< Marko 10 >

1 Kaj li foriris de tie, kaj venis en la limojn de Judujo kaj trans Jordanon; kaj homamasoj kunvenis denove al li, kaj laŭ sia kutimo li instruis ilin denove.
Cuando salió de allí fue a las regiones de Judea, al otro lado del Jordán. Otra vez la multitud se reunió con Él. Les enseñaba como de costumbre.
2 Kaj Fariseoj venis, kaj demandis lin, por provi lin: Ĉu estas permesate al viro forsendi sian edzinon?
Los fariseos se acercaron para tentarlo y le preguntaban si es lícito que un hombre repudie a [su] esposa.
3 Kaj li responde diris al ili: Kion Moseo ordonis al vi?
Él les preguntó: ¿Qué les mandó Moisés?
4 Kaj ili diris: Moseo permesis skribi eksedzigan leteron, kaj forsendi ŝin.
Ellos respondieron: Moisés permitió escribir certificado de divorcio y repudiar.
5 Sed Jesuo diris al ili: Pro la malmoleco de via koro li skribis por vi ĉi tiun ordonon.
Pero Jesús les dijo: Por la dureza del corazón de ustedes les escribió este mandamiento,
6 Sed de la komenco de la kreo: Li faris ilin vira kaj virina.
pero desde [el] principio de [la] creación [Dios] los hizo hombre y mujer.
7 Tial viro forlasos sian patron kaj sian patrinon, kaj aliĝos al sia edzino,
Por esto dejará [el] hombre a su padre y a su madre, se unirá a su esposa
8 kaj ili estos unu karno; sekve ili jam estas ne du, sed unu karno.
y los dos serán un solo cuerpo. Así que ya no son dos, sino un solo cuerpo.
9 Kion do Dio kunigis, tion homo ne disigu.
Por tanto lo que Dios unió no [lo] separe un hombre.
10 Kaj en la domo la disĉiploj denove demandis lin pri la afero.
En la casa sus discípulos volvieron a preguntarle sobre esto.
11 Kaj li diris al ili: Kiu forsendos sian edzinon kaj edziĝos kun alia, tiu adultas kontraŭ ŝi;
Y les dijo: Cualquiera que repudie a su esposa y se case con otra, adultera con ella.
12 kaj se ŝi mem forsendos sian edzon kaj edziniĝos kun alia, ŝi adultas.
Si ella repudia a su esposo y se casa con otro, adultera.
13 Kaj oni venigis al li infanojn, por ke li tuŝu ilin; kaj la disĉiploj admonis ilin.
Le llevaban niños para que los tocara, pero los discípulos reprendían a [los que los llevaban].
14 Sed Jesuo, vidinte tion, indignis, kaj diris al ili: Lasu la infanojn veni al mi; ne malhelpu ilin, ĉar el tiaj estas la regno de Dio.
Jesús vio esto, se indignó y dijo: Dejen que los niños vengan a Mí. No les impidan, porque de ellos es el reino de Dios.
15 Vere mi diras al vi: Kiu ne akceptos la regnon de Dio kiel infano, tiu neniel eniros en ĝin.
En verdad les digo que el que no recibe el reino de Dios como un niño, que de ningún modo entre en él.
16 Kaj li prenis ilin en siaj brakoj, kaj benis ilin, metinte la manojn sur ilin.
Al tomarlos en sus brazos, los bendecía y colocaba las manos sobre ellos.
17 Kaj dum li foriris sur la vojo, unu homo kuris al li kaj genuis antaŭ li, kaj demandis lin: Bona Majstro, kion mi faru, por ke mi heredu eternan vivon? (aiōnios g166)
Cuando Él salió al camino, uno llegó de prisa, se postró ante Él y le preguntó: Maestro bueno, ¿qué hago para heredar vida eterna? (aiōnios g166)
18 Kaj Jesuo diris al li: Kial vi nomas min bona? neniu estas bona krom Unu, nome Dio.
Jesús le contestó: ¿Por qué me llamas bueno? Ninguno es bueno, sino Uno: Dios.
19 Vi scias la ordonojn: Ne mortigu; Ne adultu; Ne ŝtelu; Ne parolu malveran ateston; Ne rabu; Respektu vian patron kaj vian patrinon.
Sabes los Mandamientos: No asesines, no adulteres, no robes, no des falso testimonio, no defraudes y honra a tu padre y a tu madre.
20 Kaj li responde diris al li: Majstro, ĉion tion mi observis detempe de mia juneco.
Él le dijo: Maestro, todas esas cosas he guardado desde mi juventud.
21 Kaj Jesuo, rigardante lin, amis lin, kaj diris al li: Unu mankon vi havas; iru, kaj vendu ĉion, kion vi havas, kaj donu al malriĉuloj, kaj vi havos trezoron en la ĉielo; kaj venu, sekvu min.
Entonces Jesús fijó su mirada en él, lo amó y le dijo: Una cosa te falta. Vé, vende todo lo que tienes, da a [los] pobres, y tendrás tesoro en [el] cielo. Y ven, sígueme.
22 Sed li malgajiĝis ĉe tiu vorto, kaj foriris malĝoja; ĉar li havis multajn posedaĵojn.
Pero él se entristeció por estas palabras y salió afligido, porque tenía muchas posesiones.
23 Kaj Jesuo ĉirkaŭrigardis, kaj diris al siaj disĉiploj: Kiel malfacile tiuj, kiuj havas riĉon, eniros en la regnon de Dio!
Jesús miró a su alrededor y dijo a sus discípulos: ¡Cuán difícilmente entrarán en el reino de Dios los que tienen riquezas!
24 Kaj la disĉiploj miris pro liaj vortoj. Sed Jesuo, respondante denove, diris al ili: Infanoj, kiel malfacile estas por tiuj, kiuj fidas al la riĉo, eniri en la regnon de Dio!
Los discípulos se asombraron por sus palabras. Entonces Jesús replicó: Hijos, ¡cuán difícil es entrar en el reino de Dios!
25 Estas pli facile por kamelo iri tra trueton de kudrilo, ol por riĉulo eniri en la regnon de Dio.
Es más fácil pasar un camello por un ojo de aguja que un rico entrar en el reino de Dios.
26 Kaj ili forte miregis, dirante al li: Kiu do povas esti savita?
Pero ellos se asombraron aún más y [se] decían: ¿Quién, pues, puede ser salvo?
27 Rigardante ilin, Jesuo diris: Ĉe homoj tio estas neebla, sed ne ĉe Dio; ĉar ĉio estas ebla ĉe Dio.
Jesús los miró y dijo: Para los hombres es imposible, pero para Dios no. Porque todas las cosas son posibles para Dios.
28 Petro ekparolis al li: Jen ni ĉion forlasis kaj vin sekvis.
Pedro tomó la palabra: Mira, nosotros dejamos todas las cosas y te seguimos.
29 Jesuo diris: Vere mi diras al vi: Ekzistas neniu, kiu forlasis domon aŭ fratojn aŭ fratinojn aŭ patrinon aŭ patron aŭ infanojn aŭ kampojn pro mi kaj pro la evangelio,
Jesús respondió: En verdad les digo: Nadie hay quien deje casa, hermanos, hermanas, madre, padre, hijos o granjas por causa de Mí y de las Buenas Noticias,
30 kaj kiu ne ricevos centoble en ĉi tiu tempo, domojn kaj fratojn kaj fratinojn kaj patrinojn kaj infanojn kaj kampojn, kun persekutado; kaj en la venonta mondo eternan vivon. (aiōn g165, aiōnios g166)
que no reciba 100 veces más en este tiempo: casa, hermanos, hermanas, madre, padre, hijos o granjas, aunque con persecuciones, y en la era que viene, [la] vida eterna. (aiōn g165, aiōnios g166)
31 Sed multaj unuaj estos lastaj, kaj lastaj estos unuaj.
Pero muchos primeros serán últimos, y últimos, primeros.
32 Kaj ili estis sur la vojo suprenirantaj al Jerusalem, kaj Jesuo iris antaŭ ili; kaj ili miregis, kaj la sekvantoj timis. Kaj li prenis al si denove la dek du, kaj ekparolis pri tio, kio okazos al li, dirante:
Iban por el camino que sube a Jerusalén, y Jesús iba adelante. Los que lo seguían estaban asombrados y atemorizados. Al tomar otra vez a los 12 con Él, comenzó a decirles las cosas que iban a sucederle:
33 Jen ni supreniras al Jerusalem; kaj la Filo de homo estos transdonita al la ĉefpastroj kaj la skribistoj; kaj ili kondamnos lin al morto kaj transdonos lin al la nacianoj;
Miren, subimos a Jerusalén, y el Hijo del Hombre será entregado a los principales sacerdotes y a los escribas. Lo condenarán a muerte y lo entregarán a los gentiles.
34 kaj ili lin mokos kaj sur lin kraĉos kaj lin skurĝos kaj lin mortigos; kaj post tri tagoj li releviĝos.
Lo ridiculizarán, escupirán, azotarán y matarán. Pero después de tres días se levantará.
35 Kaj alproksimiĝis al li Jakobo kaj Johano, filoj de Zebedeo, dirante al li: Majstro, ni deziras, ke, kion ajn ni petos de vi, vi tion faru por ni.
Jacobo y Juan, hijos de Zebedeo, se acercaron a Él y le dijeron: Maestro, queremos que nos hagas lo que te pidamos.
36 Kaj li diris al ili: Kion vi volas, ke mi faru por vi?
Y Él les preguntó: ¿Qué quieren que les haga?
37 Kaj ili diris al li: Permesu, ke ni povu sidi, unu dekstre de vi kaj la dua maldekstre, en via gloro.
Ellos le respondieron: Concédenos que en tu gloria nos sentemos uno a tu derecha, y otro a tu izquierda.
38 Sed Jesuo diris al ili: Vi ne scias, kion vi petas. Ĉu vi povas trinki la kalikon, kiun mi trinkas? aŭ esti baptitaj per la bapto, per kiu mi estas baptata?
Pero Jesús les respondió: No saben [ustedes lo] que piden. ¿Pueden beber la copa que Yo bebo, o ser bautizados con el bautismo con el cual Yo soy bautizado?
39 Kaj ili diris al li: Ni povas. Kaj Jesuo diris al ili: La kalikon, kiun mi trinkas, vi trinkos, kaj per la bapto, per kiu mi estas baptata, vi estos baptitaj;
Y ellos le dijeron: Podemos. Entonces Jesús les dijo: La copa que Yo bebo beberán, y con el bautismo con el cual Yo soy bautizado serán bautizados,
40 sed sidi dekstre de mi aŭ maldekstre, tion doni ne apartenas al mi; sed ĝi estas por tiuj, por kiuj ĝi estas preparita.
pero sentarse a mi derecha o a mi izquierda, no me corresponde dar, sino a aquellos para quienes fue preparado.
41 Kaj aŭdinte, la dek ekindignis kontraŭ Jakobo kaj Johano.
Cuando los otros 10 oyeron a Jacobo y a Juan, se enojaron contra ellos.
42 Kaj Jesuo, alvokinte ilin al si, diris al ili: Vi scias, ke tiuj, kiuj pretendas regi la nacianojn, kondutas kiel sinjoroj super ili, kaj iliaj granduloj ekzercas aŭtoritaton super ili.
Jesús los llamó y les dijo: Ustedes saben que los que suponen gobernar las naciones ejercen dominio sobre ellas, y los grandes les hacen sentir su autoridad.
43 Sed ne tiel estos inter vi; sed kiu volas esti granda inter vi, tiu estu via servanto;
Pero entre ustedes no es así. El que quiera ser grande entre ustedes será su servidor,
44 kaj kiu volas esti la unua inter vi, tiu estu sklavo de ĉiuj.
y el que quiera ser primero entre ustedes será esclavo de todos.
45 Ĉar la Filo de homo venis, ne por esti servata, sed por servi, kaj por doni sian vivon kiel elaĉeton por multaj.
Porque aun el Hijo del Hombre no vino a ser servido, sino a servir y dar su vida en rescate por muchos.
46 Kaj ili venis al Jeriĥo; kaj kiam li foriris el Jeriĥo kun siaj disĉiploj kaj granda homamaso, la filo de Timeo, Bartimeo, blinda almozulo, sidis apud la vojo.
Llegaron a Jericó. Cuando Él salía de Jericó con sus discípulos y una gran multitud, un mendigo ciego llamado Bartimeo, hijo de Timeo estaba sentado junto al camino.
47 Kaj aŭdinte, ke ĉeestas Jesuo, la Nazaretano, li ekkriis, kaj diris: Jesuo, filo de David, kompatu min.
Al oír que era Jesús el nazareno, comenzó a clamar: ¡Jesús, Hijo de David, ten misericordia de mí!
48 Kaj multaj admonis lin, ke li silentu; sed li des pli forte kriis: Ho Filo de David, kompatu min!
Muchos lo reprendían para que callara, pero él clamaba mucho más: ¡Hijo de David, ten misericordia de mí!
49 Kaj Jesuo haltis, kaj diris: Alvoku lin. Kaj oni alvokis la blindulon, dirante al li: Kuraĝu; leviĝu, li vin alvokas.
Jesús se detuvo y dijo: Llámenlo. Llamaron al ciego y le dijeron: No temas. Levántate. Él te llama.
50 Kaj li forĵetis sian veston, kaj eksaltis kaj venis al Jesuo.
Entonces él tiró su ropa externa, saltó y fue hacia Jesús.
51 Kaj Jesuo responde al li diris: Kion vi volas, ke mi faru al vi? Kaj la blindulo diris al li: Rabeno mia, ke mi ricevu vidpovon.
Jesús le preguntó: ¿Qué quieres que te haga? Y el ciego le contestó: Maestro, que vea.
52 Kaj Jesuo diris al li: Iru; via fido vin savis. Kaj tuj li ricevis vidpovon, kaj sekvis lin sur la vojo.
Jesús le dijo: Ve. Tu fe te sanó. Y al instante recobró la vista, y seguía [a Jesús] en el camino.

< Marko 10 >