< Luko 4 >

1 Kaj Jesuo, plena de la Sankta Spirito, revenis de Jordan, kaj estis kondukata de la Spirito en la dezerton
イエズス、聖霊に満ちてヨルダン[河]より歸り、聖霊によりて荒野に導かれ、
2 dum kvardek tagoj, tentate de la diablo. Kaj li manĝis nenion en tiuj tagoj; kaj kiam ili finiĝis, li malsatis.
四十日の間[留りて]惡魔に試みられ居給ひしが、此間何をも食し給はず、日數満ちて飢ゑ給へり。
3 Kaj la diablo diris al li: Se vi estas Filo de Dio, ordonu al ĉi tiu ŝtono, ke ĝi fariĝu pano.
惡魔イエズスに向ひ、汝若神の子ならば、此石に命じて麪とならしめよ、と云ひしかば、
4 Kaj Jesuo respondis al li: Estas skribite: Ne per la pano sole vivos homo.
イエズス答へ給ひけるは、録して「人の活くるは、麪のみに由らず、又神の凡ての言に由る」とあり、と。
5 Kaj kondukinte lin supren, li montris al li ĉiujn regnojn de la mondo en momento da tempo.
惡魔之を高き山に携へ行き、寸時に世界の國々を示して、
6 Kaj la diablo diris al li: Mi donos al vi la tutan ĉi tiun potencon kaj ilian gloron; ĉar ĝi estas transdonita al mi, kaj al kiu ajn mi volas, al tiu mi ĝin donas.
云ひけるは、我此所有権力と國々の榮華とを汝に與へん。蓋是等のもの我に任せられて、我は我が好む者に之を與ふ。
7 Se do vi adorkliniĝos antaŭ mi, ĉio estos via.
故に汝若我前に禮拝せば、是等悉く汝の有と成るべし。
8 Kaj responde Jesuo diris al li: Estas skribite: Al la Eternulo, via Dio, adorkliniĝu, kaj al Li sola servu.
イエズス答へて曰ひけるは、録して「汝の神たる主を拝し、是にのみ事へよ」とあり、と。
9 Kaj li kondukis lin al Jerusalem, kaj starigis lin sur la tegmenta pinto de la templo, kaj diris al li: Se vi estas Filo de Dio, ĵetu vin de ĉi tie malsupren;
惡魔又イエズスをエルサレムに携へ、[神]殿の頂に立たせて云ひけるは、汝若神の子ならば、此處より身を投げよ、
10 ĉar estas skribite: Al siaj anĝeloj Li ordonos pri vi, ke ili vin gardu,
其は録して「神其使等に命じて、汝を守らせ給ひ、
11 kaj: Sur la manoj ili vin portos, Por ke vi ne falpuŝiĝu sur ŝtono per via piedo.
汝の足の石に突當らざる様、彼等手にて汝を支へん」とあればなり。
12 Kaj responde Jesuo diris al li: Estas dirite: Ne provu la Eternulon, vian Dion.
イエズス答へ給ひけるは、録して「汝の神たる主を試むべからず」とあり、と。
13 Kaj fininte la tutan tentadon, la diablo foriris de li ĝis estonta tempo.
凡ての試終りて、惡魔一時イエズスを離れたり。
14 Kaj revenis Jesuo en la potenco de la Spirito en Galileon; kaj eliris famo pri li tra la tuta ĉirkaŭaĵo.
第一款 十二使徒選定以前の事實 第二項 イエズスガリレアに布教し給ふ イエズス[聖]霊の能力によりてガリレアに歸り給ひしに、其名聲全地方に広まり、
15 Kaj li instruadis en iliaj sinagogoj, glorate de ĉiuj.
所々の會堂にて教へ給ひ、凡ての人に崇められ給ひつつありき。
16 Kaj li venis al Nazaret, kie li estis edukita; kaj laŭ sia kutimo li eniris en la sinagogon en la sabata tago, kaj stariĝis, por legi.
然て曾て育てられ給ひしナザレトの地に至り、安息日に當りて例の如く會堂に入り、読まんとて立ち給ひしに、
17 Kaj estis donita al li libro de la profeto Jesaja. Kaj, malferminte la libron, li trovis la lokon, kie estis skribite:
預言者イザヤの書を付され、之を開きて次の如く録されたる處に見當り給へり。
18 La spirito de la Eternulo estas sur mi, Ĉar Li min sanktoleis, por bonanonci al malriĉuloj; Li sendis min, por anonci liberecon al kaptitoj Kaj vidpovon al blinduloj, Por meti la vunditojn en liberecon,
「主の霊我上に在せば、我に注油して遣はし給ひ、貧者に福音を宣べしめ、心の砕けたるたる人を醫さしめ、
19 Por proklami favorjaron de la Eternulo.
虜には免を、瞽者には見ゆる事を告げしめ、壓へられたる人を解きて自由ならしめ、主の喜ばしき年及報の日を告げしめ給ふ」と。
20 Kaj kunvolvinte la libron, kaj redoninte ĝin al la subulo, li sidiĝis; kaj la okuloj de ĉiuj en la sinagogo atente lin rigardis.
イエズス書を巻きて役員に還し、然て坐し給ひしかば、堂内の人皆之に注目し居たり。
21 Kaj li ekparolis al ili: Hodiaŭ tiu skribo plenumiĝas en viaj oreloj.
イエズス先彼等に向ひて、此書は今日汝等の耳に成就せり、と説出し給ひしかば、
22 Kaj ĉiuj atestis pri li, kaj miris pro la vortoj de graco, kiuj eliris el lia buŝo; kaj ili diris: Ĉu ĉi tiu ne estas la filo de Jozef?
人皆彼を證明し、其口より出づる麗しき言に驚きて、是ヨゼフの子に非ずや、と云ひければ、
23 Kaj li diris al ili: Sendube vi diros al mi la jenan sentencon: Kuracisto, sanigu vin mem; kiajn aferojn, pri kiuj ni aŭdis, en Kapernaum faritajn, tiajn faru ĉi tie en via patrujo.
イエズス彼等に曰ひけるは、汝等必ず我に、醫者自らを醫せとの諺を引きて、汝がカファルナウムにて為せりと我等の聞ける程の事を、己が故郷なる此處にも為せ、と云はん、と。
24 Kaj li diris: Vere mi diras al vi: Neniu profeto estas akceptata en sia patrujo.
又曰ひけるは、我誠に汝等に告ぐ、預言者にして、其故郷に歓迎せらるる者はあらず。
25 Kun vereco mi diras al vi: Estis multaj vidvinoj en Izrael en la tagoj de Elija, kiam estis ŝlosita la ĉielo tri jarojn kaj ses monatojn, kiam okazis granda malsato sur la tuta lando;
我誠に汝等に告ぐ、エリアの時、三年六箇月の間、天閉ぢて全地上に大飢饉ありしに、イスラエルの中に多くの寡婦ありしかど、
26 kaj al neniu el ili Elija estis sendita, krom al Carfat en la lando Cidon, al virino vidvino.
エリアは其中の一人にも遣はされず、唯シドンのサレプタの一人の寡婦にのみ遣はされたり、
27 Kaj estis multaj lepruloj en Izrael en la tagoj de la profeto Eliŝa; sed neniu el ili estis purigita, krom Naaman, la Siriano.
又預言者エリゼオの時、イスラエルの中に多くの癩病者ありしかど、シリア人ナアマンの外は、其中一人も潔くせられざりき、と。
28 Kaj ĉiuj en la sinagogo pleniĝis de kolero, aŭdante tion;
堂内の人々之を聞きて、皆怒に堪へず、
29 kaj leviĝinte, ili elĵetis lin ekster la urbon, kaj kondukis lin ĝis la krutaĵo de la monteto, sur kiu ilia urbo estis konstruita, por ĵeti lin malsupren.
起ちてイエズスを町より逐出し、其町の立てる山の断崖に連行き、投落さんとせしかども、
30 Sed li foriris, trapasinte tra ilia mezo.
イエズスは彼等の中を通りて歩み居給へり。
31 Kaj li malsupreniris al Kapernaum, urbo Galilea. Kaj li instruis ilin en la sabato;
斯てガリレアの町なるカファルナウムに下り、安息日毎に教へ給ひけるに、
32 kaj oni miris pro lia instruado, ĉar kun aŭtoritato estis lia vorto.
其語り給ふ所権威を帯びたるにより、人々其教に驚き居たり。
33 Kaj en la sinagogo estis viro, havanta spiriton de malpura demono; kaj li kriegis per laŭta voĉo,
茲に會堂の内に汚鬼に憑かれたる人ありて、聲高く叫びて云ひけるは、
34 dirante: Ha! kio estas inter ni kaj vi, Jesuo Nazaretano? Ĉu vi venis, por pereigi nin? Mi scias, kiu vi estas, la Sanktulo de Dio.
ナザレトのイエズスよ、我等を措け、我等と汝と何の関係かあらん。我等を亡さんとて來り給へるか。我汝の誰なるかを知れり、即神の聖なる者なり、と。
35 Kaj Jesuo severe admonis lin, dirante: Silentu, kaj eliru el li. Kaj ĵetinte lin en la mezon, la demono eliris el li, neniel difektinte lin.
イエズス之を責めて、黙せよ、此人より出でよ、と曰ひしかば、惡鬼其人を中央に投倒し、少しも害を加へずして彼より出でたり。
36 Kaj falis miro sur ĉiujn, kaj ili kunparoladis inter si, dirante: Kia vorto estas ĉi tio? ĉar kun aŭtoritato kaj potenco li ordonas al la malpuraj spiritoj, kaj ili eliras.
是に於て人々大に驚き怖れ、是は何事ぞ、彼権威と能力とを以て汚鬼等に命じ給へば、即ち出づるよ、と語合ひ、
37 Kaj famo pri li eliris al ĉiu loko de la tuta ĉirkaŭaĵo.
イエズスの名聲、彼地方到處に広まり行きたり。
38 Kaj leviĝinte el la sinagogo, li eniris en la domon de Simon. Kaj la bopatrino de Simon estis tenata de granda febro, kaj ili petis lin pri ŝi.
イエズス會堂を立出でて、シモンの家に入り給ひしに、シモンの姑重き熱を煩ひ居りしを、
39 Kaj starante super ŝi, li admonis la febron; kaj ĝi forlasis ŝin, kaj ŝi tuj leviĝis kaj servis al ili.
人々彼の為に願ひければ、イエズス其傍に立ちて熱に命じ給ふや、熱去りて、彼直に起きて彼等に給仕したり。
40 Kaj ĉe la subiro de la suno ĉiuj, kiuj havis malsanulojn kun diversaj malsanoj, venigis ilin al li; kaj li metis sur ĉiun el ili la manojn, kaj sanigis ilin.
日没りて後、種々の患者を有てる人々、皆之をイエズスの許に連來りければ、一々按手して之を醫し居給へり。
41 Eliris ankaŭ demonoj el multaj, kriegante, kaj dirante: Vi estas la Filo de Dio. Kaj severe admonante, li ne permesis al ili paroli, ĉar ili sciis, ke li estas la Kristo.
又惡魔多くの人より出でて、叫びつつ、汝は神の子なり、と云ひければ、イエズス之を誡めて、言ふ事を許し給はざりき、蓋惡魔は其キリストたる事を知ればなり。
42 Kaj kiam tagiĝis, li eliris, kaj venis en dezertan lokon; kaj la homamasoj lin serĉis, kaj venis al li, kaj lin detenis, ke li ne foriru de ili.
夜明けて後、イエズス出でて寂しき處に往き給ひしに、群衆尋ねて其許に至り、己等を離れざらしめんとて引止めければ、
43 Sed li diris al ili: Ankaŭ al la ceteraj urboj mi devas prediki la evangelion de la regno de Dio; ĉar por tio mi estas sendita.
イエズス彼等に曰ひけるは、我は又他の町にも神の國の福音を宣傳へざるべからず、我は是が為に遣はされたればなり、と。
44 Kaj li predikis en la sinagogoj de Galileo.
斯てガリレアの諸會堂にて説教しつつ居給へり。

< Luko 4 >