< Luko 20 >

1 Kaj en unu el la tagoj, dum li instruis la popolon en la templo kaj predikis la evangelion, la ĉefpastroj kaj la skribistoj venis kun la pliaĝuloj;
ある日、イエスが宮で人々に教え、福音を宣べておられると、祭司長や律法学者たちが、長老たちと共に近寄ってきて、
2 kaj ili ekparolis, dirante al li: Diru al ni: Laŭ kia aŭtoritato vi ĉi tion faras? aŭ kiu estas tiu, kiu donis al vi tian aŭtoritaton?
イエスに言った、「何の権威によってこれらの事をするのですか。そうする権威をあなたに与えたのはだれですか、わたしたちに言ってください」。
3 Kaj responde li diris al ili: Mi ankaŭ faros al vi demandon, kaj diru al mi:
そこで、イエスは答えて言われた、「わたしも、ひと言たずねよう。それに答えてほしい。
4 La baptado de Johano, ĉu ĝi estis el la ĉielo, aŭ el homoj?
ヨハネのバプテスマは、天からであったか、人からであったか」。
5 Kaj ili diskutis inter si, dirante: Se ni diros: El la ĉielo; li diros: Kial vi ne kredis al li?
彼らは互に論じて言った、「もし天からだと言えば、では、なぜ彼を信じなかったのか、とイエスは言うだろう。
6 Sed se ni diros: El homoj; la tuta popolo ŝtonmortigos nin, ĉar ili estas konvinkitaj, ke Johano estis profeto.
しかし、もし人からだと言えば、民衆はみな、ヨハネを預言者だと信じているから、わたしたちを石で打つだろう」。
7 Kaj ili respondis, ke ili ne scias, de kie ĝi estis.
それで彼らは「どこからか、知りません」と答えた。
8 Kaj Jesuo diris al ili: Kaj mi ne diras al vi, laŭ kia aŭtoritato mi faras ĉi tion.
イエスはこれに対して言われた、「わたしも何の権威によってこれらの事をするのか、あなたがたに言うまい」。
9 Kaj li komencis paroli al la popolo la jenan parabolon: Unu viro plantis vinberĝardenon, kaj luigis ĝin al kultivistoj, kaj forvojaĝis por longa tempo.
そこでイエスは次の譬を民衆に語り出された、「ある人がぶどう園を造って農夫たちに貸し、長い旅に出た。
10 Kaj en la ĝusta tempo li sendis sklavon al la kultivistoj, por ke ili donu al li el la frukto de la vinberejo; sed la kultivistoj skurĝis lin, kaj forsendis lin senhava.
季節になったので、農夫たちのところへ、ひとりの僕を送って、ぶどう園の収穫の分け前を出させようとした。ところが、農夫たちは、その僕を袋だたきにし、から手で帰らせた。
11 Kaj li sendis ankoraŭ alian sklavon, kaj lin ankaŭ ili skurĝis kaj malhonoris, kaj forsendis lin senhava.
そこで彼はもうひとりの僕を送った。彼らはその僕も袋だたきにし、侮辱を加えて、から手で帰らせた。
12 Kaj li sendis ankoraŭ trian, kaj lin ankaŭ ili vundis kaj elĵetis.
そこで更に三人目の者を送ったが、彼らはこの者も、傷を負わせて追い出した。
13 Kaj la sinjoro de la vinberejo diris: Kion mi faru? Mi sendos mian amatan filon; eble lin ili respektos.
ぶどう園の主人は言った、『どうしようか。そうだ、わたしの愛子をつかわそう。これなら、たぶん敬ってくれるだろう』。
14 Sed kiam la kultivistoj lin vidis, ili diskutis unu kun alia, dirante: Ĉi tiu estas la heredonto; ni lin mortigu, por ke la heredaĵo fariĝu nia.
ところが、農夫たちは彼を見ると、『あれはあと取りだ。あれを殺してしまおう。そうしたら、その財産はわれわれのものになるのだ』と互に話し合い、
15 Kaj ili elĵetis lin el la vinberejo kaj lin mortigis. Kion do faros al ili la sinjoro de la vinberejo?
彼をぶどう園の外に追い出して殺した。そのさい、ぶどう園の主人は、彼らをどうするだろうか。
16 Li venos kaj pereigos ĉi tiujn kultivistojn, kaj donos la vinberejon al aliaj. Kaj aŭdinte tion, ili diris: Ne tiel estu.
彼は出てきて、この農夫たちを殺し、ぶどう園を他の人々に与えるであろう」。人々はこれを聞いて、「そんなことがあってはなりません」と言った。
17 Sed li, rigardante ilin, diris: Kio do estas la jena skribitaĵo: Ŝtono, kiun malŝatis la konstruantoj, Fariĝis ŝtono bazangula?
そこで、イエスは彼らを見つめて言われた、「それでは、『家造りらの捨てた石が隅のかしら石になった』と書いてあるのは、どういうことか。
18 Ĉiu, kiu falas sur tiun ŝtonon, rompiĝos; sed sur kiun ĝi falos, tiun ĝi polvigos.
すべてその石の上に落ちる者は打ち砕かれ、それがだれかの上に落ちかかるなら、その人はこなみじんにされるであろう」。
19 Kaj la skribistoj kaj ĉefpastroj celis meti manojn sur lin en tiu sama horo, kaj ili timis la popolon; ĉar ili eksciis, ke kontraŭ ili li parolis ĉi tiun parabolon.
このとき、律法学者たちや祭司長たちはイエスに手をかけようと思ったが、民衆を恐れた。いまの譬が自分たちに当てて語られたのだと、悟ったからである。
20 Kaj ili observis lin, kaj elsendis spionojn, kiuj ŝajnigis sin justaj, por ke ili ekkaptu lian parolon, celante transdoni lin al la potenco kaj aŭtoritato de la provincestro.
そこで、彼らは機会をうかがい、義人を装うまわし者どもを送って、イエスを総督の支配と権威とに引き渡すため、その言葉じりを捕えさせようとした。
21 Kaj ili demandis lin, dirante: Majstro, ni scias, ke vi prave parolas kaj instruas, kaj ne akceptas ies personon, sed instruas laŭ vero la vojon de Dio:
彼らは尋ねて言った、「先生、わたしたちは、あなたの語り教えられることが正しく、また、あなたは分け隔てをなさらず、真理に基いて神の道を教えておられることを、承知しています。
22 Ĉu konvenas al ni doni tributon al Cezaro, aŭ ne?
ところで、カイザルに貢を納めてよいでしょうか、いけないでしょうか」。
23 Sed sciante ilian ruzecon, li diris al ili:
イエスは彼らの悪巧みを見破って言われた、
24 Montru al mi denaron. Kies bildon kaj surskribaĵon ĝi portas? Kaj ili respondis: De Cezaro.
「デナリを見せなさい。それにあるのは、だれの肖像、だれの記号なのか」。「カイザルのです」と、彼らが答えた。
25 Kaj li diris al ili: Tial redonu al Cezaro la propraĵon de Cezaro, kaj al Dio la propraĵon de Dio.
するとイエスは彼らに言われた、「それなら、カイザルのものはカイザルに、神のものは神に返しなさい」。
26 Kaj ili ne povis ekkapti la diron antaŭ la popolo; kaj ili miris pro lia respondo, kaj silentis.
そこで彼らは、民衆の前でイエスの言葉じりを捕えることができず、その答に驚嘆して、黙ってしまった。
27 Kaj venis iuj el la Sadukeoj, kiuj diras, ke ne estas releviĝo; kaj ili demandis lin,
復活ということはないと言い張っていたサドカイ人のある者たちが、イエスに近寄ってきて質問した、
28 dirante: Majstro, Moseo skribis por ni, ke, se ies frato mortos, havante edzinon, kaj li estas seninfana, lia frato prenu la edzinon kaj naskigu idaron al sia frato.
「先生、モーセは、わたしたちのためにこう書いています、『もしある人の兄が妻をめとり、子がなくて死んだなら、弟はこの女をめとって、兄のために子をもうけねばならない』。
29 Estis do sep fratoj; kaj la unua edziĝis, kaj mortis seninfana;
ところで、ここに七人の兄弟がいました。長男は妻をめとりましたが、子がなくて死に、
30 ankaŭ la dua;
そして次男、三男と、次々に、その女をめとり、
31 kaj la tria ŝin prenis; kaj tiel same ankaŭ la sep ne lasis infanojn, kaj mortis.
七人とも同様に、子をもうけずに死にました。
32 Laste mortis ankaŭ la virino.
のちに、その女も死にました。
33 En la releviĝo do por kiu el ili ŝi estos edzino? ĉar la sep havis ŝin kiel edzinon.
さて、復活の時には、この女は七人のうち、だれの妻になるのですか。七人とも彼女を妻にしたのですが」。
34 Kaj Jesuo diris al ili: La filoj de ĉi tiu mondo edziĝas kaj estas edzigataj; (aiōn g165)
イエスは彼らに言われた、「この世の子らは、めとったり、とついだりするが、 (aiōn g165)
35 sed kiuj estas juĝitaj indaj atingi tiun mondon kaj la releviĝon el la mortintoj, tiuj nek edziĝas nek edziniĝas; (aiōn g165)
かの世にはいって死人からの復活にあずかるにふさわしい者たちは、めとったり、とついだりすることはない。 (aiōn g165)
36 ĉar ili ne plu povas morti; ĉar ili estas egalaj kun la anĝeloj, kaj estas filoj de Dio, estante filoj de la releviĝo.
彼らは天使に等しいものであり、また復活にあずかるゆえに、神の子でもあるので、もう死ぬことはあり得ないからである。
37 Sed ke la mortintoj leviĝas, Moseo mem montris en la arbetaĵo, kiam li nomis la Eternulon la Dio de Abraham kaj la Dio de Isaak kaj la Dio de Jakob.
死人がよみがえることは、モーセも柴の篇で、主を『アブラハムの神、イサクの神、ヤコブの神』と呼んで、これを示した。
38 Li estas Dio ne de mortintoj, sed de la vivantoj, ĉar ĉiuj vivas al Li.
神は死んだ者の神ではなく、生きている者の神である。人はみな神に生きるものだからである」。
39 Kaj iuj el la skribistoj responde diris: Majstro, vi bone diris.
律法学者のうちのある人々が答えて言った、「先生、仰せのとおりです」。
40 Kaj ili ne plu kuraĝis fari al li demandon.
彼らはそれ以上何もあえて問いかけようとしなかった。
41 Kaj li diris al ili: Kiel oni diras, ke la Kristo estas filo de David?
イエスは彼らに言われた、「どうして人々はキリストをダビデの子だと言うのか。
42 Ĉar David mem diras en la Psalmaro: La Eternulo diris al mia Sinjoro: Sidu dekstre de Mi,
ダビデ自身が詩篇の中で言っている、『主はわが主に仰せになった、
43 Ĝis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj.
あなたの敵をあなたの足台とする時までは、わたしの右に座していなさい』。
44 Tial David nomas lin Sinjoro, kaj kiamaniere li estas lia filo?
このように、ダビデはキリストを主と呼んでいる。それなら、どうしてキリストはダビデの子であろうか」。
45 Kaj dum la tuta popolo aŭskultis, li diris al siaj disĉiploj:
民衆がみな聞いているとき、イエスは弟子たちに言われた、
46 Gardu vin kontraŭ la skribistoj, kiuj amas promenadi en roboj kaj amas salutojn sur la placoj, kaj ĉefseĝojn en la sinagogoj, kaj ĉeflokojn ĉe festenoj;
「律法学者に気をつけなさい。彼らは長い衣を着て歩くのを好み、広場での敬礼や会堂の上席や宴会の上座をよろこび、
47 kaj kiuj formanĝas domojn de vidvinoj, kaj por preteksto longe preĝas. Ĉi tiuj ricevos pli severan kondamnon.
やもめたちの家を食い倒し、見えのために長い祈をする。彼らはもっときびしいさばきを受けるであろう」。

< Luko 20 >