< Mateo 21 >

1 Kaj kiam ili alproksimiĝis al Jerusalem, kaj venis al Betfage, al la monto Olivarba, tiam Jesuo sendis du disĉiplojn,
Se acercaron a Jerusalén y llegaron por Betfagé a la Montaña de Los Olivos. Entonces Jesús envió a dos discípulos y
2 dirante al ili: Iru en la vilaĝon, kiu estas kontraŭ vi, kaj vi tuj trovos azeninon ligitan, kaj azenidon kun ĝi. Ilin malligu kaj alkonduku al mi.
les dijo: Vayan a la aldea que está frente a ustedes, y enseguida hallarán una asna atada y un pollino con ella. Desátenla y tráiganlos.
3 Kaj se iu diros ion al vi, respondu: La Sinjoro bezonas ilin; kaj tuj li sendos ilin.
Si alguien les dice algo, digan: El Señor los necesita. Y enseguida los devolverá.
4 Kaj ĉi tio okazis, por ke plenumiĝu tio, kio estis dirita per la profeto, nome:
Esto aconteció para que se cumpliera lo dicho por el profeta:
5 Diru al la filino de Cion: Jen via Reĝo iras al vi, Humila kaj rajdanta sur azeno, Kaj azenido, filo de ŝarĝobesto.
Digan a la hija de Sion: Mira, tu Rey viene a ti manso y sentado sobre una asna, y sobre un pollino, hijo de bestia de carga.
6 Kaj la disĉiploj iris, kaj faris, kiel Jesuo ordonis al ili,
Los discípulos fueron e hicieron como Jesús les mandó.
7 kaj alkondukis la azeninon kaj la azenidon, kaj surmetis sur ilin siajn vestojn; kaj li sidis sur tion.
Trajeron el asna y el pollino, pusieron sobre ellos sus ropas, y [Jesús] se sentó encima de ellas.
8 Kaj la pli granda parto de la homamaso sternis siajn vestojn sur la vojo; kaj aliaj detranĉis branĉojn de la arboj, kaj dismetis ilin sur la vojon.
La mayoría de la gente extendía sus propias ropas externas en el camino. Otros cortaban ramas de los árboles y las tendían en el camino.
9 Kaj la homamaso, kiu iris antaŭ li, kaj kiu sekvis lin, kriis, dirante: Hosana al la Filo de David! Estu benata tiu, kiu venas en la nomo de la Eternulo; Hosana en la supera alto!
La multitud que iba delante y detrás de Él gritaba: ¡Hosanna al Hijo de David! ¡Bendito el que viene en el Nombre del Señor! ¡Hosanna en las alturas!
10 Kaj li eniris en Jerusalemon, kaj la tuta urbo malkvietiĝis, dirante: Kiu estas ĉi tiu?
Cuando Él entró en Jerusalén, toda la ciudad se conmovió y decían: ¿Quién es Éste?
11 Kaj la homamasoj diris: Ĉi tiu estas la profeto, Jesuo el Nazaret en Galileo.
La multitud decía: Éste es el profeta Jesús de Nazaret de Galilea.
12 Kaj Jesuo eniris en la templon de Dio, kaj elpelis ĉiujn vendantojn kaj aĉetantojn en la templo, kaj renversis la tablojn de la monŝanĝistoj, kaj la seĝojn de la vendantoj de kolomboj;
Jesús entró en el Templo. Echó a todos los que vendían y compraban allí. Volcó las mesas de los cambistas y los asientos de los que vendían palomas
13 kaj li diris al ili: Estas skribite: Mia domo estas nomata domo de preĝo; sed vi faris ĝin kaverno de rabistoj.
y les dijo: Está escrito: Mi Casa será llamada Casa de conversación con Dios. Pero ustedes la convierten en cueva de ladrones.
14 Kaj blinduloj kaj lamuloj venis al li en la templo, kaj li sanigis ilin.
Unos ciegos y cojos se le acercaron en el Templo, y los sanó.
15 Sed la ĉefpastroj kaj skribistoj, vidinte la mirindaĵojn, kiujn li faris, kaj la knabojn kriantajn en la templo, kaj dirantajn: Hosana al la Filo de David, indignis,
Pero los principales sacerdotes y los escribas, al ver las maravillas que hacía, y a los niños que aclamaban en el Templo y decían: ¡Hosanna al Hijo de David! se indignaron
16 kaj diris al li: Ĉu vi aŭdas, kion ĉi tiuj diras? Kaj Jesuo diris al ili: Jes; ĉu vi neniam legis: El la buŝo de junaj infanoj kaj suĉinfanoj Vi perfektigis laŭdon?
y le preguntaron: ¿Oyes [lo] que dicen éstos? Jesús les respondió: Sí. ¿Nunca leyeron ustedes: De boca de [los] niños y lactantes perfeccionaste la alabanza?
17 Kaj lasinte ilin, li eliris el la urbo al Betania, kaj tie loĝis.
Al dejarlos, salió de la ciudad a Betania y pernoctó allí.
18 Kaj matene, dum li revenis al la urbo, li malsatis.
Muy de mañana, mientras subía a la ciudad, tuvo hambre.
19 Kaj vidante figarbon apud la vojo, li iris al ĝi, kaj trovis sur ĝi nenion krom folioj; kaj li diris al ĝi: Ne plu estu frukto sur vi por eterne. Kaj tuj la figarbo forvelkis. (aiōn g165)
Al ver una higuera junto al camino, fue hacia ella, pero solo halló hojas. Entonces le dijo: Nunca jamás salga fruto de ti. Y al instante la higuera se secó. (aiōn g165)
20 Kaj kiam la disĉiploj vidis, ili miris, dirante: Kiel rapide la figarbo forvelkis!
Al ver [esto], los discípulos se maravillaron y se preguntaban: ¿Cómo se secó al instante la higuera?
21 Kaj Jesuo responde diris al ili: Vere mi diras al vi: Se vi havos fidon kaj ne dubos, vi ne nur faros la aferon de la figarbo, sed eĉ se vi diros al ĉi tiu monto: Estu formovita kaj ĵetita en la maron; tio plenumiĝos.
Jesús les respondió: En verdad les digo, si tienen fe y no dudan, no solo harán lo de la higuera, sino aun si a esta montaña dicen: Quítate y échate al mar, sucederá.
22 Kaj ĉion, kion vi petos per preĝado, kredante, vi ricevos.
Todo cuanto pidan en conversación con Dios, si lo creen, lo recibirán.
23 Kaj kiam li jam venis en la templon, la ĉefpastroj kaj la pliaĝuloj de la popolo venis al li, dum li instruis, kaj ili diris: Laŭ kia aŭtoritato vi faras ĉi tion? kaj kiu donis al vi tian aŭtoritaton?
Después que entró en el Templo, los principales sacerdotes y los ancianos del pueblo se le acercaron mientras enseñaba y le preguntaron: ¿Con qué autoridad haces estas cosas? ¿Y quién te dio esta autoridad?
24 Kaj Jesuo responde diris al ili: Mi ankaŭ faros al vi unu demandon; kaj se vi tion diros al mi, mi ankaŭ diros al vi, laŭ kia aŭtoritato mi faras ĉi tion.
Jesús les respondió: Yo les preguntaré un asunto. Si me responden, Yo también les diré con qué autoridad hago estas cosas.
25 La baptado de Johano, de kie ĝi estis? El la ĉielo, aŭ el homoj? Kaj ili diskutis inter si, dirante: Se ni diros: El la ĉielo, li diros al ni: Kial do vi ne kredis al li?
¿De dónde era el bautismo de Juan? ¿Del cielo o de hombres? Entonces razonaban entre ellos: Si decimos del cielo, nos dirá: ¿Por qué, pues, no le creyeron?
26 Sed se ni diros: El homoj, ni timas la popolon, ĉar ĉiuj opinias Johanon profeto.
Y si decimos: De hombres, tememos al pueblo. Porque todos piensan que Juan era un profeta.
27 Kaj ili responde diris al Jesuo: Ni ne scias. Li ankaŭ diris al ili: Kaj mi ne diras al vi, laŭ kia aŭtoritato mi faras ĉi tion.
Respondieron a Jesús: No sabemos. Y Él les respondió: Tampoco Yo les digo con qué autoridad hago estas cosas.
28 Kiel ŝajnas al vi? Unu viro havis du filojn; kaj li venis al la unua, kaj diris: Filo, iru hodiaŭ kaj laboru en la vinberĝardeno.
Pero, ¿qué les parece? Un hombre tenía dos hijos. Al acercarse al primero, [le] dijo: Hijo, vé, trabaja hoy en la viña.
29 Kaj li respondis kaj diris: Mi ne volas; sed poste li pentis kaj iris.
Él respondió: No quiero. Pero después cambió de mente y fue.
30 Kaj li venis al la dua, kaj diris tion saman. Kaj li responde diris: Mi iros, sinjoro; kaj ne iris.
Al acercarse al segundo, [le ]dijo lo mismo. Él respondió: Sí, señor. Pero no fue.
31 Kiu el la du plenumis la volon de la patro? Ili diris: La unua. Jesuo diris al ili: Vere mi diras al vi, ke la impostistoj kaj malĉastistinoj iras antaŭ vi en la regnon de Dio.
¿Quién de los dos hizo la voluntad del padre? Respondieron: El primero. Jesús les dijo: En verdad les digo que los publicanos y las rameras van delante de ustedes al reino de Dios.
32 Ĉar Johano venis al vi en vojo de justeco, kaj vi ne kredis al li; sed la impostistoj kaj malĉastistinoj kredis al li. Kaj vi, kiam vi vidis, eĉ ne pentis poste, por kredi al li.
Porque Juan vino a ustedes en camino de justicia, y no le creyeron, pero los publicanos y las rameras le creyeron. Y ustedes, quienes vieron, no cambiaron de mente para creerle.
33 Aŭskultu alian parabolon: Estis viro dommastro, kiu plantis vinberĝardenon, kaj ĉirkaŭmetis plektobarilon, kaj fosis en ĝi vinpremejon, kaj konstruis turon, kaj luigis ĝin al kultivistoj, kaj forvojaĝis.
Oigan otra parábola: Un padre de familia plantó una viña y le pusieron una cerca. Cavó en ella un lagar y edificó una torre. La arrendó a unos labradores y se fue de viaje.
34 Kaj kiam alproksimiĝis la sezono de fruktoj, li sendis siajn sklavojn al la kultivistoj, por ricevi siajn fruktojn.
Cuando se acercó el tiempo de los frutos, envió sus esclavos a los labradores para recibir [su parte de los] frutos.
35 Kaj la kultivistoj, kaptinte liajn sklavojn, skurĝis unu, kaj mortigis alian, kaj ŝtonbatis alian.
Pero los labradores tomaron a sus esclavos. A uno golpearon, a otro mataron y a otro apedrearon.
36 Li sendis ankoraŭ aliajn sklavojn, pli multajn ol la unuaj; kaj ili faris al ili tiel same.
De nuevo envió a otros esclavos, más que los primeros. Y [los labradores] les hicieron lo mismo.
37 Sed poste li sendis al ili sian filon, dirante: Ili respektos mian filon.
Finalmente, les envió a su hijo porque pensó: Respetarán a mi hijo.
38 Sed la kultivistoj, vidante la filon, diris inter si: Ĉi tiu estas la heredonto; venu, ni lin mortigu, kaj prenu lian heredaĵon.
Pero los labradores, cuando vieron al hijo, dijeron entre ellos: Éste es el heredero. ¡Vengan, matémoslo y poseamos su herencia!
39 Kaj ili kaptis lin, elĵetis lin el la vinberejo, kaj mortigis lin.
Lo detuvieron, lo echaron fuera de la viña y lo mataron.
40 Kiam do venos la sinjoro de la vinberejo, kion li faros al tiuj kultivistoj?
Cuando venga el señor de la viña, ¿qué hará a aquellos labradores?
41 Ili diris al li: Tiujn malbonulojn li mizere pereigos, kaj li luigos la vinberejon al aliaj kultivistoj, kiuj donos al li la fruktojn en iliaj sezonoj.
Le respondieron: Matará atrozmente a los malos y arrendará la viña a otros labradores que paguen los frutos en su tiempo.
42 Jesuo diris al ili: Ĉu vi neniam legis en la Skriboj: Ŝtono, kiun malŝatis la konstruantoj, Fariĝis ŝtono bazangula: De la Eternulo ĉi tio fariĝis, Kaj ĝi estas miraklo en niaj okuloj?
Jesús les preguntó: ¿Nunca leyeron ustedes en las Escrituras? La Piedra que desecharon los edificadores Se convirtió en Piedra Principal. De parte del Señor se hizo esta [piedra], Y es maravillosa a nuestros ojos.
43 Tial mi diras al vi: La regno de Dio estos prenita for de vi, kaj estos donita al nacio, kiu liveros ĝiajn fruktojn.
Por esto les digo que el reino de Dios les será quitado y será dado a un pueblo que produzca los frutos de tal reino.
44 Kaj kiu falas sur tiun ŝtonon, tiu rompiĝos; sed sur kiun ĝi falos, ĝi tiun polvigos.
45 Kaj la ĉefpastroj kaj la Fariseoj, aŭdinte liajn parabolojn, komprenis, ke li parolas pri ili.
Al oír sus parábolas, los principales sacerdotes y los fariseos comprendieron que hablaba de ellos.
46 Kaj celante kapti lin, ili timis la popolon, ĉar oni opiniis lin profeto.
Procuraron arrestarlo, pero temían a la multitud, porque lo estimaban como profeta.

< Mateo 21 >