< Luko 18 >

1 Kaj li parolis al ili parabolon pri tio, ke oni devas ĉiam preĝi kaj ne laciĝi,
Les narró también una parábola con respecto a la necesidad de hablar ellos siempre con Dios y no desmayar:
2 dirante: En unu urbo estis juĝisto, kiu ne timis Dion, nek respektis homon;
Había un juez en una ciudad que no temía a Dios ni respetaba a hombre.
3 kaj estis vidvino en tiu urbo, kaj ŝi venadis al li, dirante: Faru por mi justecon kontraŭ mia kontraŭulo.
Había también una viuda en aquella ciudad que iba ante él y decía: Hazme justicia contra mi oponente.
4 Kaj li ne volis dum kelka tempo, sed poste li diris en si: Kvankam mi ne timas Dion, nek respektas homon,
No quería por un tiempo, pero después de esto se dijo: Aunque no temo a Dios, ni respeto a hombre,
5 tamen, ĉar ĉi tiu vidvino min ĝenas, mi faros por ŝi justecon, por ke ŝi ne malfortigu min per sia ĉiama venado.
por cuanto esta viuda me causa molestia, le haré justicia, no sea que al venir de continuo me agote la paciencia.
6 Kaj la Sinjoro diris: Aŭskultu, kion diras la maljusta juĝisto.
Y dijo el Señor: Oigan al juez injusto.
7 Kaj ĉu Dio ne faros justecon por Siaj elektitoj, kiuj tage kaj nokte krias al Li, kvankam Li longe pri ili paciencas?
¿Dios de ningún modo hará la justicia a sus escogidos que claman a Él día y noche? ¿Demorará en responderles?
8 Mi diras al vi: Rapide Li faros por ili justecon. Tamen kiam venos la Filo de homo, ĉu li trovos fidon sur la tero?
Les digo que con prontitud les hará justicia. Pero cuando el Hijo del Hombre venga, ¿hallará la fe en la tierra?
9 Kaj li parolis la jenan parabolon, ankaŭ por iuj, kiuj fidis al si, ke ili estas justuloj, kaj malestimis la ceterajn:
Narró esta parábola a unos que confiaban en ellos mismos como justos y menospreciaban a los demás:
10 Du homoj supreniris en la templon, por preĝi; unu estis Fariseo, kaj la alia estis impostisto.
Dos hombres subieron al Templo a hablar con Dios: el uno fariseo y el otro publicano.
11 La Fariseo, starante, preĝis kun si jene: Ho Dio, mi Vin dankas, ke mi ne estas kiel la ceteraj homoj, rabemaj, maljustaj, adultemaj, nek eĉ kiel ĉi tiu impostisto.
El fariseo se puso en pie y hablaba consigo mismo: Dios, te doy gracias porque no soy como los demás hombres: ladrones, injustos, adúlteros, ni aun como este publicano.
12 Mi fastas dufoje en semajno; mi donas dekonaĵojn el ĉio, kion mi akiras.
Ayuno dos veces [por] semana y doy diezmo de todo lo que me gano.
13 Sed la impostisto, starante malproksime, ne volis eĉ levi la okulojn al la ĉielo, sed batadis sian bruston, dirante: Ho Dio, estu favora al mi pekulo.
Pero el publicano, situado lejos, no quería ni aun levantar los ojos al cielo, sino golpeaba su pecho y decía: ¡Dios, compadécete de mí, pecador!
14 Mi diras al vi: Ĉi tiu malsupreniris al sia domo, pravigita pli ol tiu; ĉar ĉiu, kiu sin altigas, estos humiligita; sed kiu sin humiligas, tiu estos altigita.
Les digo que éste bajó a su casa justificado y no el otro, porque todo el que se enaltece será humillado, y el que se humilla será enaltecido.
15 Kaj oni venigis al li ankaŭ siajn infanetojn, por ke li tuŝu ilin; kaj la disĉiploj, vidinte, admonis ilin.
Le presentaban también los niños para que los tocara. Al ver esto, los discípulos los reprendían.
16 Sed Jesuo alvokis ilin al si, dirante: Lasu la infanojn veni al mi, kaj ne malhelpu ilin; ĉar el tiaj estas la regno de Dio.
Pero Jesús los llamó y les dijo: Dejen que los niños vengan a Mí, y no se lo impidan, porque de ellos es el reino de Dios.
17 Vere mi diras al vi: Kiu ne akceptos la regnon de Dio kiel infano, tiu neniel eniros en ĝin.
En verdad les digo: El que no reciba el reino de Dios como un niño, que de ningún modo entre en él.
18 Kaj unu reganto demandis al li, dirante: Bona Majstro, kion mi faru, por heredi eternan vivon? (aiōnios g166)
Un dignatario le preguntó: Maestro bueno, ¿qué hago para heredar [la] vida eterna? (aiōnios g166)
19 Kaj Jesuo diris al li: Kial vi nomas min bona? neniu estas bona krom Unu, nome Dio.
Jesús le preguntó: ¿Por qué me llamas bueno? Nadie es bueno, sino uno solo: Dios.
20 Vi scias la ordonojn: Ne adultu; Ne mortigu; Ne ŝtelu; Ne parolu malveran ateston; Respektu vian patron kaj vian patrinon.
Sabes los Mandamientos: No adulteres, no asesines, no robes, no des falso testimonio, honra a tu padre y a tu madre.
21 Kaj li diris: Ĉion tion mi observis detempe de mia juneco.
Y él respondió: Todo esto guardé desde [la] juventud.
22 Kaj Jesuo, aŭdinte, diris al li: Ankoraŭ unu mankon vi havas: vendu ĉion, kion vi posedas, kaj disdonu al malriĉuloj, kaj vi havos trezoron en la ĉielo; kaj venu, sekvu min.
Cuando Jesús lo oyó le dijo: Aún te falta uno: Vende todo lo que tienes. Repártelo a los pobres y tendrás un tesoro en [el] cielo. Y ven, sígueme.
23 Sed aŭdinte tion, li fariĝis tre malĝoja; ĉar li estis tre riĉa.
Cuando oyó esto se entristeció profundamente porque era muy rico.
24 Kaj Jesuo, lin rigardante, diris: Kiel malfacile tiuj, kiuj havas riĉon, eniros en la regnon de Dio!
Jesús lo miró y dijo: ¡Cuán difícilmente entran los ricos en el reino de Dios!
25 Ĉar estas pli facile por kamelo iri tra trueton de kudrilo, ol por riĉulo eniri en la regnon de Dio.
Es más fácil pasar un camello por un ojo de aguja que entrar un rico en el reino de Dios.
26 Kaj tiuj, kiuj tion aŭdis, diris: Kiu do povos esti savita?
Entonces los que lo oyeron le preguntaron: ¿Quién puede ser salvo?
27 Sed li diris: Kio estas neebla ĉe homoj, tio estas ebla ĉe Dio.
Y Él respondió: Lo imposible para [los] hombres es posible para Dios.
28 Kaj Petro diris: Jen ni forlasis niajn propraĵojn, kaj sekvis vin.
Luego Pedro le dijo: Mira: Nosotros dejamos todo y te seguimos.
29 Kaj li diris al ili: Vere mi diras al vi: Estas neniu, kiu forlasis domon aŭ edzinon aŭ fratojn aŭ gepatrojn aŭ infanojn pro la regno de Dio,
Entonces Él les contestó: En verdad les digo que nadie hay que deje casa, esposa, hermanos, padres o hijos por causa del reino de Dios
30 kaj kiu ne ricevos multoble en ĉi tiu tempo, kaj en la venonta mondo vivon eternan. (aiōn g165, aiōnios g166)
que no reciba muchas veces más en este tiempo, y en la era que viene, [la] vida eterna. (aiōn g165, aiōnios g166)
31 Kaj preninte al si la dek du, li diris al ili: Jen ni supreniras al Jerusalem; kaj ĉio skribita per la profetoj estos plenumita al la Filo de homo.
[Jesús] tomó consigo a los 12 y les dijo: Miren, subimos a Jerusalén. Se cumplirán todas las cosas que fueron escritas por los profetas con respecto al Hijo del Hombre.
32 Ĉar li estos transdonita al la nacianoj, kaj mokita kaj perfortita kaj surkraĉita;
Porque será entregado a los gentiles, ridiculizado, maltratado, escupido,
33 kaj ili skurĝos kaj mortigos lin; kaj la trian tagon li releviĝos.
y después de azotarlo, lo asesinarán. Pero al tercer día será resucitado.
34 Kaj ili komprenis nenion el tio, kaj ĉi tiu parolo estis kaŝita for de ili, kaj ili ne sciis la dirojn.
Ellos nada de esto entendieron. Esta Palabra era oculta de ellos. No entendían lo que se les decía.
35 Kaj kiam li alproksimiĝis al Jeriĥo, unu blindulo sidis apud la vojo, petante almozojn;
Cuando [Él] se acercó a Jericó, un ciego estaba sentado junto al camino y mendigaba.
36 kaj aŭdinte homamason preterirantan, li demandis, kio estas tio.
Al oír que pasaba una multitud, preguntaba qué sería aquello,
37 Kaj oni diris al li, ke Jesuo, la Nazaretano, preteriras.
y le informaron: Que viene Jesús el Nazareno.
38 Kaj li kriis, dirante: Jesuo, filo de David, kompatu min.
Entonces gritó: ¡Jesús, Hijo de David, ten misericordia de mí!
39 Kaj la antaŭirantoj admonis lin, ke li silentu; sed li des pli forte kriis: Ho filo de David, kompatu min!
Y los que iban delante lo reprendían para que callara. Pero él gritaba mucho más: ¡Hijo de David, ten misericordia de mí!
40 Kaj Jesuo haltis, kaj ordonis alkonduki lin; kaj kiam li alproksimiĝis, li lin demandis:
Entonces Jesús se detuvo y pidió que se lo trajeran. Cuando se acercó, le preguntó:
41 Kion vi volas, ke mi faru al vi? Kaj li diris: Sinjoro, ke mi ricevu vidpovon.
¿Qué quieres que te haga? Y él contestó: Señor, que vea.
42 Kaj Jesuo diris al li: Ricevu vidpovon; via fido vin savis.
Jesús le ordenó: Ve. Tu fe te salvó.
43 Kaj li tuj ricevis vidpovon, kaj sekvis lin, glorante Dion; kaj la tuta popolo, vidinte tion, donis laŭdon al Dio.
Al instante vio. Lo seguía y glorificaba a Dios. Cuando todo el pueblo lo vio, alabó a Dios.

< Luko 18 >