīja: “Mācītāj, mēs zinām, ka Tu esi patiesīgs un māci Dieva ceļu patiesīgi, un Tu nebēdā par nevienu: jo Tu neuzlūko cilvēka vaigu.
17 Diru do al ni, kiel ŝajnas al vi? ĉu konvenas doni tributon al Cezaro, aŭ ne?
Tāpēc saki mums: kā Tev šķiet? Vai ir brīv, ķeizaram meslus dot, vai ne?”
18 Sed Jesuo, sciante ilian ruzecon, diris: Kial vi min provas, hipokrituloj?
Un Jēzus, viņu blēdību nomanīdams, sacīja: “Jūs viltnieki, kam jūs Mani kārdināt?
19 Montru al mi la tributan moneron. Kaj ili alportis al li denaron.
Rādiet Man šurp to nomas naudu.” Un tie Tam rādīja vienu sudraba grasi.
20 Kaj li diris al ili: Kies estas ĉi tiu bildo kaj la surskribaĵo?
Un Viņš uz tiem sacīja: “Kam ir šī zīme un tas virsraksts?”
21 Ili diris al li: De Cezaro. Tiam li diris al ili: Redonu do al Cezaro la propraĵon de Cezaro, kaj al Dio la propraĵon de Dio.
Tie uz Viņu sacīja: “Ķeizara.” Tad Viņš uz tiem sacīja: “Tad dodiet ķeizaram, kas ķeizaram pieder, un Dievam, kas Dievam pieder.”
22 Kaj aŭdinte, ili miris, kaj lin lasis kaj foriris.
Un to dzirdēdami, tie brīnījās, un To pameta un aizgāja.
23 En tiu sama tago alvenis al li Sadukeoj, kiuj diras, ke ne estas releviĝo; kaj ili demandis lin, dirante:
Tanī pašā dienā nāca pie Viņa saduceji, kas saka, augšāmcelšanos neesam, un Viņam vaicāja
24 Majstro, Moseo diris: Se iu mortas, ne havante infanojn, lia frato edziĝu kun lia edzino kaj naskigu idaron al sia frato.
Sacīdami: “Mācītāj, Mozus ir sacījis: ja kas mirst, un tam bērnu nav, tad viņa brālim būs viņa sievu precēt un savam brālim celt dzimumu.
25 Estis ĉe ni sep fratoj; kaj la unua edziĝis kaj mortis, kaj ne havante idaron, lasis sian edzinon al sia frato;
Tad nu pie mums bija septiņi brāļi, un tas pirmais apņēma sievu un nomira, un kad tam nebija bērnu, tad tas pameta savu sievu savam brālim.
26 tiel same ankaŭ la dua, kaj la tria, ĝis la sepa.
Tā arī otrais un trešais līdz septītam.
27 Kaj post ĉiuj la virino mortis.
Un beidzot pēc visiem arī tā sieva nomira.
28 En la releviĝo do, por kiu el la sep ŝi estos edzino? ĉar ĉiuj ŝin havis.
Tad nu augšāmcelšanās dienā kuram no tiem septiņiem tā sieva piederēs? Jo tie visi viņu bija apņēmuši.”
29 Sed Jesuo responde diris: Vi eraras, ne sciante la Skribojn, nek la potencon de Dio.
Bet Jēzus atbildēja un sacīja: “Jūs alojaties, neprazdami nedz tos rakstus, nedz Dieva spēku.
30 Ĉar en la releviĝo oni nek edziĝas nek edziniĝas, sed estas kiel anĝeloj en la ĉielo.
Jo augšāmcelšanās laikā tie nedz precēs nedz taps precēti, bet tie būs itin kā Dieva eņģeļi debesīs.
31 Sed pri la releviĝo el la mortintoj, ĉu vi ne legis tion, kio estis dirita al vi de Dio, nome:
Bet vai jūs par miroņu augšāmcelšanos neesat lasījuši, ko Dievs jums ir runājis sacīdams:
32 Mi estas la Dio de Abraham kaj la Dio de Isaak kaj la Dio de Jakob? Dio estas Dio ne de la mortintoj, sed de la vivantoj.
„Es esmu Ābrahāma Dievs un Īzaka Dievs un Jēkaba Dievs?“Dievs nav mirušu, bet dzīvu Dievs.”
33 Kaj kiam la homamaso tion aŭdis, ili miregis pro lia instruado.
Un kad tie ļaudis to dzirdēja, tad tie iztrūcinājās par Viņa mācību
34 Sed la Fariseoj, aŭdinte, ke li silentigis la Sadukeojn, kune kolektiĝis.
Bet farizeji dzirdējuši, ka Viņš saducejiem muti bija aizbāzis, sapulcējās kopā.
35 Kaj unu el ili, leĝisto, demandis lin, provante lin:
Un viens no tiem, viens bauslības mācītājs, kārdinādams Tam jautāja un sacīja:
36 Majstro, kiu estas la granda ordono en la leĝo?
“Mācītāj, kurš tas augstākais bauslis bauslībā?”
37 Kaj li diris al li: Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta menso.
Bet Jēzus uz to sacīja: “Tev būs Dievu, savu Kungu, mīļot no visas savas sirds un no visas savas dvēseles un no visa sava prāta.
38 Ĉi tiu estas la granda kaj la unua ordono.
Šis ir tas pirmais un augstākais bauslis.
39 Kaj dua estas simila al ĝi: Amu vian proksimulon kiel vin mem.
Bet tas otrs tam līdz: tev būs savu tuvāku mīļot kā sevi pašu.
40 De ĉi tiuj du ordonoj dependas la tuta leĝo kaj la profetoj.
Šinīs divējos baušļos karājās visa bauslība un tie pravieši.”
41 Kaj kiam la Fariseoj jam kunvenis, Jesuo ilin demandis,
Kad nu tie farizeji bija sagājuši, Jēzus tiem jautāja
42 dirante: Kion vi pensas pri la Kristo? kies filo li estas? Ili diris al li: De David.
Un sacīja: “Kas jums šķiet no Kristus, kā dēls Viņš ir?” Tie uz Viņu sacīja: “Dāvida.”
43 Li diris al ili: Kial do David, en la Spirito, lin nomas Sinjoro, dirante:
Un Viņš uz tiem sacīja: “Kā tad Dāvids Viņu garā sauc par Kungu,
44 La Eternulo diris al mia Sinjoro: Sidu dekstre de Mi, Ĝis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj?
Tas Kungs sacījis uz manu Kungu: sēdies pa Manu labo roku, tiekams Es Tavus ienaidniekus lieku par pameslu Tavām kājām.
45 Se do David nomas lin Sinjoro, kiel li estas lia filo?
Ja nu Dāvids To sauc par Kungu, kā tad Tas viņa Dēls?”
46 Kaj neniu povis respondi unu vorton al li, nek iu post tiu tago plu kuraĝis fari al li demandon.
Un neviens nezināja Viņam atbildēt neviena vārda un no tās dienas arī neviens nedrīkstēja vairs Viņu jautāt.

< Mateo 22 >