< Luko 5 >

1 Kaj dum la homamaso ĉirkaŭpremis lin kaj aŭskultis la vorton de Dio, li staris apud la lago Genesaret;
[Jesús] estaba en pie junto al lago Genesaret. La multitud se agolpó alrededor de Él para oír la Palabra de Dios.
2 kaj li vidis du ŝipetojn starantajn apud la lago, sed la fiŝkaptistoj ĵus eliris el ili, kaj lavis la retojn.
Entonces Él vio dos barcas a la orilla del lago y a los pescadores que lavaban las redes.
3 Kaj li eniris en unu el la ŝipetoj, kiu apartenis al Simon, kaj petis, ke li forŝovu iom for de la bordo. Kaj li sidiĝis, kaj instruis la homamason el la ŝipeto.
Jesús entró en la barca de Simón y le pidió que [la] alejara un poco de la tierra. Luego se sentó y enseñaba a la multitud desde la barca.
4 Kaj kiam li ĉesis paroli, li diris al Simon: Forŝovu ĝis la profundo, kaj mallevu la retojn por akirado.
Cuando terminó de hablar, le dijo a Simón: Lleva la barca a la parte honda y echen abajo sus redes para pescar.
5 Kaj responde Simon diris: Estro, ni jam laboris la tutan nokton kaj kaptis nenion; tamen laŭ via diro mi mallevos la retojn.
Simón respondió: Maestro, hemos trabajado toda [la] noche y nada pescamos, pero en tu Palabra echaré las redes.
6 Kaj tion farinte, ili enfermis grandan amason da fiŝoj, kaj iliaj retoj ekrompiĝis;
Cuando hizo esto, capturaron tantos peces que las redes se desgarraban.
7 kaj ili geste signis al siaj kompanianoj en la alia ŝipeto, ke ili venu kaj helpu ilin. Kaj ili venis, kaj plenigis ambaŭ ŝipetojn, ĝis ekprofundiĝo.
Llamaron a los compañeros de la otra barca para que los ayudaran. Llegaron y llenaron ambas barcas de tal modo que comenzaban a hundirse.
8 Sed Simon Petro, tion vidinte, falis teren antaŭ la genuoj de Jesuo, dirante: Foriru de mi, ho Sinjoro, ĉar mi estas pekulo.
Al ver [esto Simón] se postró ante Jesús y exclamó: ¡Apártate de mí, Señor, porque soy un pecador!
9 Ĉar pro la preno de fiŝoj, kiun ili akiris, miro kaptis lin, kaj ĉiujn, kiuj estis kun li,
Pues a causa de la gran pesca, un asombro lo dominó [a él] y a sus compañeros,
10 kaj tiel same Jakobon kaj Johanon, filojn de Zebedeo, kiuj estis kompanianoj de Simon. Kaj Jesuo diris al Simon: Ne timu; de nun vi estos kaptisto de homoj.
así como a Jacobo y Juan, hijos de Zebedeo, socios de Simón. Pero Jesús [le] dijo a Simón: No temas. Desde ahora serás pescador de hombres.
11 Kaj kiam ili surbordigis siajn ŝipetojn, ili forlasis ĉion, kaj sekvis lin.
Después de llevar las barcas a la tierra, dejaron todo y lo siguieron.
12 Kaj dum li estis en unu el la urboj, jen viro plena de lepro; kaj vidante Jesuon, li falis sur la vizaĝon kaj petegis lin, dirante: Sinjoro, se vi volas, vi povas min purigi.
Cuando Él estaba en una ciudad vio a un leproso. Éste miró a Jesús, se postró y le rogó: Señor, si quieres, puedes limpiarme.
13 Kaj li etendis la manon kaj tuŝis lin, dirante: Mi volas; estu purigita. Kaj tuj la lepro foriris de li.
Extendió la mano, lo tocó y le dijo: ¡Quiero, sé limpiado! Al instante la lepra desapareció.
14 Kaj li ordonis al li, ke li diru al neniu: Sed foririnte, montru vin al la pastro kaj tiele oferu pro via purigado, kiel ordonis Moseo, por atesto al ili.
Y [Jesús] le mandó: A nadie se lo digas, sino vé, preséntate al sacerdote y ofrece por tu purificación lo que Moisés ordenó como testimonio para ellos.
15 Sed la famo pri li des pli multe disvastiĝis; kaj grandaj homamasoj kunvenis, por aŭskulti kaj por esti sanigitaj je siaj malsanoj.
La fama de Él se difundía más que nunca. Una gran multitud se reunía para oírlo y ser sanados de sus enfermedades.
16 Sed li fortiris sin en la dezertojn, kaj preĝadis.
Pero Él [se] retiraba a lugares solitarios y hablaba con Dios.
17 Kaj en unu el tiuj tagoj li estis instruanta; kaj ĉeestis Fariseoj kaj leĝinstruistoj, sidantaj, kiuj alvenis el ĉiu vilaĝo de Galileo kaj el Judujo kaj el Jerusalem; kaj la potenco de la Eternulo alestis, por sanigi ilin.
Un día mientras Jesús enseñaba, unos fariseos y maestros de la Ley que habían llegado de Galilea, Judea y Jerusalén, se sentaron a su alrededor. Y [el] poder sanador del Señor estaba con Él.
18 Kaj jen viroj alportis sur lito viron, kiu estis paralizita; kaj ili penis enporti lin kaj meti lin antaŭ li.
Unos hombres llevaban a un paralítico, y trataron de introducirlo y colocarlo ante Él.
19 Kaj ne trovinte, kiamaniere ili povas enporti lin, pro la homamaso, ili supreniris sur la tegmenton, kaj mallevis lin tra la tegoloj, kun la liteto, en la mezon antaŭ Jesuo.
Pero al no hallar como llevarlo adentro a causa del gentío, subieron a la azotea y lo descolgaron en la camilla a través de las losas para ubicarlo en el medio delante de Jesús.
20 Kaj vidante ilian fidon, li diris: Ho viro, viaj pekoj estas al vi pardonitaj.
Al ver la fe de ellos dijo: ¡Hombre, tus pecados te fueron perdonados!
21 Kaj la skribistoj kaj Fariseoj komencis diskuti inter si, dirante: Kiu estas ĉi tiu, kiu parolas blasfemojn? kiu povas pardoni pekojn krom Dio sola?
Los escribas y los fariseos razonaron: ¿Quién es Éste que habla blasfemias? ¿Quién puede perdonar pecados sino Dios?
22 Sed Jesuo, eksciante iliajn pensojn, responde diris al ili: Kial vi diskutas en viaj koroj?
Pero Jesús entendió lo que pensaban y les preguntó: ¿Qué razonan ustedes en secreto?
23 Kio estas pli facila, diri: Viaj pekoj estas al vi pardonitaj, aŭ diri: Leviĝu kaj piediru?
¿Qué es más fácil? ¿Decir: Tus pecados te son perdonados? ¿O decir: Levántate y anda?
24 Sed por ke vi sciu, ke la Filo de homo havas aŭtoritaton sur la tero pardoni pekojn — li diris al la paralizulo: Mi diras al vi: Leviĝu, kaj prenu vian liteton, kaj iru al via domo.
Pues para que sepan que el Hijo del Hombre tiene potestad en la tierra para perdonar pecados (dijo al paralítico): Te digo: ¡Levántate, toma tu camilla y vete a tu casa!
25 Kaj tuj li leviĝis antaŭ ili, kaj prenis tion, sur kio li kuŝis, kaj iris al sia domo, glorante Dion.
Al instante se levantó delante de ellos, tomó [la camilla] en la cual estaba acostado, se fue a su casa y glorificaba a Dios.
26 Kaj mirego kaptis ĉiujn, kaj li gloris Dion; kaj ili pleniĝis de timo, dirante: Ni vidis mirindaĵojn hodiaŭ.
Todos se asombraron. Glorificaban a Dios, se llenaron de temor y decían: ¡Hoy vimos maravillas!
27 Kaj post tio li eliris, kaj vidis impostiston, nomatan Levi, sidantan ĉe la impostejo, kaj diris al li: Sekvu min.
Después de esto, salió y vio al publicano Leví sentado en el lugar de los tributos, y le dijo: ¡Sígueme!
28 Kaj li forlasis ĉion, kaj leviĝis, kaj sekvis lin.
Se levantó, lo dejó todo y lo seguía.
29 Kaj Levi faris grandan festenon por li en sia domo, kaj estis granda amaso da impostistoj kaj aliaj, kiuj sidis ĉe manĝo kun ili.
Leví le ofreció un banquete en su casa. Muchos publicanos y otros que estaban reclinados con ellos comían.
30 Kaj la Fariseoj kaj iliaj skribistoj murmuris kontraŭ liaj disĉiploj, dirante: Kial vi manĝas kaj trinkas kun impostistoj kaj pekuloj?
Los fariseos y escribas de ellos murmuraban contra los discípulos de Jesús: ¿Por qué [ustedes] comen y beben con publicanos y pecadores?
31 Kaj Jesuo responde diris al ili: Ne la sanuloj bezonas kuraciston, sed la malsanuloj.
Jesús les respondió: Los sanos no necesitan médico, sino los enfermos.
32 Mi venis, por alvoki ne justulojn, sed pekulojn al pento.
No vine a llamar a justos sino a pecadores para que cambien de mente.
33 Kaj ili diris al li: La disĉiploj de Johano ofte fastas kaj faras preĝojn, kaj tiel same ankaŭ la disĉiploj de la Fariseoj; sed la viaj manĝas kaj trinkas.
Ellos le dijeron: Los discípulos de Juan ayunan y hablan con Dios con frecuencia, pero los tuyos solo comen y beben.
34 Kaj Jesuo diris al ili: Ĉu vi povas igi la filojn de la edziĝejo fasti, dum la fianĉo estas kun ili?
Jesús les preguntó: ¿Pueden ayunar los que atienden al novio mientras el novio está con ellos?
35 Sed venos tagoj; kaj kiam la fianĉo estos prenita for de ili, tiam ili fastos en tiuj tagoj.
Pero vendrán días cuando se les quitará el novio. En aquellos días ayunarán.
36 Kaj li ankaŭ parolis al ili parabolon: Neniu ŝiras pecon el nova vesto kaj alkudras ĝin sur malnovan veston; ĉar alie li ŝirus la novan, kaj ankaŭ la flikaĵo el la nova ne harmonius kun la malnova.
Les decía también una parábola: Nadie corta un remiendo de un traje nuevo y [lo] pone en un traje viejo. De lo contrario, no solo rasgará lo nuevo, sino no le quedará bien a lo viejo el remiendo procedente de lo nuevo.
37 Kaj neniu enverŝas novan vinon en malnovajn felsakojn; ĉar alie la nova vino krevigus la felsakojn, kaj ĝi mem elfluus, kaj la felsakoj detruiĝus.
Nadie echa vino nuevo en odres viejos. De otra manera, el vino nuevo revienta los odres y se derrama, y los odres se pierden.
38 Sed novan vinon oni devas enverŝi en novajn felsakojn.
Pero [el ] vino nuevo se echa en odres nuevos.
39 Kaj neniu, trinkinte malnovan vinon, deziras novan; ĉar li diras: La malnova estas preferinda.
Nadie que bebió añejo desea uno nuevo, porque sabe que el añejo es bueno.

< Luko 5 >